Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

von cursbenicassim, 26. August 2008

Beiträge: 644

Sprache: Esperanto

sinjoro (Profil anzeigen) 10. Dezember 2008 13:09:43

rosto:Pri ombroj... Tio estas figuro el Platono. Li skribis, ke homoj similas al iuj estaĵoj, kiuj spektas iun muron, kie ili vidas ombroj, ĉar fonto de lumo situas malantaŭ iliaj kapoj. Tiuj homoj ne povas turni por ekvidi fonto de lumo. Tiuj homoj opinias, ke nur ombroj ekzistas.
Malliberuloj en la groto de Platono ekzakte ne povas ekkoni la veron, sed ilia blindeco ne devas rilati al kredo. Mi temis pri iu ajn racia klarigo de blinda nescio.

josell (Profil anzeigen) 11. Dezember 2008 03:35:13

sinjoro:
rosto:
Tio malantaŭ la fenestro estas nek fantomo, nek arba ombro, sed via propra ombro... aŭ vi estas ombro de tio malantaŭ la fenestro...
KIO?? rido.gif Ĉu vi ne tro enprofundiĝis en vian filozofion?

josell:La filozofio de la vivo montras la Dion vivantan.

Kelkuloj diras ke neniu homo vizitis la lunon.

Kulkuloj sciencaj diras ke la interna ter-mezo malmola ne estas malmola.

Kelkuloj diras ke ne ekzistas ekster-tera vivo, sen-scie.

Kelkuloj diras ke ne ekzistas iu Dio; ankaŭ senscie. Do, ili ankaŭ estas kredanto, ĉar ili ankaŭ ne uzas sciencon.

La plej malbona blindulo, estas uloj kia ni volas vidi; nek la veron nek sian eraron nek la eblojn realajn, kiujn ili ne povas FALIGI. Estante kredantoj aŭ "ateistoj".
Ĉu vi volas pruvi ke diroj ke homoj ne estis sur luno kaj ke ne ekzistas ekstertera vivo estas sciencaj opinioj? Tiajn stultaĵojn neniam dirus sciencisto kiu bazigas siajn eldirojn sur kono, sperto, ebleco, probableco kaj eksperimento. Diferenco inter sciencisto kaj pastro estas ja tia, ke sciencisto ĉiam direktiĝas al vero sendependa eĉ se li devus nuligi ĉiujn teoriojn, kiujn li prilaboris dum multaj jaroj. Kontraŭe, pastro perforte staras en unu punkto ĉar la neŝanĝeblan veron enhavas lia sankta libro. Tial, pro konstanta ripetado de samaj fabeloj pri brulantaj arbustoj, mortintaj reviviĝantoj, ŝvebantaj homoj ktp., la mondo regata de eklezioj neniel povas evolui.
Ŝajnas al mi ankaŭ, ke via mesaĝo enhavas unu el la plej absurdan aldiron de religiemuloj: "Se vi ne kredas je dio, tio signifas, ke vi kredas, ke dio ne ekzistas... do vi ankaŭ estas kredanto!" ridulo.gif
scienco al scienco, spititaĵoj al spiritaĵoj.

La religiuloj diras multajn aĵoj, verajn, ararajn kaj malverajn.

Dio estas tiom multom sentebla ke do ĉiu religiano restas mirigita de la senscio kaj nekono pri dio de kelkuloj.

Rodrigoo (Profil anzeigen) 11. Dezember 2008 13:48:00

Atendu, malkredantoj! Vi aŭdos diecajn voĉojn iam, tiuj voĉoj flustros ke nur la tuja ekkredado vivigos vin trans la naturaj kapabloj pri vivscioj! senkulpa.gif

Fek! Mi estos la unua kiun oni mortigos! sal.gif

Sammondane,
Ĥod

rosto (Profil anzeigen) 11. Dezember 2008 19:31:06

josell:Dio estas tiom multom sentebla ke do ĉiu religiano restas mirigita de la senscio kaj nekono pri dio de kelkuloj.
Mi opinias, ke tia "religia sento" de religiuloj estas rezulto de religia edukado en familio aŭ de religia propagando. En Sovetujo ni ankaŭ "sentis", ke komunismo estas la plej vera ideologio, kaj ni miris, kial homoj okcidente ne komprenas tion. (Ankaŭ mi dum mia infaneco kredis je komunisma ideologio de profeto Lenin) Kiel tio diferencas de tia "religia sento" de religiuloj?
Ĉi-fadene mi diris kontraŭ ateismo, sed religio ŝajnas al mi multe pli nekomprenebla. Kial oni devas kredi je iaj ritoj, skribaĵoj el iaj antikvaj libroj, rakontoj pri sanktuloj?

danielcg (Profil anzeigen) 11. Dezember 2008 21:04:32

Estimata samideano:

Mi estas membro de la Romkatolika Eklezio, kaj tamen mi ne konsideras aliajn religiojn "falsaĵoj", kiel vi diras, sed "partaj veroj".

Sendube devas esti anoj de aliaj religioj kiuj ankaŭ konsideras ke ni, katolikoj, havas partan veron.

Eĉ ateistoj povas foje trovi partan veron en iuj religioj. Ekzemple, en la finaj paragrafoj de sia libro "Religio kaj scienco", la fama ateista filozofo kaj logikisto Bertrand Russell agnoskis ke religiaj kredoj kaŭzis kaj bonon kaj malbonon.

Aliflanke mi, kredanto, ankaŭ povas vidi partan veron en ateisto kiu kondutas morale, eĉ se li ne atribuas sian moralon al supernatura estaĵo.

