Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

dari cursbenicassim, 26 Agustus 2008

Pesan: 644

Bahasa: Esperanto

borja (Tunjukkan profil) 17 Januari 2009 12.29.17

Ni aŭskultu la saĝajn vortojn de Bakunin.

"Se Dio ekzistas, li estas nepre la eterna, superregada, absoluta mastro, kaj se tia mastro ekzistas, la homo estas sklavo. Se la homo estas sklavo, por li maleblas justeco, egaleco, frateco, kaj prospero. Vane, alfrontanta ĉian sagacon kaj lecionon el la historio, oni reprezentas, ke sian Dion motivas la plej tenera amo de homa libereco. Mastro, kiu ajn kaj kiel ajn liberala li sin ŝajnigas, restas tamen tiam mastro, kies ekzisto nepre implikas la sklavecon de ĉio malsupera. Do, se Dio ekzistus, li povus servi homan liberecon per nur unu rimedo: ĉesi ekzisti.

Kiel ĵaluza amanto de homa libereco kaj taksante tion la absoluta kondiĉo de ĉio, kion mi admiras kaj respektas en la homaro, mi renversas la proverbon de Voltaire, kaj mi asertas ke se Dio efektive ekzistus, necesus lin elimini."

Rodrigoo (Tunjukkan profil) 18 Januari 2009 00.08.08

borja:Ni aŭskultu la saĝajn vortojn de Bakunin.

"Se Dio ekzistas, li estas nepre la eterna, superregada, absoluta mastro, kaj se tia mastro ekzistas, la homo estas sklavo. Se la homo estas sklavo, por li maleblas justeco, egaleco, frateco, kaj prospero. Vane, alfrontanta ĉian sagacon kaj lecionon el la historio, oni reprezentas, ke sian Dion motivas la plej tenera amo de homa libereco. Mastro, kiu ajn kaj kiel ajn liberala li sin ŝajnigas, restas tamen tiam mastro, kies ekzisto nepre implikas la sklavecon de ĉio malsupera. Do, se Dio ekzistus, li povus servi homan liberecon per nur unu rimedo: ĉesi ekzisti.

Kiel ĵaluza amanto de homa libereco kaj taksante tion la absoluta kondiĉo de ĉio, kion mi admiras kaj respektas en la homaro, mi renversas la proverbon de Voltaire, kaj mi asertas ke se Dio efektive ekzistus, necesus lin elimini."
Gratulon pro la mencio, tamen Proudhon, ne Bakunin skribis tion. Tio estas en la komenco de sia libro kiun mi menciis antaŭe en ĉi fadeno. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

rosto (Tunjukkan profil) 18 Januari 2009 04.01.02

Se Dio ekzistas, li estas nepre la eterna, superregada, absoluta mastro
Tiu, kiu skribis ĉi tion, nur montras limojn de propra imagpovo. "Regado", "mastro" - estas vortoj el homa vortaro, kiuj ne estas aplikeblaj al senlimeco.

vajsxnavisto (Tunjukkan profil) 18 Januari 2009 04.08.07

Jes, mi kredas je Dio, kiu havas du partojn: unu malina aspekto (Kriŝno), kaj ina aspekto (Radha). Ambaŭe oni havas kompletan komprenadon de Dieco, kiu ekzistas kiel la Tuta-Ekstera (Brahman), kiu ekzistas en ĉiu koro de la tutaj vivantuloj (Paramatma) kaj kiel Personeco Supera de Dio, aŭ Estaĵo kun personeco (Bhagavan). Tiuj tri faras la Diecon.

Mi kredas je la filozofia sistemo de viŝnuismo, la plej antikva religio enmonde.

Sed Dio havas aliajn nomojn, kiel Alaho, Jehovo, Vaheguro, Mazdo, Amitabho, Abho, Jahveho, Ŝandio, Iŝvaro, Parameŝvaro, Oguno, Ramo, ktp. Li ne estas responda por niaj problemoj en niaj vivoj, sed estas pro nia karmo ke la problemoj (aŭ neproblemoj) mare altiĝas.

josell (Tunjukkan profil) 18 Januari 2009 04.49.01

nikko:
Rogir:Ne uzu fivortojn! Ni igadu ĉi tiun diskuton civila!
Ne timu, Dio vin ne punos, ĝi ja ne ekzistas.
Ne timu, vi kredantiĝos ĉar vi ankoraŭ estas en kreska tempo. La Dios komprenas tion, eble li forgesis vin jam.

rosto (Tunjukkan profil) 18 Januari 2009 04.52.47

Tia kriŝnaisma ideo, ke ni ĉiuj estas senmortaj eroj de Kriŝno plaĉas al mi.
Mi rekomendus al vajŝnavisto legi kompletan Mahabharaton, ne nur Bhagavad Giton.

josell (Tunjukkan profil) 18 Januari 2009 04.54.54

Kristine:
Vidu! Vi ja kredas je Nia Kara kaj Bongusta Fluganta Spagetmonstro, nur vi ankoraŭ ne konscias pri tio, ĉar la Dio miriga de la nacioj kaj regnoj kaj amo eterna kiu apenaŭ bezonas nomon oni povas laŭvole nomi Fluganta Spagetmonstro. Tiel estu.
Eblege mia Dio ne estas la Fluganta Spagetmonstro, sed mi ne scias pri kia li estas. Tamen mi scias ke la Dio amas, komprenas nin, kaj volas ke ni sekvu la saĝon veran kaj ke ni prenu nian homecon.

Vi ne ĝenas min per via moko, sed mi ja ĝenus eblege vin se mi dirus ke via panjo estas tiu fluganta monstruo, sed trankviliĝu, mi tion ne forus; aŭ jes?

Kristine:Nun serioze. Vi pensas ke mi ŝercas ĉar vi ne komprenis miajn argumentojn: estas afero de kredantoj pruvi la verecon de siaj asertoj kaj la ekzistadon de sia dio. Dum nepruvita, via dio estas tiel ebla kiel nia Spagetmonstro. Viaj provoj pruvi ĝian ekzistadon ĝis nun povus sambone aplikiĝi kiel pruvado de la Spagetaĵo.
Mokaĵoj ne estas argumentoj, sed argumentaj sen-oj.
vi estas putinoj, se vi kredas je Dio
Laŭ vi, do, mi estas put-EGo. ĥaĥaĥaĥa...

AlfRoland (Tunjukkan profil) 18 Januari 2009 08.58.48

Jen interesa poemo de Sveda poeto Nils Ferlin (1898 - 1961) en esperanta traduko:

Eklegis sankta viro pri korvoj ke laŭ mor’
nek semas, nek ion rikoltas - kaj tamen ja nutras la Sinjor’!
Eliris sankta viro al sovaĝeja sin’
sin tute laŭ tio aranĝis
Kaj diras la rakonto - ĉe dusemajna fin’
la korvoj ĝissate manĝis.

nikko (Tunjukkan profil) 18 Januari 2009 10.42.09

Mi oficiale asertas, Putin kredas Dion!

rosto (Tunjukkan profil) 18 Januari 2009 18.51.06

Laŭ ĉi tiu fadeno vi estas malbona en ambaŭ kazoj: ĉu vi kredas al Dio aŭ ĉu vi ne kredas. Tiu estas bona kaj saĝa, kiu entute ne skribas ĉi tie.

Kembali ke atas