본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

글쓴이: cursbenicassim, 2008년 8월 26일

글: 644

언어: Esperanto

crescence (프로필 보기) 2009년 7월 24일 오전 10:49:15

Mi rimarkas, ke la kredo estas varia. Okaze de dramo, la nekredanto kredantiĝas kaj la kredanto nekredantiĝas...

robinast (프로필 보기) 2009년 7월 24일 오후 3:52:36

heirabbit:Ĉu vi konas sovaĝajn bestojn, kiuj seksumas por amuzado aŭ "amo"?
Ho jes, certe - estus mi etologiisto, mi verŝajne vin al morton povus paroli pri la temo! okulumo.gif Sed mi ne estas kaj tiukaŭze mi limiĝas nur mencion de bonobo, Pan paniscus, pri kiuj seksumado nur kelkfoje estas por propagado (ankaŭ en ilia natura vivmedio). Kaj ili simile homoj dumjare seksagemas.
heirabbit:Sed se oni volas klopodi havi pli profundan spiritan vivon, oni devas forlasi multe da materiaj ĝuoj, ĉar ili ne povas ekzisti kun spiritaj ĝuoj. La spiritisto devas forlasi la plej multan nombron de tiuj materiaj aferoj, laŭ la ebleco.
Laŭ vi, la seksumado ŝajnas esti nur materia ĝuo, ĉu ne? Ĉu vi estas certe ke seksumado kun amato egalas simple fikadon de ĉia truo kaj tute ne havas spiritan flankon? Hmm, ĉu vi spertis amon ajn?
heirabbit:Por la spiritiso, simpla afero estas, pensi pri la plej baza neceso, kaj ne surpasi ĝin. Dum spiritisto manĝas, li pensas "Kiom da manĝaĝoj mi devas manĝi por vivi?" Same je seksumado.
Sur ĉi tiu simpla bazo, la spiritista vivo tre ĝojas kaj sucsesas.
Kio estas la plej bazaj necesoj laŭ vi? Ĉu tie havas ejon ankaŭ por soifo de intimeco (spirita, mensa kaj korpa) kun alia persono? Laŭ mi, tio certe estas unu de la plej bazaj necesoj...

Mi opinias ke ambaŭ ĝuamo kaj asketado estas malnature kaj malbonigas pli ol ili plibonigas. Estas unu bela diraĵo en la rusa: "Застав дурака Богу молиться - лоб разобёт..." ("Igi stultulon la Dion preĝi, li la frunton disrompos").

Amike,
Harri.

robinast (프로필 보기) 2009년 7월 25일 오전 5:27:21

crescence:Mi rimarkas, ke la kredo estas varia. Okaze de dramo, la nekredanto kredantiĝas kaj la kredanto nekredantiĝas...
Vi tute pravas. Do estas plene absurda kredi aferojn, kio evidente malekzistas. Ĝenerale, ne estas absurde kredi je demiurgo, ĝi simple estas (aŭ ne estas? - neniu scias ĝuste...) malsufiĉe rezonate. Tamen, mi opinias ke kredi je justa, amanta kaj bona Dio estas sensencaĵo ĉar tio, kion ni observas ĉirkaŭe, klare montras ke vivestaĵoj, se estus kreitaj, ne estas kreitaj de zorga kaj amanta estaĵo.

Amike,
Harri.

Paulinho (프로필 보기) 2009년 7월 25일 오후 3:14:10

Mi vidas la mondon unue: la mondo havas duoblan sencon: Ĝi havas belan ordon, kaj surprizantan malordon. Mi demandas al sciencisto: kiel laboras (funciigas) la mondo?

Mi vidas la mondon due: ĝi estas samtempe la varma dometo de la homaro kaj minacas la homaron... Mi demandas al la filozofo: kio signifas la mondo por la homaro?

Mi rigardas la mondon trie: Mi sentas (konsentite) la mondo estas malfacila por kompreni en ĝiaj leĝoj, ne tre komprenebla en ĝiaj signfoj, sed mi povas ĝin dividi kun gefratoj... Gefratoj havas patrinon... La patrino mi nomas Dion....

crescence (프로필 보기) 2009년 7월 25일 오후 4:30:50

Dio estas la granda horloĝisto. Mi estas unu radaĵo de la horloĝo. Kiam tiu radaĵo bone fartas, la mondo pli bone fartas.

robinast (프로필 보기) 2009년 7월 25일 오후 5:51:40

Mi ne estas sciencisto kaj mia simpla kamparana racio asertas: la mundo agis meme.
Mi ne estas filozofo kaj mia simpla kamparana racio asertas: la mundo ne estas determinata por la homaro, ĝi simple estas.
Mi sentas ke la mondo estas malfacila por kompreni en ĝiaj aperaĵoj, ne tre komprenebla en ĝiaj signifoj kaj mi povas ĝin dividi kun gefratoj. Igas min feliĉe kaj iniciatigas konlerni la mondon bone! Mia simpla kamparana racio malpermesas nomi mian malscion Dio...

