Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

de cursbenicassim, 26 août 2008

Messages : 644

Langue: Esperanto

Rodiman (Voir le profil) 30 septembre 2009 18:18:26

Se kredo je fantomoj estas parapsikologio, tio ankaŭ validas pri kredo je Dio.

Mi nomas ambaŭ kredojn fantazioj de homa cerbo.[/quote]Jes ja, vi estas skeptika.
Sed la Parapsicologio estas alia kampo de la Psicologio kiu studas tio ke la Psicologio ne povas kontribui al la klarigon pri diversaj fenomenoj, ekzemplo, la vizaĝoj de Belmez. Vi povos vidi en ‘bildoj google’.

Tiam vi ne pensas, ke la laboro de la fakuloj de tiu kampo estas vanaj klopodoj, ĉu?

Vilius (Voir le profil) 30 septembre 2009 18:25:27

Rodiman:Parapsicologio estas alia kampo de la Psicologio
rido.gif rido.gif rido.gif
Bedaŭrinde mi ne scipovas diri "yeah right!" esperante... Ĉu iu helpu min?

andresj (Voir le profil) 30 septembre 2009 18:59:43

Ĉu vi volas diri "yeah, right?" sarkasme, aŭ "yeah! right!" entuziasme? Mi pensas oni diras entuziasme, "ega prava". Kiel oni diras tion sarkasme mi ne scias lango.gif

Vilius:
Rodiman:Parapsicologio estas alia kampo de la Psicologio
rido.gif rido.gif rido.gif
Bedaŭrinde mi ne scipovas diri "yeah right!" esperante... Ĉu iu helpu min?

AlfRoland (Voir le profil) 30 septembre 2009 19:14:22

Vilius:
Rodiman:Parapsicologio estas alia kampo de la Psicologio
rido.gif rido.gif rido.gif
Bedaŭrinde mi ne scipovas diri "yeah right!" esperante... Ĉu iu helpu min?
Ĉu ne "haleluja" estus taŭga esprimo!? sal.gif

Vilius (Voir le profil) 30 septembre 2009 19:44:50

AlfRoland:Ĉu ne "haleluja" estus taŭga esprimo!? sal.gif
Verŝajne. Tamen dogmoj de Tutmonda Ateista Religio malpermesas uzi tiun vorton por ĉiuj ateistoj! Ĉu vi ne scias? okulumo.gif

horsto (Voir le profil) 30 septembre 2009 20:00:42

Vidu malsupre. Duobla mesaĝo.

horsto (Voir le profil) 30 septembre 2009 20:05:56

Vilius:
horsto:Mi konsentas. Vi nun uzas "mi ne kredas" en la senco de "mi opinias ke dio ne ekzistas". Sed en la frazo "mi kredas je dio" la vorto "kredi" havas pli fortan signifon, la frazo signifas ke tiu homo ne havas dubon ke dio ekzistas.
Ŝajne vi (kaj multaj aliaj kredantoj) ne komprenas subtilan sed gravan malsamecon inter "kredi ke dio ne ekzistas" kaj "ne kredi ke dio ekzistas". Pensu pri tion.
Antaŭ ol postuli de aliulo ke li pensu, vi unue pli bone oferu iom da tempo por legi la mesaĝon, al kiu vi respondas:
[LISTO]
Mi konsentis pri tio, kion vi skribis antaŭe
Mi neniam skribis ĉu mi kredas aŭ ne
Mi nek skribis "kredi ke dio ne ekzistas", nek "ne kredi ke dio ekzistas". En mia mesaĝo estas la frazo "mi opinias ke dio ne ekzistas". Se temas pri tiu frazo, bonvolu montri la gravan malsamecon inter tiu frazo kaj "mi ne opinias ke dio ekzistas".[/list]
Vilius:
le_chaz:Kaj kiam la kredantoj pruvas siajn fantaziaĵojn, kion vi tiam opinios pri viaj antaŭaj scioj?
Se iu pruvus al mi ke dio ekzistas, mi tuj ekkredus. Ne kredi ion malgaŭ sufiĉe fortaj argumentoj estas stulte. Same stulte kiel kredi ion sen fortaj argumentoj.
Vi miscitis, la frazo ne estas de le_chaz, sed de mi, kaj tiu frazo estas respondo al la mesaĝo de le_chaz, ne eblas diskuti tiun frazon sen konsideri la mesaĝon de le_chaz.
Vilius:
Tamen la argumentoj ial mankas en ĉi tiu diskuto rideto.gif
[/quote]Se ekzistus konvinkaj argumentoj tiam ĉi tiu fadeno ne ekzistus.

