Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

dari cursbenicassim, 26 Agustus 2008

Pesan: 644

Bahasa: Esperanto

AlfRoland (Tunjukkan profil) 29 September 2009 19.09.56

Rodiman:......... Nur mi povas diri ke mi kredas je Dio.
Se vi legis antaŭajn kontribuojn en ĉi tiu fadeno, vi certe rimarkis, ke estas tre diversaj imagoj pri la ecoj de Dio(j). Sekve la aserto, "Mi kredas je Dio", estas tute sensignifa. Neniu certe scias je kio vi kredas.

Kredo je dioj estas superstiĉo same kiel kredo je fantomoj, ogroj ktp.

Vilius (Tunjukkan profil) 29 September 2009 19.24.19

Rodiman:Same ke neniu homo povas pruvi ke Dio ne eksistas, oni ne povas pruvi ke Dio eksistas.
Ĉu vi kredas ĉiun aferon, kiu estas nek pruvita, nek ne pruvita? Ekzemple, neniu pruvis ke rozkolora unukornulo ne vivas en mia garaĝo, kaj neniu pruvis la malan. Ĉu vi kredas tion?
Rodiman:Kredi aŭ ne je Dio estas tiel libera kiel la penso. Ĉu ne?
Jes... Ĉiu homo povas kredi je diversaj stultaĵoj, sed tio ne signifas, ke ili estas veraj.

Rodiman (Tunjukkan profil) 29 September 2009 20.31.45

Vilius:
Rodiman:Same ke neniu homo povas pruvi ke Dio ne eksistas, oni ne povas pruvi ke Dio eksistas.
Ĉu vi kredas ĉiun aferon, kiu estas nek pruvita, nek ne pruvita? Ekzemple, neniu pruvis ke rozkolora unukornulo ne vivas en mia garaĝo, kaj neniu pruvis la malan. Ĉu vi kredas tion?
Rodiman:Kredi aŭ ne je Dio estas tiel libera kiel la penso. Ĉu ne?
Jes... Ĉiu homo povas kredi je diversaj stultaĵoj, sed tio ne signifas, ke ili estas veraj.
Evidente, ke mi ne kredas ĉiujn aferojn, sed ĉu ni povas kredi en aliaj mondoj kun pliaj vidformoj for el la tero? Neniu pruvis tion.
Ĉu oni povas aserti ke la fantomoj ne eksistas?
Jes ja, multaj homoj nomiĝas ingnorulojn al ĉiuj el kreduloj el la diversaj mondreligioj.
Ateismo ne estas nova religio ĉu?

Rodiman (Tunjukkan profil) 29 September 2009 22.58.10

rido.gif Vilius,

Ĉu vi povus difini la infinito?
Ĉu vi povus enhavi la tuta infinito en via kapo aŭ cervo?
Tiukaze, kial vi ne povas konsideri ke eksistas io supera, ke ni neniam povos kompreni? rido.gif

tonymec (Tunjukkan profil) 30 September 2009 03.16.03

Rodiman:[...]Ĉu vi povus difini la infinito?[...]
Nu, de tio ekzistas tre simpla difino, akceptata de ĉiuj matematikistoj: nefinita aro estas ia ajn aro, kiun oni povas meti en bijekcio (t.e. korespondigi unu al unu) kun (almenaŭ) unu el ĝiaj propraj partoj (t.e., kun parto de ĝi ne egala al la tuto). Ekzemple, la aro {0, 1, 2, ...} de la t.n. "naturaj" entjeroj estas nefinita, ĉar oni povas korespondigi ĝin unu al unu al la aro {1, 2, 3, ...} de la ne-nulaj naturaj entjeroj.

Vilius (Tunjukkan profil) 30 September 2009 11.20.44

Rodiman:Ateismo ne estas nova religio ĉu?
Ateismo estas religio same, kiel ne kolektado de poŝtmarkoj estas hobio. rido.gif
Rodiman:Ĉu vi povus enhavi la tuta infinito en via kapo aŭ cervo?
En mia cervo? Certe, cervoj estas tre belaj bestoj, sed... senkulpa.gif
Rodiman:Tiukaze, kial vi ne povas konsideri ke eksistas io supera, ke ni neniam povos kompreni? rido.gif
Fojfoje mi konsideras tion. Sed ĉiam argumentoj por ekzistado de dio ŝajnas tro malfortaj por konviki min.

horsto (Tunjukkan profil) 30 September 2009 11.58.50

Vilius:
Fojfoje mi konsideras tion. Sed ĉiam argumentoj por ekzistado de dio ŝajnas tro malfortaj por konviki min.
Sed mankantaj argumentoj ja pruvas nenion.
Ĉu ne la homoj kiuj estas tute konvikitaj ke dio ne ekzistas estas ankaŭ kredantoj, samkiel la homoj kiuj kredas je dio?

AlfRoland (Tunjukkan profil) 30 September 2009 12.36.18

horsto:
Ĉu ne la homoj kiuj estas tute konvikitaj ke dio ne ekzistas estas ankaŭ kredantoj, samkiel la homoj kiuj kredas je dio?
Bonvolu anstataŭi la vorton dio per laŭvice fantomojn, ogrojn, koboldojn. Ĉu mi estas kredanto se mi neas la ekziston de tiaj estaĵoj?

horsto (Tunjukkan profil) 30 September 2009 12.41.16

AlfRoland:
Bonvolu anstataŭi la vorton dio per laŭvice fantomojn, ogrojn, koboldojn. Ĉu mi estas kredanto se mi neas la ekziston de tiaj estaĵoj?
Se vi estas konvikita, ke io ne ekzistas, sed vi ne povas pruvi tion, tiam vi estas kredanto, ĉu ne?

le_chaz (Tunjukkan profil) 30 September 2009 13.19.12

horsto:
Se vi estas konvikita, ke io ne ekzistas, sed vi ne povas pruvi tion, tiam vi estas kredanto, ĉu ne?
Horsto, imagu ke oni akuzis vin pri iu krimo. Vi staras antaŭ la juĝisto. Estas neniu pruvo kontraŭ vi, sed li diras: "vi estas kulpa, ĉar vi ne kapablas pruvi vian senkulpecon". Ĉu tio laŭ vi estas akceptebla?

Ĝis la kredantoj pruvos ke iliaj fantaziaĵoj ekzistas, mi scios ke ili ne estas veraj.

Kembali ke atas