Verrouillé
Max. 500 messages.
Messages : 644
Langue: Esperanto
vilcxjo (Voir le profil) 23 août 2009 03:56:50
tonymec:Mi dankas al vi Tonymec por la aludo al la poemo de Zamenhof. Mi ne legis ĝin antaŭe. Ĝi diris al mi koro kaj mi kredas ke ĝi parolas nerekte al la interna ideo de Esperanto.
Preĝo sub la Verda Standardo...
tonymec (Voir le profil) 23 août 2009 05:03:02
vilĉjo:Mi dankas al vi Tonymec por la aludo al la poemo de Zamenhof. Mi ne legis ĝin antaŭe. Ĝi diris al mi koro kaj mi kredas ke ĝi parolas nerekte al la interna ideo de Esperanto.Ĝi estas tre fama; se mi ne eraras, li laŭtlegis ĝin dum la solena malfermo (aŭ fermo?) de la Bulonja Kongreso en 1905. Aliaj famegaj poemoj aludantaj al la "interna ideo" estas "Ho, mia kor'" (multe pli mallonga) kaj "La Vojo" (proksimume same longa), ambaŭ troveblaj (interalie, kompreneble) en najbaraj paĝoj de mia TTT-ejo. (Cetere, ĉiuj verkoj de LLZ estas nun libere kopieblaj, ĉar li mortis en 1917, t.e., antaŭ "pli ol sepdek jaroj". — Nu, mi ne rimarkis antaŭe, ke tiu kopirajto disfalis en la "centjariĝa jaro" de Esperanto.)
Paulinho (Voir le profil) 23 août 2009 14:26:41
Gerusa (Voir le profil) 3 septembre 2009 23:23:27
Multe da scienco nin proksimas" (En: biografio de Instruisto PHD Louiz Pasteur, 1892 - Francio).
Fakte, ankaŭ mi kredas je Dio.
heirabbit (Voir le profil) 5 septembre 2009 12:10:48
AlfRoland (Voir le profil) 5 septembre 2009 19:00:06
heirabbit:Kredo ne povas temi pri logiko kaj racio porĉiame.Ke kredo ne temas pri logiko aŭ racio bedaŭrinde ne estas novaĵo
Paulinho (Voir le profil) 5 septembre 2009 19:41:50
Ni konas la generalan fadenon de la teorio scienca. Bone. Mi permesas al mi duan rigardon: la dankan. Mi dankas la donon al kiu ĝi doniĝis. Kaj mi havas demandon.
Kiam la homaro deziras bonon (aŭ aspiras) la homaro deziras bonon perfektan. Estas ie la perfekta bono...? : Estas tio nur demando...
Laŭ mi kredi je Dio estas ago de libereco, dum la logiko necesas... estas prizono... Mi havas demandon... Kial en historio tiom da korpremo en nomo de Dio. Estas vere dio amo? Estas vere dio pardonema kaj kompatemanta? Estas demandoj....
heirabbit (Voir le profil) 6 septembre 2009 03:38:02
AlfRoland:Ke kredo ne temas pri logiko aŭ racio bedaŭrinde ne estas novaĵoEstas novaĵo ĉi tie. Estas mia espero ke pli multe da ateistoj (kaj malhonestaj kredantoj) provu fari ian asketaĵon, kaj poste pensu pri la ekzisto de Dio. Tiamaniero tre efikus, mi pensas.
heirabbit (Voir le profil) 6 septembre 2009 03:55:33
Paulinho:en nomo de Dio.La etikedo de ago nur estas duonparto de ĝi. La pli grava afero estas: ĉu la fiagoj (pri tiu vi menciis) vere estis por Dio aŭ religio? Kiel hodiaŭ en Irakujo, usonanoj kaj izraelanoj batalas senkulpajn homojn kaj detruas iliajn vivojn. Tiuj soldatoj malinteligentas, kaj eĉ iomete da Dia amo ili ne havas. Ili ne iros al infernon, ili jam estas tie.
܍Preĝu por Irakanoj, soldatoj, kaj petu al Dio ke paco pli frue venos.܍
AlfRoland (Voir le profil) 7 septembre 2009 20:28:14
Fa fafa:............Mi tute havas saman konvinkon, sed mi opinias ke gravas batali kontraŭ ĉiuj formoj de superstiĉo. La grandaj eklezioj strebas al politika povo por kontroli homojn grandskale kaj pli malgrandaj religiaj sektoj estas danĝero al individuoj kiuj estas cerbolavadaj de ili.
Plie, mi pensas ke tiuj tiaj mesoĝoj perdigas nian tempon!