Vilius (Voir le profil) 30 septembre 2009 20:29:02

horsto:Antaŭ ol postuli de aliulo ke li pensu, vi unue pli bone oferu iom da tempo por legi la mesaĝon, al kiu vi respondas
Pardonu min. Tiu cito tute ne estis necesa, ĉar mi skribis pri via opinio ĝenerale.
Via antaŭa cito taŭgus pli bone:
horsto:Ĉu ne la homoj kiuj estas tute konvikitaj ke dio ne ekzistas estas ankaŭ kredantoj, samkiel la homoj kiuj kredas je dio?
horsto:Vi miscitis
Vi pravas denove. Pardonu.
Mi devas iri dormi..

Rodiman (Voir le profil) 30 septembre 2009 21:46:17

Bedaŭrinde mi ne scipovas diri "yeah right!" esperante... Ĉu iu helpu min?[/quote]Mi perdonpetas. Antaŭ mi eliris por vidi futbalo.
Real Madrid…3 --- Olympic de Marsella …0
Mi estas feliĉa…, venkis mia futbala teamo.

Dankon, Vilius, sed mi simpla homo estas.

Ĉar ke Li estas ankaŭ en ni mem, estus plej bone ke ĉiuj la homoj serĉos al Dio interne.

Mi ja eliras de ĉi tiu debato.

Ĝis!

tonymec (Voir le profil) 1 octobre 2009 01:44:06

Rodiman:
tonymec:
Rodiman:[...]Ĉu vi povus difini la infinito?[...]
Nu, de tio ekzistas tre simpla difino, akceptata de ĉiuj matematikistoj: nefinita aro estas ia ajn aro, kiun oni povas meti en bijekcio (t.e. korespondigi unu al unu) kun (almenaŭ) unu el ĝiaj propraj partoj (t.e., kun parto de ĝi ne egala al la tuto). Ekzemple, la aro {0, 1, 2, ...} de la t.n. "naturaj" entjeroj estas nefinita, ĉar oni povas korespondigi ĝin unu al unu al la aro {1, 2, 3, ...} de la ne-nulaj naturaj entjeroj.
Pri la infinito mi atendis iun filozofan respondon…
Ĉu ĉiujn la homoj el la tero kfredas en ĝi aŭ komprenas la signifo de infinito kaj eterneco? Tamen infinito kaj eterneco ekzistas.
Nu, laŭ mia kompreno, matematiko kaj filozofio estas unu tuto, ĉar kontraŭe al la aliaj sciencoj (fiziko, kemio, biologio, medicino, ...) ili ne bezonas eksperimentan pruvon. Mi povus diri, ke ili estas la solaj ekzaktaj sciencoj: ĉiuj aliaj estas aproksimaj sciencoj.

Nefiniteco ekzistas, kiel matematika abstraktaĵo. Pri ĝia ekzisto kiel fizika realaĵo estas alia demando: la konstanto de Planck en la malgrandega, kaj la radiado de 3°K en la grandega, kontraŭe montras laŭ mia kompreno, ke nia universo estas nek senlime granda, nek senfine dividebla.

Same, eterneco povas esti rigardata kiel nefinita tempo. Laŭ mia kompreno nia universo havis komencon, kaj la demando ĉu ĝi havos finon estis ne solvita por astrofizikistoj kiam mi laste interesiĝis pri iliaj rezultoj. Do, eterneco ekzistas kiel abstrakta koncepto. Ĉu ĝi havas konkretan ekziston estas alia demando.

En simila maniero, oni povus diri, ke "Dio" ekzistas kiel filozofia aŭ teologia abstraktaĵo, sed ke ties konkreta ekzisto estas alia demando, kiu laŭ mia scio (kaj se mi dubus, la ĉi-tieaj disputoj konvinkus min pri tio) ne estas solvita en maniero kontentiga por ĉiuj interesatoj kaj egale konvinka por ĉiuj.

Retour au début