Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 644
Lingvo: Esperanto
rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-02 07:12:57
Iĉo:Sed se Dio estas respondo al (aŭ ĉu mi diru "de"?? aŭ eĉ "por"?) la demando pri ĉies ekzisto, kio tiam, kiam ni volas turni la saman demandon al tiu dio? (Aŭ ĉu tio estas malpermesita?) Se la ekzisto de la universo bezonas eksplikon, same bezonas iu dio. Do, kio kreis tiun dion? Kaj kio kreis tiun?Jes, mi konsentas, ke Dio kiel respondo al/de/por la demando pri ĉies ekzisto taŭgas al nenio. Dio ĉi tie estas eble nur psikologia personigo de la enigmo. Tamen longatempe homoj estis kontenta pri tia hipotezo. Almenaŭ tio estas ia, ni diru, labora hipotezo. Ateistoj ne donas pli bonan hipotezon kaj diras ĉi tie, ke ili devas pruvi nenion. Nu, ili pruvas nenion, kredantoj ne havas kaŭzon forĵeti sian malnovan hipotezon. Ĉiuj restas kontentaj.
Iĉo:Mi ne volas fizikan senmortecon ...Ne vi decidos, sed tiuj, kiuj havas monon, potencon. Mi iam legis teruran fantazian rakonton, kie oni multfoje revivigis mortigitajn soldatojn. Tiuj soldatoj ankaŭ ne volis fizikan senmortecon. (Rigardu tion kiel malbonan humuron)
Iĉo:Estas alia vorto por senkaŭza: hazarda. Laŭdefine hazarda. Neniu kiu argumentas por la ekzisto de libera volo volas argumenti ke ĝi estas hazarda, sed nur ekzistas hazardeco, kaŭziteco, kaj la skalo inter tiuj ekstrempunktoj.Mi komprenis nune, ke libera volo estas nek kaŭza, nek hazarda, nek en "la skalo inter tiuj ekstrempunktoj". Ĝi estas en pli alta nivelo.
Sed pro ia nekonata kaŭzo libera volo de homoj estas malliberigita (ne plene, sed en alta grado). Pro tio multoj eĉ dubas, ke libera volo ekzistas.
AlfRoland:...estus pli fruktodona diskuti pri starigo de religiaj doktrinoj kaj dogmaroj surbaze de la kredo je dio(j).Ŝajne, mi ne scias pri tio multe.
rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-03 07:53:02
yiqiao (Montri la profilon) 2008-decembro-03 09:01:21
rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-04 03:53:03
yiqiao:Yes,mi kredas je Dio kaj budhismo.Saluton, fratino. Amida fo.
P.S. Pri tekruĉo mi ŝercis, mi ne kredas je ĝi.
josell (Montri la profilon) 2008-decembro-04 19:01:39
Aparte, la ateistoj ne povas provi ke Dio estas nenio, do, ili diras kredante: "Dioj ne ekzistas". Tamen, la suno estas dio, la luno estas dio, ktp. Do, la dioj ekzistas, sed ne kiel kelkuloj pensis ke ili estis.
Tamen, Dio estas Dio, estante io, li ekzistas ĉar oni povas vidi liajn mirigaĵojn. La kistana Dio estas nek suno nek luno nek naturaĵo, sed Dio.
josell (Montri la profilon) 2008-decembro-04 19:05:26
AlfRoland:Se ni ne scias pri kia dio ni diskutas, dio nur estas tri literoj sensignifaj.Eraro: la Dio estas tri literoj sensignifaj laŭ la penso de kiuj ne konas pri la Dio.
Iĉo:Fakte, la amo ne estas materio, do, povas ekzisti aĵoj nemateriaj.
Jes. Vi pravas: la amo, kiel lingvoj kaj komputilaj dosieroj, ne konsistas el "aĵo" aŭ "substanco". Sed tute ne estas indikaĵo ke ekzistas io alia al materio*.
sergejm (Montri la profilon) 2008-decembro-05 08:37:40
josell:Komputilaj dosieroj ekzistas nur en komputilaIĉo:Jes. Vi pravas: la amo, kiel lingvoj kaj komputilaj dosieroj, ne konsistas el "aĵo" aŭ "substanco". Sed tute ne estas indikaĵo ke ekzistas io alia al materio*.Fakte, la amo ne estas materio, do, povas ekzisti aĵoj nemateriaj.
memoro, kaj oni eĉ povas indiki en kiuj ĉeloj de la memoro situas la komputila dosiero.
Ankaŭ amo povas ekzisti nur en homa (aŭ besta) cerbo, sed oni ne povas indiki en kiuj ĉeloj de la cerbo ĝi situas.
Tamen komputilaj dosieroj kaj amo ne estas materiaj aĵoj.
AlfRoland (Montri la profilon) 2008-decembro-05 22:05:21
josell:Vi tute pravas, mi kaj Dio ne konas unu la alian. Ĝuste pro tio mi petis plurfoje ke kredantoj prezentu sian dion, prefere ankaŭ interkonsentu inter si pri la ecoj de Dio. Bonvolu ankaŭ peti al Dio ke li vizitu min, almenaŭ mi povus regali al li tason da teo.AlfRoland:Se ni ne scias pri kia dio ni diskutas, dio nur estas tri literoj sensignifaj.Eraro: la Dio estas tri literoj sensignifaj laŭ la penso de kiuj ne konas pri la Dio.
rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-06 17:52:49
-Trankviliĝu, ne estas problemo. Verdire, tio estis mia plano por ke ci partoprenu kaj komprenu, ke ne indas disputi kun tiuj ateistoj.
-Dankon. Ciaj vojoj ĉiam gvidas al bono.
-Jes, mi scias.
josell (Montri la profilon) 2008-decembro-06 20:20:48
AlfRoland:Mi nek scias nek bezonas scii se koni Dion gravas al vi, tamen, mi scias ke Dio ne bozonis nin, sed male. Do, oni bezonas inviti aŭ viziti Dio, ne male. Li eble estas laboranta je siaj jomoj feliĉas kaj petintaj.josell:Vi tute pravas, mi kaj Dio ne konas unu la alian. Ĝuste pro tio mi petis plurfoje ke kredantoj prezentu sian dion, prefere ankaŭ interkonsentu inter si pri la ecoj de Dio. Bonvolu ankaŭ peti al Dio ke li vizitu min, almenaŭ mi povus regali al li tason da teo.AlfRoland:Se ni ne scias pri kia dio ni diskutas, dio nur estas tri literoj sensignifaj.Eraro: la Dio estas tri literoj sensignifaj laŭ la penso de kiuj ne konas pri la Dio.