去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

cursbenicassim, 2008年8月26日

讯息: 644

语言: Esperanto

rosto (显示个人资料) 2008年12月16日下午1:00:24

borja:Vi plenrajtas daŭrigi tiun ĉi saĝoplenan, riĉigan, prilumigan kaj diecan fadenon.
Dankon pro permeso. rido.gif
Tamen, borja, ankaŭ vi plenrajtas proponi alian, pli interesan temon.

AlfRoland (显示个人资料) 2008年12月16日下午1:35:20

borja:

Dio ne ekzistas, ĝi estas nur mensa fantaziaĵo de iuj kredemuloj ne havantaj kapablon pensi kaj agi per si mem kaj pro tio bezonas iuspecan aŭtoritaton super si.
Borja, trinku sufiĉe da vodko, por ke ankaŭ vi vidu lin! Mi estas abstinulo kaj pro tio mi ne vidis dion! lango.gif

Miland (显示个人资料) 2008年12月16日下午2:04:44

* korekto *

Mi ne kredas ke vodko helpos.

rosto (显示个人资料) 2008年12月16日下午2:08:42

AlfRoland:Borja, trinku sufiĉe da vodko, por ke ankaŭ vi vidu lin! Mi estas abstinulo kaj pro tio mi ne vidis dion! lango.gif
En viaj vortoj estas granda ero de vero. Kompreneble, vodko ne estas bona rimedo por vidi aĵojn klare. Sed kial vi scias, ke ne ekzistas ia speciala ilo por vidi Dion? Eble vi ne uzis tiun rimedon, pro tio vi ne vidis Dion.
(Ne demandu min pri tiu rimedo, mi scias nenion.) Vi ne povas pruvi, ke vera (krom vodko) dividilo rido.gif (di-vid-ilo) ne ekzistas.

Matisfeselef (显示个人资料) 2008年12月16日下午3:01:21

Mi ne kredas je dio.

AlfRoland (显示个人资料) 2008年12月16日下午5:57:17

Miland:* korekto *

Mi ne kredas ke vodko helpos.
Certe alkoholo helpos halucini okulumo.gif

AlfRoland (显示个人资料) 2008年12月16日下午10:20:55

rosto:
(Ne demandu min pri tiu rimedo, mi scias nenion.) Vi ne povas pruvi, ke vera (krom vodko) dividilo rido.gif (di-vid-ilo) ne ekzistas.
Ĉu vi kredas ke "Kristnaska koboldo" ekzistas? - alie bonvolu pruvi lian ne-ekziston!! okulumo.gif

rosto (显示个人资料) 2008年12月17日上午5:11:24

AlfRoland:Ĉu vi kredas ke "Kristnaska koboldo" ekzistas?
Vi forgesis ankaŭ infanvorulon, kiu ankau estis priparolita ĉi-forume.

Pri Dio Juĝanta kaj Infanvorulo.
(Ĉu vi pensas pri via morto?)

-Infanvorulon oni uzas por obeigi infanojn.
-Dion Juĝantan oni uzas por obeigi plenkreskulojn.
Kiuj dioj juĝis homojn laŭ antikvaj religioj? Aid estis ĉe grekoj, Set estis ĉe egiptanoj, Jama ĉe hindoj... Tiuj dioj estis reĝoj de mortintoj.
Verdire, Infanvorulo ankaŭ estas reĝo de mortintoj. Ja infanoj timas Infanvorulon ĉar ili timas morton, sed plej ofte senkonscie.
Kion kristanoj faras? Ili miksas Dio Kreanta al Infanvorulo! Pro tia terura miksaĵo nuntempe homoj plu ne povas kompreni, pri kio entute temas.

Rodrigoo (显示个人资料) 2008年12月17日下午12:36:02

Ĉu iu emas bierumi?

Sammondane,
Ĥod

dobri (显示个人资料) 2008年12月17日下午4:58:54

Rodrigoo:Ĉu iu emas bierumi?

Sammondane,
Ĥod
Jes, volonte! Je via sano!
Mi opinias tion pli agrabla ol partopreni en ĉi forumo.

回到上端