Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa
Tin nhắn: 644
Nội dung: Esperanto
robinast (Xem thông tin cá nhân) 13:27:42 Ngày 03 tháng 8 năm 2009
Andrej Kurtenkov:Patriarko de Moskvo kaj de la tuta Rusio Cirilo surhavas brakhorloĝon kostanta ĉirkaŭ 30000 eŭrojJes, jes - agu laŭ miaj vortoj, ne laŭ miaj faroj...
Li ankaŭ malamas "la materiistan satatan okcidentan socion".
heirabbit (Xem thông tin cá nhân) 15:25:20 Ngày 03 tháng 8 năm 2009
robinast (Xem thông tin cá nhân) 16:43:58 Ngày 03 tháng 8 năm 2009
heirabbit:Homo, kiu estas pederasto, diras ke du plus du egalas kvar. La vero ne ŝanĝiĝas pro fariseoj.Vi certe pravas. Kaj...?
robinast (Xem thông tin cá nhân) 20:40:46 Ngày 03 tháng 8 năm 2009
Imagu...
Domo - en fajro. Infaneto - ploranta ene. Virino - ploreganta ekstere. Viro mergas en fajro. La infaneto ankoraŭ ploras, nun jam sufokante. La viro revenas - sen la infaneto kiu daŭre ploras sufokante. Plu unu eternelonga tempeto - kaj la ploro de infaneto eksilentis. Eterne. La virino tutetempe ploregas kaj kontraŭbatalas du virinojn barantajn ŝin impati en fajro.
Mi ne devas imagi tion - ĉar miaokule mi vidis. Ne, mi ne estis tiu viro, mi tiam estis nur infano. Sed la infaneto estis mia fratino kaj la virino - mia patrino.
Ĉu vi povus diri al tiun virinon ke estas la Dio kaj tiu Dio -kiu scias ĉion, vidis ĉion kaj estas ĉiopova- amas ilin ambaŭ kaj prizorgas? Aŭ ĉu vi eblus ja pensi ke tio estas tiel?
Mi ne povus.
Cesper (Xem thông tin cá nhân) 14:33:09 Ngày 04 tháng 8 năm 2009
kaj robinast, mi ja kore bedaŭras pri via infana sperto... videblas ke ĝi agis vin poste pensi tiel profunde pri tiaj ĉi aferoj...
robinast (Xem thông tin cá nhân) 19:15:41 Ngày 04 tháng 8 năm 2009
Cesper:mi volas demandi tiel: se oni povus kaj provus "forviŝi" la kredo je dio ..., ĉu ni bezonus protekti religion kaj sekve, la kredo je dio?Tio, kio sendube estas protektinda, estas ja kredlibereco: kredi je Dio (aŭ aliaj dioj) aŭ ne certe devas esti tute persona decido.
Cesper:...komunistoj bazigis ilian ideologion sur neado de dio...Neado de Dio en (sovetia) komunismo vere estis grava - sed tio ne estis la bazo de ĝi. Komunismo mem estas ia paradoksa religio... Estas interesa ke komunismo asimilis multe el frukristanismo, ĉu ne? Mi opinias ke kredado je Dio similas komunismon pli ol sciencateismo.
Cesper:kaj robinast, mi ja kore bedaŭras pri via infana sperto... videblas ke ĝi agis vin poste pensi tiel profunde pri tiaj ĉi aferoj...Dankon, Cesper, por via kunsento.
Tia tristega kaj ŝoka sperto vere influis min profunde - sed tamen, tio efektive ne estas kaŭzo nek de mia ateismo nek de mia intereso pri religio.
heirabbit (Xem thông tin cá nhân) 07:07:14 Ngày 05 tháng 8 năm 2009
robinast:Kaj t.n. pastoroj kiuj havas valorajn brakhorloĝojn ankaŭ ne povas ŝanĝi la veron. La ideo estas, kaj praktiku religion kaj havu la ŝajnon de religio, ne unu aŭ la alia.heirabbit:Homo, kiu estas pederasto, diras ke du plus du egalas kvar. La vero ne ŝanĝiĝas pro fariseoj.Vi certe pravas. Kaj...?
heirabbit (Xem thông tin cá nhân) 07:27:24 Ngày 05 tháng 8 năm 2009
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 11:07:31 Ngày 05 tháng 8 năm 2009
heirabbit: Eble ateisto provus ĉastecon dum du aŭ tri monatoj, kaj poste eble li subite povus diri iomete pli pri Dio.Se vi provus seksumi kun belulino vi eble spertus ion vere dian!?

robinast (Xem thông tin cá nhân) 15:21:30 Ngày 05 tháng 8 năm 2009
heirabbit:La diferenco inter ateistoj kaj mi estas, ke mia vivmaniero tute malsamas al ili (Ili masturbas aŭ/kaj seksumas kaj mi, tute kaj porĉiame ne).Pardonu min - sed via aserto estas nelogika, ne konformas al praktiko kaj esprimas nur vian "teorion" kio tute malsamas realecon.
Ĉu vi vere reduktas vian vivmanieron al nur sekskonduto?! Certe, vi simple blagas..
Tiel aŭ ne, la unu kaj sola differenco inter vi kaj la ateisto estas ke la ateisto laŭdifine ne kredas je dioj (aŭ je aliaj supernaturaj estaĵoj) kaj vi kredas (se ne, vi ankaŭ estas ateisto

heirabbit:Babilado sen praktikado ne povas havi verajn rezultojn.Sed laŭ vi, tio ne estas vera se paroli pri seksumado, ĉu ne?
