შინაარსის ნახვა

დახურულია
Max. 500 messages.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

cursbenicassim-ისა და 26 აგვისტო, 2008-ის მიერ

შეტყობინებები: 644

ენა: Esperanto

Kristine (მომხმარებლის პროფილი) 3 იანვარი, 2009 13:33:22

josell:
Kristine:Ho jes, mi kredas je la Fluganta Spagetmonstro!
Dankon por diri tion. Kis' ĝis
Almenaŭ mi ne bezonas ŝercojn kaj mokaĵojn por kaŝi argumentajn senojn.
Argumentojn? Kiajn argumentojn vi atendis, Josell?! Oni ne bezonas argumentojn por kredi aŭ ne-kredi. Oni povas ja argumenti pri la ekzisto aŭ ne-ekzisto de dio, tamen mi opinias ke estas tasko de kredantoj pruvi la dian ekziston. Do ni atendas...

kfa (მომხმარებლის პროფილი) 3 იანვარი, 2009 15:10:04

Resonega NE.

Unu el la plej eldiremaj profetoj de la vereco estas Richard Dawkins. Legindega!

Aŭ kun la vortoj de Robert A. Heinlein (el La notaĵaro de Lazarus Long):
"La historio ne spektis eĉ unu religio kiu havas ajnan racian bazon. Religio estas lambastono por tiuj nesufiĉe fortaj alfronti la nekonatecon sen helpo."

josell (მომხმარებლის პროფილი) 4 იანვარი, 2009 03:24:50

Iĉo:
(X = X) ≠ (X ekzistas}
If La_Dio_ne_ekzistas
{
print "vi ne ekzistas"
} elif La_Dios_vera_ekzistas
{print "La Dio amas vin multe"}
else { print "ĉiel, La Dio estadas la Dio; Eĉ se li estus malbona, senpensa aŭ malforta, ĉiel li estas La Dio eterna."}

while La_Dio_ekzistas { Vi_ekzistadas() }

kfa:Resonega NE.

Unu el la plej eldiremaj profetoj de la vereco estas Richard Dawkins. Legindega!

Aŭ kun la vortoj de Robert A. Heinlein (el La notaĵaro de Lazarus Long):
"La historio ne spektis eĉ unu religio kiu havas ajnan racian bazon. Religio estas lambastono por tiuj nesufiĉe fortaj alfronti la nekonatecon sen helpo."
Neniu religio ne estas tute kristana, sed homa.

La politiko antaŭ malbonas, tamen neniu volas forpreni ĝin, ĉar ili malamas la religion ĉar ili ne ŝatas vidi homoj unuiĝinta kvazaŭ familio. Ili diras al si: "Mi ne estas parto el ili, do ili devas malaperi ĉar se mi ne estas aŭ volas esti kun ili, ili ankaŭ ne estu unuiĝinta."

josell (მომხმარებლის პროფილი) 4 იანვარი, 2009 03:58:34

josell:
Iĉo:
(X = X) ≠ (X ekzistas}
If La_Dio_ne_ekzistas
{
print "vi ne ekzistas"
} elif La_Dios_vera_ekzistas
{print "La Dio amas vin multe"}
else { print "ĉiel, La Dio estadas la Dio; Eĉ se li estus malbona, senpensa aŭ malforta, ĉiel li estas La Dio eterna."}

while La_Dio_ekzistas { Vi_ekzistadas() }
Kaj la Ĵalo estas si same kiel ni estas ni. Ĝi ankaŭ ekzistas.

- Mia argumento validas ekzakte same kiom via.
Nek mi nek mi diris argumenton ĉar neniu diskuto estas diskuata vere kaj unue.

due, la ĵalo tion ne diris... rideto.gif

kfa:Resonega NE.

Unu el la plej eldiremaj profetoj de la vereco estas Richard Dawkins. Legindega!

Aŭ kun la vortoj de Robert A. Heinlein (el La notaĵaro de Lazarus Long):
"La historio ne spektis eĉ unu religio kiu havas ajnan racian bazon. Religio estas lambastono por tiuj nesufiĉe fortaj alfronti la nekonatecon sen helpo."
Neniu religio ne estas tute kristana, sed homa.