Amike,

Daniel

Iĉo:Ĉiuj religiuloj kredas ke ĉiuj religioj, krom unu, estas falsaĵoj. Ateistoj prikredas nur unu pluan religion kiel falsaĵo ol vi.

sinjoro (Profil anzeigen) 12. Dezember 2008 07:54:03

danielcg:
Mi estas membro de la Romkatolika Eklezio, kaj tamen mi ne konsideras aliajn religiojn "falsaĵoj", kiel vi diras, sed "partaj veroj".

Sendube devas esti anoj de aliaj religioj kiuj ankaŭ konsideras ke ni, katolikoj, havas partan veron.
"Parta vero" - interesa logika konstruaĵo. Ne eblas interkonsento inter religioj, ĉar la diferencoj estas grandegaj kaj neŝanĝeblaj, desupre starigitaj. Kaj ja tiuj diferencoj difinas religiojn kompare kun si. Tiel nomatan dialogon inter religioj mi trovas ridinda provo montri sian bonvolon ne tro enprofundiĝante en la dogmojn de ĉiuj dialogantoj.

danielcg:
Eĉ ateistoj povas foje trovi partan veron en iuj religioj. Ekzemple, en la finaj paragrafoj de sia libro "Religio kaj scienco", la fama ateista filozofo kaj logikisto Bertrand Russell agnoskis ke religiaj kredoj kaŭzis kaj bonon kaj malbonon.
Nu, mi povas trovi ke ekzistas Jerusalemo kaj iam Sankta Marko promenadis tra la tero, sed estas historiaj faktoj, ne kredaj dogmoj. Bertrand Russell neniam diris, ke religiaj dogmoj estas "parta vero", li nur akceptis kelkajn bonajn agojn de la eklezio (kvankam plejparte akre ilin primokis).

Miland (Profil anzeigen) 12. Dezember 2008 10:42:12

sinjoro:Tiel nomatan dialogon inter religioj mi trovas ridinda provo montri sian bonvolon ne tro enprofundiĝante en la dogmojn de ĉiuj dialogantoj.
La bazo de dialogo inter religioj, laŭ me, estas ke neniu religio havas la tutan veron, kaj pli profunda kompreno de eĉ la veron, kiun ĝi posedas, ĉiam eblas. Mi ie legis bonan priskribon de dialogo kiel 'malferma lando.' Fine, religioj ne devenas de dogmoj, sed la religiaj spertoj de individuoj. Jen vera bazo de dialogo, krom komunaj filozofaj intuicioj, ktp.

josell (Profil anzeigen) 12. Dezember 2008 16:01:45

rosto:Mi opinias, ke tia "religia sento" de religiuloj estas rezulto de religia edukado en familio aŭ de religia propagando.
Jes kaj ne.

Kelkfoje jes, kelkfoje ne, ĉar tiel povas okazi al preskaŭ ĉioaĵo ne-religia ankaŭ. Do, la religio ne nuras.
Se vi volas uzi hom-numarajn argumentojn, proksimume 67 elcento de la homaro (senscie) kredas ke la kristanaraj kredoj eraras. Proksimume 80% el la homaro kredas (senscie) ke Islamo estas erara. 87 elcento kredas (senscie) ke la hinduismo ne estas la vereco, ktp. Ĉiuj religiuloj kredas ke ĉiuj religioj, krom unu, estas falsaĵoj. Ateistoj prikredas nur unu pluan religion kiel falsaĵo ol vi.
Senscie, sed ĉefe senkone.

Mi ne kredas ke aliaj religios estas malveraj, sed malsamaj. Ekzemple: Mi opinias ke la karmo estas la juĝo de la Dio.

La grekianoj eĉ adoris la ne-konatan Dion.
Ĉi-fadene mi diris kontraŭ ateismo, sed religio ŝajnas al mi multe pli nekomprenebla. Kial oni devas kredi je iaj ritoj, skribaĵoj el iaj antikvaj libroj, rakontoj pri sanktuloj?
De danko kaj amo.

danafuchs (Profil anzeigen) 12. Dezember 2008 16:16:27

Mi ne scias ĉu Dio ekziti...

sed mi opinas, ke religio estas bone afero. Homoj uzas religio por ekspliki okazaĵo, kiu ili ne povas compreni. Kaj ĝi donas espero al ili.

Plie mi pensas ke la tradicio konekta kun religio estas importante por multej homoj.

ezk. Kirstnasko. Multej homoj ne festi ĉar ili estas kreditoroj, sed ĉar ili ŝatas la tradicio kaj ili volas pasigi kelke tagoj kun homoj ili ŝatas.

Rodrigoo (Profil anzeigen) 12. Dezember 2008 19:52:31

danafuchs:Mi ne scias ĉu Dio ekziti...

sed mi opinas, ke religio estas bone afero. Homoj uzas religio por ekspliki okazaĵo, kiu ili ne povas compreni. Kaj ĝi donas espero al ili.

Plie mi pensas ke la tradicio konekta kun religio estas importante por multej homoj.

ezk. Kirstnasko. Multej homoj ne festi ĉar ili estas kreditoroj, sed ĉar ili ŝatas la tradicio kaj ili volas pasigi kelke tagoj kun homoj ili ŝatas.
Sed ĝis kiam tio estas ja bona? Kristnasko estis entute fuŝita, ankaŭ ka Kristmorto. Ankaŭ pro tradicioj oni pensas ke bezonas aŭtomobilon, ankaŭ pro tradicio mi bezonas cigaredon post la tagmanĝo, ankaŭ pro tradicioj junuloj veturas ebriitaj, pro tradicioj kaj religiecoj oni mortigas ktp. La tradicioj ne estis faritaj pro kredo, sed pro neceso, neceso kiun ĉia sistemo bezonas por kontroli la personaron.

Sammondane,
Ĥod

Zurück nach oben