Fechado
No máximo 500 mensagens.
Mensagens: 644
Idioma: Esperanto
AlfRoland (Mostrar o perfil) 29 de setembro de 2009 19:09:56
Rodiman:......... Nur mi povas diri ke mi kredas je Dio.Se vi legis antaŭajn kontribuojn en ĉi tiu fadeno, vi certe rimarkis, ke estas tre diversaj imagoj pri la ecoj de Dio(j). Sekve la aserto, "Mi kredas je Dio", estas tute sensignifa. Neniu certe scias je kio vi kredas.
Kredo je dioj estas superstiĉo same kiel kredo je fantomoj, ogroj ktp.
Vilius (Mostrar o perfil) 29 de setembro de 2009 19:24:19
Rodiman:Same ke neniu homo povas pruvi ke Dio ne eksistas, oni ne povas pruvi ke Dio eksistas.Ĉu vi kredas ĉiun aferon, kiu estas nek pruvita, nek ne pruvita? Ekzemple, neniu pruvis ke rozkolora unukornulo ne vivas en mia garaĝo, kaj neniu pruvis la malan. Ĉu vi kredas tion?
Rodiman:Kredi aŭ ne je Dio estas tiel libera kiel la penso. Ĉu ne?Jes... Ĉiu homo povas kredi je diversaj stultaĵoj, sed tio ne signifas, ke ili estas veraj.
Rodiman (Mostrar o perfil) 29 de setembro de 2009 20:31:45
Vilius:Evidente, ke mi ne kredas ĉiujn aferojn, sed ĉu ni povas kredi en aliaj mondoj kun pliaj vidformoj for el la tero? Neniu pruvis tion.Rodiman:Same ke neniu homo povas pruvi ke Dio ne eksistas, oni ne povas pruvi ke Dio eksistas.Ĉu vi kredas ĉiun aferon, kiu estas nek pruvita, nek ne pruvita? Ekzemple, neniu pruvis ke rozkolora unukornulo ne vivas en mia garaĝo, kaj neniu pruvis la malan. Ĉu vi kredas tion?
Rodiman:Kredi aŭ ne je Dio estas tiel libera kiel la penso. Ĉu ne?Jes... Ĉiu homo povas kredi je diversaj stultaĵoj, sed tio ne signifas, ke ili estas veraj.
Ĉu oni povas aserti ke la fantomoj ne eksistas?
Jes ja, multaj homoj nomiĝas ingnorulojn al ĉiuj el kreduloj el la diversaj mondreligioj.
Ateismo ne estas nova religio ĉu?
Rodiman (Mostrar o perfil) 29 de setembro de 2009 22:58:10

Ĉu vi povus difini la infinito?
Ĉu vi povus enhavi la tuta infinito en via kapo aŭ cervo?
Tiukaze, kial vi ne povas konsideri ke eksistas io supera, ke ni neniam povos kompreni?

tonymec (Mostrar o perfil) 30 de setembro de 2009 03:16:03
Rodiman:[...]Ĉu vi povus difini la infinito?[...]Nu, de tio ekzistas tre simpla difino, akceptata de ĉiuj matematikistoj: nefinita aro estas ia ajn aro, kiun oni povas meti en bijekcio (t.e. korespondigi unu al unu) kun (almenaŭ) unu el ĝiaj propraj partoj (t.e., kun parto de ĝi ne egala al la tuto). Ekzemple, la aro {0, 1, 2, ...} de la t.n. "naturaj" entjeroj estas nefinita, ĉar oni povas korespondigi ĝin unu al unu al la aro {1, 2, 3, ...} de la ne-nulaj naturaj entjeroj.
Vilius (Mostrar o perfil) 30 de setembro de 2009 11:20:44
Rodiman:Ateismo ne estas nova religio ĉu?Ateismo estas religio same, kiel ne kolektado de poŝtmarkoj estas hobio.

Rodiman:Ĉu vi povus enhavi la tuta infinito en via kapo aŭ cervo?En mia cervo? Certe, cervoj estas tre belaj bestoj, sed...

Rodiman:Tiukaze, kial vi ne povas konsideri ke eksistas io supera, ke ni neniam povos kompreni?Fojfoje mi konsideras tion. Sed ĉiam argumentoj por ekzistado de dio ŝajnas tro malfortaj por konviki min.
horsto (Mostrar o perfil) 30 de setembro de 2009 11:58:50
Vilius:Sed mankantaj argumentoj ja pruvas nenion.
Fojfoje mi konsideras tion. Sed ĉiam argumentoj por ekzistado de dio ŝajnas tro malfortaj por konviki min.
Ĉu ne la homoj kiuj estas tute konvikitaj ke dio ne ekzistas estas ankaŭ kredantoj, samkiel la homoj kiuj kredas je dio?
AlfRoland (Mostrar o perfil) 30 de setembro de 2009 12:36:18
horsto:Bonvolu anstataŭi la vorton dio per laŭvice fantomojn, ogrojn, koboldojn. Ĉu mi estas kredanto se mi neas la ekziston de tiaj estaĵoj?
Ĉu ne la homoj kiuj estas tute konvikitaj ke dio ne ekzistas estas ankaŭ kredantoj, samkiel la homoj kiuj kredas je dio?
horsto (Mostrar o perfil) 30 de setembro de 2009 12:41:16
AlfRoland:Se vi estas konvikita, ke io ne ekzistas, sed vi ne povas pruvi tion, tiam vi estas kredanto, ĉu ne?
Bonvolu anstataŭi la vorton dio per laŭvice fantomojn, ogrojn, koboldojn. Ĉu mi estas kredanto se mi neas la ekziston de tiaj estaĵoj?
le_chaz (Mostrar o perfil) 30 de setembro de 2009 13:19:12
horsto:Horsto, imagu ke oni akuzis vin pri iu krimo. Vi staras antaŭ la juĝisto. Estas neniu pruvo kontraŭ vi, sed li diras: "vi estas kulpa, ĉar vi ne kapablas pruvi vian senkulpecon". Ĉu tio laŭ vi estas akceptebla?
Se vi estas konvikita, ke io ne ekzistas, sed vi ne povas pruvi tion, tiam vi estas kredanto, ĉu ne?
Ĝis la kredantoj pruvos ke iliaj fantaziaĵoj ekzistas, mi scios ke ili ne estas veraj.