La politiko antaŭ malbonas, tamen neniu volas forpreni ĝin, ĉar ili malamas la religion ĉar ili ne ŝatas vidi homoj unuiĝinta kvazaŭ familio. Ili diras al si: "Mi ne estas parto el ili, do ili devas malaperi ĉar se mi ne estas aŭ volas esti kun ili, ili ankaŭ ne estu unuiĝinta."

kfa (მომხმარებლის პროფილი) 4 იანვარი, 2009 17:13:00

josell:Neniu religio ne estas tute kristana, sed homa.

La politiko antaŭ malbonas, tamen neniu volas forpreni ĝin, ĉar ili malamas la religion ĉar ili ne ŝatas vidi homoj unuiĝinta kvazaŭ familio. Ili diras al si: "Mi ne estas parto el ili, do ili devas malaperi ĉar se mi ne estas aŭ volas esti kun ili, ili ankaŭ ne estu unuiĝinta."
demando.gif
Mi petas vian pardonon kaj klarigon, ĉar mi ne komprenas kion vi diras. Tute ne la unuan frazon, kaj mi miras pri la dua, ĉu vi ne volis skribi 'ankaŭ' anstataŭ 'antaŭ'?

Mi ja ne volas ke foriĝu ĉiu kiu celas vivi en ia pli-malpli granda unuiĝo. Ĉiu rajtas kontentiĝi je sia propra fasono. Sed mi malkonsentas esti perfortata alligi. Kie mi partoprenas estu mia tute libera decido, kaj tiun mi faros nur post lerni pri la alternativoj. Mi ankaŭ malkonsentas al 'neniu volas forpreni ĝin (politikon)' - mi kredas ke ni havas vere tro multe da ĝi (denove - mi akceptus se mi povus eviti). Estas tro longe priskribi ĉi tie, sed mi rekomendas legi kion Ron Paul esprimadas pri tio ĉi temo.

Amike

josell (მომხმარებლის პროფილი) 5 იანვარი, 2009 00:15:58

Iĉo:
josell:
Iĉo:
(X = X) ≠ (X ekzistas}
If La_Ĵalo_ne_ekzistas
{
print "vi ne ekzistas"
} elif La_Ĵalos_vera_ekzistas
{print "La Ĵalo amas vin multe"}
else { print "ĉiel, La Ĵalo estadas la Ĵalo; Eĉ se li estus malbona, senpensa aŭ malforta, ĉiel li estas La Ĵalo eterna."}

while La_Ĵalo_ekzistas { Vi_ekzistadas() }
Riparita.
Dankon!

Serioze, mia Dio ne bezonas havi nomon por ekzisti, do, Li eble estas la ĵalo! -- Al mi ne gravas pri kiu estas li, tamen mi scias pri lia amo kaj mi scias ke li volas la tut-bonon por ĉiu ni, ĉiam.

diogotux (მომხმარებლის პროფილი) 5 იანვარი, 2009 18:57:21

Mi elkore dankas vin, josell. Vi, pli ol ĉiuj saĝaj ateistoj kiujn mi konas, atakis kredon je dio, montrante ke vi ne scias kial vi kredas je dio.

Mi ankaŭ dankas al la elstaraj ateistoj kiuj pridiskutis la aferon, tre saĝe laŭ mi, ĉar ankaŭ mi estas ateisto.

Legante ĉi tiun fadenon komence ĝis fine, mi rimarkis ion ne rimarkitan antaŭ ol mi legis ĉi tion: ke scienco estas scienco kaj religio estas religio.

Fakte religiuloj volas konvinki homojn pri ekzisto de Dio kiam ili povas, sed se oni diras simplan frazeton "-provu!", ili ne havas argumenton, kaj komprenas ke tiu ulo ne volas kredi, kaj ekkomencas kredigi iun alian...

Ĉu ne estas tiel?

