Verrouillé
Max. 500 messages.
Messages : 644
Langue: Esperanto
borja (Voir le profil) 17 janvier 2009 12:29:17
"Se Dio ekzistas, li estas nepre la eterna, superregada, absoluta mastro, kaj se tia mastro ekzistas, la homo estas sklavo. Se la homo estas sklavo, por li maleblas justeco, egaleco, frateco, kaj prospero. Vane, alfrontanta ĉian sagacon kaj lecionon el la historio, oni reprezentas, ke sian Dion motivas la plej tenera amo de homa libereco. Mastro, kiu ajn kaj kiel ajn liberala li sin ŝajnigas, restas tamen tiam mastro, kies ekzisto nepre implikas la sklavecon de ĉio malsupera. Do, se Dio ekzistus, li povus servi homan liberecon per nur unu rimedo: ĉesi ekzisti.
Kiel ĵaluza amanto de homa libereco kaj taksante tion la absoluta kondiĉo de ĉio, kion mi admiras kaj respektas en la homaro, mi renversas la proverbon de Voltaire, kaj mi asertas ke se Dio efektive ekzistus, necesus lin elimini."
Rodrigoo (Voir le profil) 18 janvier 2009 00:08:08
borja:Ni aŭskultu la saĝajn vortojn de Bakunin.Gratulon pro la mencio, tamen Proudhon, ne Bakunin skribis tion. Tio estas en la komenco de sia libro kiun mi menciis antaŭe en ĉi fadeno.
"Se Dio ekzistas, li estas nepre la eterna, superregada, absoluta mastro, kaj se tia mastro ekzistas, la homo estas sklavo. Se la homo estas sklavo, por li maleblas justeco, egaleco, frateco, kaj prospero. Vane, alfrontanta ĉian sagacon kaj lecionon el la historio, oni reprezentas, ke sian Dion motivas la plej tenera amo de homa libereco. Mastro, kiu ajn kaj kiel ajn liberala li sin ŝajnigas, restas tamen tiam mastro, kies ekzisto nepre implikas la sklavecon de ĉio malsupera. Do, se Dio ekzistus, li povus servi homan liberecon per nur unu rimedo: ĉesi ekzisti.
Kiel ĵaluza amanto de homa libereco kaj taksante tion la absoluta kondiĉo de ĉio, kion mi admiras kaj respektas en la homaro, mi renversas la proverbon de Voltaire, kaj mi asertas ke se Dio efektive ekzistus, necesus lin elimini."

Sammondane,
Ĥod
rosto (Voir le profil) 18 janvier 2009 04:01:02
Se Dio ekzistas, li estas nepre la eterna, superregada, absoluta mastroTiu, kiu skribis ĉi tion, nur montras limojn de propra imagpovo. "Regado", "mastro" - estas vortoj el homa vortaro, kiuj ne estas aplikeblaj al senlimeco.
vajsxnavisto (Voir le profil) 18 janvier 2009 04:08:07
Mi kredas je la filozofia sistemo de viŝnuismo, la plej antikva religio enmonde.
Sed Dio havas aliajn nomojn, kiel Alaho, Jehovo, Vaheguro, Mazdo, Amitabho, Abho, Jahveho, Ŝandio, Iŝvaro, Parameŝvaro, Oguno, Ramo, ktp. Li ne estas responda por niaj problemoj en niaj vivoj, sed estas pro nia karmo ke la problemoj (aŭ neproblemoj) mare altiĝas.
josell (Voir le profil) 18 janvier 2009 04:49:01
nikko:Ne timu, vi kredantiĝos ĉar vi ankoraŭ estas en kreska tempo. La Dios komprenas tion, eble li forgesis vin jam.Rogir:Ne uzu fivortojn! Ni igadu ĉi tiun diskuton civila!Ne timu, Dio vin ne punos, ĝi ja ne ekzistas.
rosto (Voir le profil) 18 janvier 2009 04:52:47
Mi rekomendus al vajŝnavisto legi kompletan Mahabharaton, ne nur Bhagavad Giton.
josell (Voir le profil) 18 janvier 2009 04:54:54
Kristine:Eblege mia Dio ne estas la Fluganta Spagetmonstro, sed mi ne scias pri kia li estas. Tamen mi scias ke la Dio amas, komprenas nin, kaj volas ke ni sekvu la saĝon veran kaj ke ni prenu nian homecon.
Vidu! Vi ja kredas je Nia Kara kaj Bongusta Fluganta Spagetmonstro, nur vi ankoraŭ ne konscias pri tio, ĉar la Dio miriga de la nacioj kaj regnoj kaj amo eterna kiu apenaŭ bezonas nomon oni povas laŭvole nomi Fluganta Spagetmonstro. Tiel estu.
Vi ne ĝenas min per via moko, sed mi ja ĝenus eblege vin se mi dirus ke via panjo estas tiu fluganta monstruo, sed trankviliĝu, mi tion ne forus; aŭ jes?
Kristine:Nun serioze. Vi pensas ke mi ŝercas ĉar vi ne komprenis miajn argumentojn: estas afero de kredantoj pruvi la verecon de siaj asertoj kaj la ekzistadon de sia dio. Dum nepruvita, via dio estas tiel ebla kiel nia Spagetmonstro. Viaj provoj pruvi ĝian ekzistadon ĝis nun povus sambone aplikiĝi kiel pruvado de la Spagetaĵo.Mokaĵoj ne estas argumentoj, sed argumentaj sen-oj.
vi estas putinoj, se vi kredas je DioLaŭ vi, do, mi estas put-EGo. ĥaĥaĥaĥa...
AlfRoland (Voir le profil) 18 janvier 2009 08:58:48
Eklegis sankta viro pri korvoj ke laŭ mor’
nek semas, nek ion rikoltas - kaj tamen ja nutras la Sinjor’!
Eliris sankta viro al sovaĝeja sin’
sin tute laŭ tio aranĝis
Kaj diras la rakonto - ĉe dusemajna fin’
la korvoj ĝissate manĝis.
nikko (Voir le profil) 18 janvier 2009 10:42:09
rosto (Voir le profil) 18 janvier 2009 18:51:06