Amike,
Harri

Vilinilo (프로필 보기) 2009년 7월 25일 오후 11:41:08

Oni devas bone difini tion, kion oni nomas Dion. Se Dio estas la "ordo" de la mondo, do mi kredas je Dio, ĉar mi vidas la ordon de mondo. Se Dio estas naturo, do mi kredas je Dio, ĉar mi certe kredas je la estado de naturo.

Tamen, se Dio estas iu inteligenta, racia, estulo, kiu kreis la mondon laŭ iu kompleksa planado, do mi ne ĝin kredas. Laŭ mi, ne eblas tiu kompleksega naturo esti verko de ankoraŭ pli kompleksega estulo. El kie, venas tiu estulo? Kiel povas nematerialan estulon pensi? Kiel oni povas pensi sen cerbo aŭ simila "pensilo"? Se ĝi havas pensilon, kiel ĝi evoluis?

Mi pensas ke hipotezo de Dio ne respondas niajn demandojn pri la universo kaj krome produktas multe pli da demandoj.

robinast (프로필 보기) 2009년 7월 26일 오후 12:10:56

Vilinilo:Oni devas bone difini tion, kion oni nomas Dion.
Jes, oni devus - sed tio kutime ne okazas...
Vilinilo:Mi pensas ke hipotezo de Dio ne respondas niajn demandojn pri la universo kaj krome produktas multe pli da demandoj.
Laŭ mi eĉ mito, ne hipotezo - produkto de dezirpensado kaj selektatentado...

Amike,
Harri.

crescence (프로필 보기) 2009년 7월 27일 오전 10:08:48

robinast:Laŭ mi eĉ mito, ne hipotezo - produkto de dezirpensado kaj selektatentado...
Kial vi komprenas la ordon de la mondo ? Ĉu ĉio estas la frukto de la hazardo ? Ĉu vi kredas je la spontana generado ? Ĉu vi ne kredas je unua kaŭzo ?

robinast (프로필 보기) 2009년 7월 27일 오후 5:55:28

Dankon, Crescence, por viaj demandoj! rideto.gif

crescence:Kial vi komprenas la ordon de la mondo ? Ĉu ĉio estas la frukto de la hazardo ?
La ordo en el mondo baziĝas sur empiriaj naturleĝoj. Pro kio ĉi tiuj leĝoj estas kiel ĝi estas, mi ne scias kaj laŭ mia plej bona scio, scienco ne povas ekspliki kaŭzojn ankoraŭ. Estas espero - sed ne certeco! - ke scienco evidentigos tiuj kaŭzoj iam.
La hazardo, kombinata kun natura selektado kaj havanta tempon, kreas miraklojn - inkluzo de ni mem. rido.gif
crescence:Ĉu vi kredas je la spontana generado ?
Bedaŭrinde, mi ne scias pli bonan eksplikon ke spontana generado konforme la naturleĝojn. Tamen, mekanizmo de abiogenezo ne estas konata ankoraŭ, nur kelkaj hipotezoj estas. Estas bone konata, ke bazaj konstruŝtonoj de biologaj makromolekuloj - aminoacidoj kaj nukleotidoj - eblas formiĝi spontane (ankaŭ almenaŭ simplaj oligomeroj de ĝi). Sed ĝis nun, eĉ plej simplaj vivorganismoj ne estas kreita en laboratorio.
crescence: Ĉu vi ne kredas je unua kaŭzo ?
Je primara kaŭzo de esteco? Mi eĉ ne scias ke diri honeste... Ŝajnas esti paradoksa demando.
Se la primarkaŭzo ekzistus, ĝi povus esti la primarkaŭzo por ĉio, inkluzo de ĝi mem - kio ŝajnas sensececon al mi. Povus postuli, ke la primarkaŭzo estas kaŭzo de ĉio, escepte de ĝi mem - sed kiel ni povus nomi tiun kaŭzon la primarkaŭzo tiuokaze?

Amike,
Harri.

다시 위로