Mi komprenas ateistojn, ne komprenas kristanojn. Ĉu haveblas kialon por krei je dio? Ĉu ĉar estas "agrable"???

Rodrigoo (მომხმარებლის პროფილი) 5 იანვარი, 2009 19:26:07

Diogotŭ,
Legu "Filozofio de la mizero" de P. J. Proudhon. Li belege pridiskutas tion en la unuaj paĝoj.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Proudhon

Sammondane,
Ĥod

josell (მომხმარებლის პროფილი) 9 იანვარი, 2009 01:31:30

diogotŭ:
Legante ĉi tiun fadenon komence ĝis fine, mi rimarkis ion ne rimarkitan antaŭ ol mi legis ĉi tion: ke scienco estas scienco kaj religio estas religio.
kaj sporto estas sporto, kaj juĝ-eco homa estas juĝ-eco homa, kaj laboro estas laboro... Tamen, unu el ili ne devas ataki la alian; eĉ la scienco ne atakas la religion vere, sed la personoj ja atakas kaj-aŭ uzas tiujn aĵojn por ataki.

Vi povas provi la ekzistado de Dio per vi mem. Estas tre facile, karulo.

Tiel pensante, oni dirus: "La sciencistoj ne devas sporti ĉar la sporto estas nek scienca nek logika."

Dank' al la Dio, mi eble estas tie ĉi, kaj mi pensas ke li helpis iel min lerni esperanton.

Dank' al ĉiu persono de ĉi tiu mesaĝ.ar.a-fadeno por helpi al mi plibonigi mian esperanton nivelon per parolo interesa al miaj preferoj.

La "sen"-di-anoj ne estas logikaj, ĉar ili neas kai kritikas Dion kiun nek konas nek volas koni persone.

Aparte, Kial vi lasis vian fianĉinon ĉi-jare?

josell (მომხმარებლის პროფილი) 10 იანვარი, 2009 04:23:34

Iĉo:
josell:Vi povas provi la ekzistado de Dio per vi mem. Estas tre facile, karulo.
Vi do opinias ke privata pruvado egalas al vera, kontrolebla pruvado, kaj tie oni ne povas pruvi (nek al si mem) ke oni ne frenezas. Diversaj homoj travivas ĉiajn "pruvadojn" por si mem, kaj estas certaj ke ili pravas. Tiuj pruvadoj ofte konfliktas, do tiaj pruvadoj tute ne povas validi
Tiel, kiel oni konas siajn sentojn kaj pensojn, tiel oni konas la Dion persone. Estas facile, sciante ke ĉiu bezonas fidon por fari preskaŭ-ĉion. Ekzemple: por krei sciencan hipotetizon (kiu poste ostos jesita aŭ neita).
josell:La "sen"-di-anoj ne estas logikaj, ĉar ili neas kai kritikas Dion kiun nek konas nek volas koni persone.
Ni ne kritikas tiun dion pri kio vi diradas. Ni agnoskas ke homoj povas esti tutcertaj pri falsaĵoj, kaj ni kritikas la memcerteco kiu ĉiuj kredandoj posedas ke iliaj propraj (nepruvitaj aŭ eĉ nepruveblaj) kredoj estas la vereco.
Ekzistas du kredoj: la kredoj adaj kaj la kredoj kiuj igas onin scianta pri la Dio aŭ alia veraĵo. La kred-ago je Dio estas iom-tempa, sed oni povas koni lin/ĝin per fido, vere. Ĉiu kredas je la bono de la agoj de sia panjo. Tiel oni kredas je Dio, kaj poste si konos la Dion.
josell:Aparte, Kial vi lasis vian fianĉinon ĉi-jare?
Kompreneble ĉar ateistoj ne povas vivi tiom feliĉe kiom kristanoj, kaj la senmorala vivo, kiun ni obstine tenas, detruas la amon. Ĉu tio estas la respondo, kiun vi volis? Kial vi do subite demandas pri lia privata vivo?
[/quote]Pro la agoj; vere.

ზემოთ დაბრუნება