Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

od cursbenicassim, 26 sierpnia 2008

Wpisy: 644

Język: Esperanto

robinast (Pokaż profil) 3 sierpnia 2009, 13:27:42

Andrej Kurtenkov:Patriarko de Moskvo kaj de la tuta Rusio Cirilo surhavas brakhorloĝon kostanta ĉirkaŭ 30000 eŭroj
Li ankaŭ malamas "la materiistan satatan okcidentan socion".
lango.gif
Jes, jes - agu laŭ miaj vortoj, ne laŭ miaj faroj...

heirabbit (Pokaż profil) 3 sierpnia 2009, 15:25:20

Homo, kiu estas pederasto, diras ke du plus du egalas kvar. La vero ne ŝanĝiĝas pro fariseoj.

robinast (Pokaż profil) 3 sierpnia 2009, 16:43:58

heirabbit:Homo, kiu estas pederasto, diras ke du plus du egalas kvar. La vero ne ŝanĝiĝas pro fariseoj.
Vi certe pravas. Kaj...?

robinast (Pokaż profil) 3 sierpnia 2009, 20:40:46

Paulinho:
Imagu...
Domo - en fajro. Infaneto - ploranta ene. Virino - ploreganta ekstere. Viro mergas en fajro. La infaneto ankoraŭ ploras, nun jam sufokante. La viro revenas - sen la infaneto kiu daŭre ploras sufokante. Plu unu eternelonga tempeto - kaj la ploro de infaneto eksilentis. Eterne. La virino tutetempe ploregas kaj kontraŭbatalas du virinojn barantajn ŝin impati en fajro.
Mi ne devas imagi tion - ĉar miaokule mi vidis. Ne, mi ne estis tiu viro, mi tiam estis nur infano. Sed la infaneto estis mia fratino kaj la virino - mia patrino.

Ĉu vi povus diri al tiun virinon ke estas la Dio kaj tiu Dio -kiu scias ĉion, vidis ĉion kaj estas ĉiopova- amas ilin ambaŭ kaj prizorgas? Aŭ ĉu vi eblus ja pensi ke tio estas tiel?

Mi ne povus.

Cesper (Pokaż profil) 4 sierpnia 2009, 14:33:09

mi volas demandi tiel: se oni povus kaj provus "forviŝi" la kredo je dio (jam delonge ili ja faradis ie, ekz. komunistoj bazigis ilian ideologion sur neado de dio), ĉu ni bezonus protekti religion kaj sekve, la kredo je dio?

kaj robinast, mi ja kore bedaŭras pri via infana sperto... videblas ke ĝi agis vin poste pensi tiel profunde pri tiaj ĉi aferoj...

robinast (Pokaż profil) 4 sierpnia 2009, 19:15:41

Cesper:mi volas demandi tiel: se oni povus kaj provus "forviŝi" la kredo je dio ..., ĉu ni bezonus protekti religion kaj sekve, la kredo je dio?
Tio, kio sendube estas protektinda, estas ja kredlibereco: kredi je Dio (aŭ aliaj dioj) aŭ ne certe devas esti tute persona decido.
Cesper:...komunistoj bazigis ilian ideologion sur neado de dio...
Neado de Dio en (sovetia) komunismo vere estis grava - sed tio ne estis la bazo de ĝi. Komunismo mem estas ia paradoksa religio... Estas interesa ke komunismo asimilis multe el frukristanismo, ĉu ne? Mi opinias ke kredado je Dio similas komunismon pli ol sciencateismo.
Cesper:kaj robinast, mi ja kore bedaŭras pri via infana sperto... videblas ke ĝi agis vin poste pensi tiel profunde pri tiaj ĉi aferoj...
Dankon, Cesper, por via kunsento.
Tia tristega kaj ŝoka sperto vere influis min profunde - sed tamen, tio efektive ne estas kaŭzo nek de mia ateismo nek de mia intereso pri religio.

heirabbit (Pokaż profil) 5 sierpnia 2009, 07:07:14

robinast:
heirabbit:Homo, kiu estas pederasto, diras ke du plus du egalas kvar. La vero ne ŝanĝiĝas pro fariseoj.
Vi certe pravas. Kaj...?
Kaj t.n. pastoroj kiuj havas valorajn brakhorloĝojn ankaŭ ne povas ŝanĝi la veron. La ideo estas, kaj praktiku religion kaj havu la ŝajnon de religio, ne unu aŭ la alia.

heirabbit (Pokaż profil) 5 sierpnia 2009, 07:27:24

La diferenco inter ateistoj kaj mi estas, ke mia vivmaniero tute malsamas al ili. (Ili masturbas aŭ/kaj seksumas kaj mi, tute kaj porĉiame ne). Ne estas logika afero, estas praktika afero. Eble ateisto provus ĉastecon dum du aŭ tri monatoj, kaj poste eble li subite povus diri iomete pli pri Dio. Babilado sen praktikado ne povas havi verajn rezultojn.

AlfRoland (Pokaż profil) 5 sierpnia 2009, 11:07:31

heirabbit: Eble ateisto provus ĉastecon dum du aŭ tri monatoj, kaj poste eble li subite povus diri iomete pli pri Dio.
Se vi provus seksumi kun belulino vi eble spertus ion vere dian!? sal.gif

robinast (Pokaż profil) 5 sierpnia 2009, 15:21:30

heirabbit:La diferenco inter ateistoj kaj mi estas, ke mia vivmaniero tute malsamas al ili (Ili masturbas aŭ/kaj seksumas kaj mi, tute kaj porĉiame ne).
Pardonu min - sed via aserto estas nelogika, ne konformas al praktiko kaj esprimas nur vian "teorion" kio tute malsamas realecon.
Ĉu vi vere reduktas vian vivmanieron al nur sekskonduto?! Certe, vi simple blagas..
Tiel aŭ ne, la unu kaj sola differenco inter vi kaj la ateisto estas ke la ateisto laŭdifine ne kredas je dioj (aŭ je aliaj supernaturaj estaĵoj) kaj vi kredas (se ne, vi ankaŭ estas ateisto rideto.gif). Punkto. Ne ekzistas speciala "ateista" vivmaniero. Ateistoj seksumas aŭ ne, asketas aŭ ne, havas riĉan aŭ malriĉan spiritan vivon ktp. Se vi iel redifinis la nocion de "ateisto" por vi - nu, tio estas ne pli ol senbaza "teorio"...
heirabbit:Babilado sen praktikado ne povas havi verajn rezultojn.
Sed laŭ vi, tio ne estas vera se paroli pri seksumado, ĉu ne? rido.gif Kiel vi mem diris, vi "tute kaj porĉiame ne" seksumas...

Wróć do góry