Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

od uživatele cursbenicassim ze dne 26. srpna 2008

Příspěvky: 644

Jazyk: Esperanto

vilcxjo (Ukázat profil) 23. srpna 2009 3:56:50

tonymec:

Preĝo sub la Verda Standardo...
Mi dankas al vi Tonymec por la aludo al la poemo de Zamenhof. Mi ne legis ĝin antaŭe. Ĝi diris al mi koro kaj mi kredas ke ĝi parolas nerekte al la interna ideo de Esperanto.

tonymec (Ukázat profil) 23. srpna 2009 5:03:02

vilĉjo:Mi dankas al vi Tonymec por la aludo al la poemo de Zamenhof. Mi ne legis ĝin antaŭe. Ĝi diris al mi koro kaj mi kredas ke ĝi parolas nerekte al la interna ideo de Esperanto.
Ĝi estas tre fama; se mi ne eraras, li laŭtlegis ĝin dum la solena malfermo (aŭ fermo?) de la Bulonja Kongreso en 1905. Aliaj famegaj poemoj aludantaj al la "interna ideo" estas "Ho, mia kor'" (multe pli mallonga) kaj "La Vojo" (proksimume same longa), ambaŭ troveblaj (interalie, kompreneble) en najbaraj paĝoj de mia TTT-ejo. (Cetere, ĉiuj verkoj de LLZ estas nun libere kopieblaj, ĉar li mortis en 1917, t.e., antaŭ "pli ol sepdek jaroj". — Nu, mi ne rimarkis antaŭe, ke tiu kopirajto disfalis en la "centjariĝa jaro" de Esperanto.)

Paulinho (Ukázat profil) 23. srpna 2009 14:26:41

Se ni povus pruvi la dian eksiton ni metus la senfinon en la finio. La demonstracio esta homa verko, do ĝi havas finon. Ni ne povas meti dion en nia parolado. Dio sin prezentas al ni iom post iom. Ni ĉiam povas diri "ne". (Kaj tio ne signifas necese 'infero'). En la biblio estas multaj vortoj ŝajne kontraŭdirantaj. La kontraŭdiroj estas la homa peno por lerni aŭskulti lin.

Gerusa (Ukázat profil) 3. září 2009 23:23:27

"Malmulte da scienco distancas nin de Dio.
Multe da scienco nin proksimas" (En: biografio de Instruisto PHD Louiz Pasteur, 1892 - Francio).
Fakte, ankaŭ mi kredas je Dio.

heirabbit (Ukázat profil) 5. září 2009 12:10:48

Kredo ne povas temi pri logiko kaj racio porĉiame. Kelkaj aferoj estas kreditaj de homoj, ĉar kelkaj homoj faris ion ajn.

AlfRoland (Ukázat profil) 5. září 2009 19:00:06

heirabbit:Kredo ne povas temi pri logiko kaj racio porĉiame.
Ke kredo ne temas pri logiko aŭ racio bedaŭrinde ne estas novaĵo

Paulinho (Ukázat profil) 5. září 2009 19:41:50

Kia esta la vera eco de la fama ŝtono ROSETTA. Ĉu ĝi estas io kemia aŭ historia monumento. Kia estas la vera rigardo pri ĝi?

Ni konas la generalan fadenon de la teorio scienca. Bone. Mi permesas al mi duan rigardon: la dankan. Mi dankas la donon al kiu ĝi doniĝis. Kaj mi havas demandon.
Kiam la homaro deziras bonon (aŭ aspiras) la homaro deziras bonon perfektan. Estas ie la perfekta bono...? : Estas tio nur demando...

Laŭ mi kredi je Dio estas ago de libereco, dum la logiko necesas... estas prizono... Mi havas demandon... Kial en historio tiom da korpremo en nomo de Dio. Estas vere dio amo? Estas vere dio pardonema kaj kompatemanta? Estas demandoj....

heirabbit (Ukázat profil) 6. září 2009 3:38:02

AlfRoland:Ke kredo ne temas pri logiko aŭ racio bedaŭrinde ne estas novaĵo
Estas novaĵo ĉi tie. Estas mia espero ke pli multe da ateistoj (kaj malhonestaj kredantoj) provu fari ian asketaĵon, kaj poste pensu pri la ekzisto de Dio. Tiamaniero tre efikus, mi pensas.

heirabbit (Ukázat profil) 6. září 2009 3:55:33

Paulinho:en nomo de Dio.
La etikedo de ago nur estas duonparto de ĝi. La pli grava afero estas: ĉu la fiagoj (pri tiu vi menciis) vere estis por Dio aŭ religio? Kiel hodiaŭ en Irakujo, usonanoj kaj izraelanoj batalas senkulpajn homojn kaj detruas iliajn vivojn. Tiuj soldatoj malinteligentas, kaj eĉ iomete da Dia amo ili ne havas. Ili ne iros al infernon, ili jam estas tie.

܍Preĝu por Irakanoj, soldatoj, kaj petu al Dio ke paco pli frue venos.܍

AlfRoland (Ukázat profil) 7. září 2009 20:28:14

Fa fafa:............

Plie, mi pensas ke tiuj tiaj mesoĝoj perdigas nian tempon!
Mi tute havas saman konvinkon, sed mi opinias ke gravas batali kontraŭ ĉiuj formoj de superstiĉo. La grandaj eklezioj strebas al politika povo por kontroli homojn grandskale kaj pli malgrandaj religiaj sektoj estas danĝero al individuoj kiuj estas cerbolavadaj de ili.

Zpět na začátek