Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.
Beiträge: 644
Sprache: Esperanto
crescence (Profil anzeigen) 24. Juli 2009 10:49:15
robinast (Profil anzeigen) 24. Juli 2009 15:52:36
heirabbit:Ĉu vi konas sovaĝajn bestojn, kiuj seksumas por amuzado aŭ "amo"?Ho jes, certe - estus mi etologiisto, mi verŝajne vin al morton povus paroli pri la temo!

heirabbit:Sed se oni volas klopodi havi pli profundan spiritan vivon, oni devas forlasi multe da materiaj ĝuoj, ĉar ili ne povas ekzisti kun spiritaj ĝuoj. La spiritisto devas forlasi la plej multan nombron de tiuj materiaj aferoj, laŭ la ebleco.Laŭ vi, la seksumado ŝajnas esti nur materia ĝuo, ĉu ne? Ĉu vi estas certe ke seksumado kun amato egalas simple fikadon de ĉia truo kaj tute ne havas spiritan flankon? Hmm, ĉu vi spertis amon ajn?
heirabbit:Por la spiritiso, simpla afero estas, pensi pri la plej baza neceso, kaj ne surpasi ĝin. Dum spiritisto manĝas, li pensas "Kiom da manĝaĝoj mi devas manĝi por vivi?" Same je seksumado.Kio estas la plej bazaj necesoj laŭ vi? Ĉu tie havas ejon ankaŭ por soifo de intimeco (spirita, mensa kaj korpa) kun alia persono? Laŭ mi, tio certe estas unu de la plej bazaj necesoj...
Sur ĉi tiu simpla bazo, la spiritista vivo tre ĝojas kaj sucsesas.
Mi opinias ke ambaŭ ĝuamo kaj asketado estas malnature kaj malbonigas pli ol ili plibonigas. Estas unu bela diraĵo en la rusa: "Застав дурака Богу молиться - лоб разобёт..." ("Igi stultulon la Dion preĝi, li la frunton disrompos").
Amike,
Harri.
robinast (Profil anzeigen) 25. Juli 2009 05:27:21
crescence:Mi rimarkas, ke la kredo estas varia. Okaze de dramo, la nekredanto kredantiĝas kaj la kredanto nekredantiĝas...Vi tute pravas. Do estas plene absurda kredi aferojn, kio evidente malekzistas. Ĝenerale, ne estas absurde kredi je demiurgo, ĝi simple estas (aŭ ne estas? - neniu scias ĝuste...) malsufiĉe rezonate. Tamen, mi opinias ke kredi je justa, amanta kaj bona Dio estas sensencaĵo ĉar tio, kion ni observas ĉirkaŭe, klare montras ke vivestaĵoj, se estus kreitaj, ne estas kreitaj de zorga kaj amanta estaĵo.
Amike,
Harri.
Paulinho (Profil anzeigen) 25. Juli 2009 15:14:10
Mi vidas la mondon due: ĝi estas samtempe la varma dometo de la homaro kaj minacas la homaron... Mi demandas al la filozofo: kio signifas la mondo por la homaro?
Mi rigardas la mondon trie: Mi sentas (konsentite) la mondo estas malfacila por kompreni en ĝiaj leĝoj, ne tre komprenebla en ĝiaj signfoj, sed mi povas ĝin dividi kun gefratoj... Gefratoj havas patrinon... La patrino mi nomas Dion....
crescence (Profil anzeigen) 25. Juli 2009 16:30:50
robinast (Profil anzeigen) 25. Juli 2009 17:51:40
Mi ne estas filozofo kaj mia simpla kamparana racio asertas: la mundo ne estas determinata por la homaro, ĝi simple estas.
Mi sentas ke la mondo estas malfacila por kompreni en ĝiaj aperaĵoj, ne tre komprenebla en ĝiaj signifoj kaj mi povas ĝin dividi kun gefratoj. Igas min feliĉe kaj iniciatigas konlerni la mondon bone! Mia simpla kamparana racio malpermesas nomi mian malscion Dio...
Amike,
Harri
Vilinilo (Profil anzeigen) 25. Juli 2009 23:41:08
Tamen, se Dio estas iu inteligenta, racia, estulo, kiu kreis la mondon laŭ iu kompleksa planado, do mi ne ĝin kredas. Laŭ mi, ne eblas tiu kompleksega naturo esti verko de ankoraŭ pli kompleksega estulo. El kie, venas tiu estulo? Kiel povas nematerialan estulon pensi? Kiel oni povas pensi sen cerbo aŭ simila "pensilo"? Se ĝi havas pensilon, kiel ĝi evoluis?
Mi pensas ke hipotezo de Dio ne respondas niajn demandojn pri la universo kaj krome produktas multe pli da demandoj.
robinast (Profil anzeigen) 26. Juli 2009 12:10:56
Vilinilo:Oni devas bone difini tion, kion oni nomas Dion.Jes, oni devus - sed tio kutime ne okazas...
Vilinilo:Mi pensas ke hipotezo de Dio ne respondas niajn demandojn pri la universo kaj krome produktas multe pli da demandoj.Laŭ mi eĉ mito, ne hipotezo - produkto de dezirpensado kaj selektatentado...
Amike,
Harri.
crescence (Profil anzeigen) 27. Juli 2009 10:08:48
robinast:Laŭ mi eĉ mito, ne hipotezo - produkto de dezirpensado kaj selektatentado...Kial vi komprenas la ordon de la mondo ? Ĉu ĉio estas la frukto de la hazardo ? Ĉu vi kredas je la spontana generado ? Ĉu vi ne kredas je unua kaŭzo ?
robinast (Profil anzeigen) 27. Juli 2009 17:55:28

crescence:Kial vi komprenas la ordon de la mondo ? Ĉu ĉio estas la frukto de la hazardo ?La ordo en el mondo baziĝas sur empiriaj naturleĝoj. Pro kio ĉi tiuj leĝoj estas kiel ĝi estas, mi ne scias kaj laŭ mia plej bona scio, scienco ne povas ekspliki kaŭzojn ankoraŭ. Estas espero - sed ne certeco! - ke scienco evidentigos tiuj kaŭzoj iam.
La hazardo, kombinata kun natura selektado kaj havanta tempon, kreas miraklojn - inkluzo de ni mem.

crescence:Ĉu vi kredas je la spontana generado ?Bedaŭrinde, mi ne scias pli bonan eksplikon ke spontana generado konforme la naturleĝojn. Tamen, mekanizmo de abiogenezo ne estas konata ankoraŭ, nur kelkaj hipotezoj estas. Estas bone konata, ke bazaj konstruŝtonoj de biologaj makromolekuloj - aminoacidoj kaj nukleotidoj - eblas formiĝi spontane (ankaŭ almenaŭ simplaj oligomeroj de ĝi). Sed ĝis nun, eĉ plej simplaj vivorganismoj ne estas kreita en laboratorio.
crescence: Ĉu vi ne kredas je unua kaŭzo ?Je primara kaŭzo de esteco? Mi eĉ ne scias ke diri honeste... Ŝajnas esti paradoksa demando.
Se la primarkaŭzo ekzistus, ĝi povus esti la primarkaŭzo por ĉio, inkluzo de ĝi mem - kio ŝajnas sensececon al mi. Povus postuli, ke la primarkaŭzo estas kaŭzo de ĉio, escepte de ĝi mem - sed kiel ni povus nomi tiun kaŭzon la primarkaŭzo tiuokaze?
Amike,
Harri.