Închis
Max. 500 mesaje.
Contribuții/Mesaje: 644
Limbă: Esperanto
Rodiman (Arată profil) 30 septembrie 2009, 18:18:26
Mi nomas ambaŭ kredojn fantazioj de homa cerbo.[/quote]Jes ja, vi estas skeptika.
Sed la Parapsicologio estas alia kampo de la Psicologio kiu studas tio ke la Psicologio ne povas kontribui al la klarigon pri diversaj fenomenoj, ekzemplo, la vizaĝoj de Belmez. Vi povos vidi en ‘bildoj google’.
Tiam vi ne pensas, ke la laboro de la fakuloj de tiu kampo estas vanaj klopodoj, ĉu?
Vilius (Arată profil) 30 septembrie 2009, 18:25:27
Rodiman:Parapsicologio estas alia kampo de la Psicologio



Bedaŭrinde mi ne scipovas diri "yeah right!" esperante... Ĉu iu helpu min?
andresj (Arată profil) 30 septembrie 2009, 18:59:43

Vilius:Rodiman:Parapsicologio estas alia kampo de la Psicologio![]()
![]()
Bedaŭrinde mi ne scipovas diri "yeah right!" esperante... Ĉu iu helpu min?
AlfRoland (Arată profil) 30 septembrie 2009, 19:14:22
Vilius:Ĉu ne "haleluja" estus taŭga esprimo!?Rodiman:Parapsicologio estas alia kampo de la Psicologio![]()
![]()
Bedaŭrinde mi ne scipovas diri "yeah right!" esperante... Ĉu iu helpu min?

Vilius (Arată profil) 30 septembrie 2009, 19:44:50
AlfRoland:Ĉu ne "haleluja" estus taŭga esprimo!?Verŝajne. Tamen dogmoj de Tutmonda Ateista Religio malpermesas uzi tiun vorton por ĉiuj ateistoj! Ĉu vi ne scias?

horsto (Arată profil) 30 septembrie 2009, 20:00:42
horsto (Arată profil) 30 septembrie 2009, 20:05:56
Vilius:Antaŭ ol postuli de aliulo ke li pensu, vi unue pli bone oferu iom da tempo por legi la mesaĝon, al kiu vi respondas:horsto:Mi konsentas. Vi nun uzas "mi ne kredas" en la senco de "mi opinias ke dio ne ekzistas". Sed en la frazo "mi kredas je dio" la vorto "kredi" havas pli fortan signifon, la frazo signifas ke tiu homo ne havas dubon ke dio ekzistas.Ŝajne vi (kaj multaj aliaj kredantoj) ne komprenas subtilan sed gravan malsamecon inter "kredi ke dio ne ekzistas" kaj "ne kredi ke dio ekzistas". Pensu pri tion.
[LISTO]
Mi konsentis pri tio, kion vi skribis antaŭe
Mi neniam skribis ĉu mi kredas aŭ ne
Mi nek skribis "kredi ke dio ne ekzistas", nek "ne kredi ke dio ekzistas". En mia mesaĝo estas la frazo "mi opinias ke dio ne ekzistas". Se temas pri tiu frazo, bonvolu montri la gravan malsamecon inter tiu frazo kaj "mi ne opinias ke dio ekzistas".[/list]
Vilius:Vi miscitis, la frazo ne estas de le_chaz, sed de mi, kaj tiu frazo estas respondo al la mesaĝo de le_chaz, ne eblas diskuti tiun frazon sen konsideri la mesaĝon de le_chaz.
le_chaz:Kaj kiam la kredantoj pruvas siajn fantaziaĵojn, kion vi tiam opinios pri viaj antaŭaj scioj?Se iu pruvus al mi ke dio ekzistas, mi tuj ekkredus. Ne kredi ion malgaŭ sufiĉe fortaj argumentoj estas stulte. Same stulte kiel kredi ion sen fortaj argumentoj.
Vilius:[/quote]Se ekzistus konvinkaj argumentoj tiam ĉi tiu fadeno ne ekzistus.
Tamen la argumentoj ial mankas en ĉi tiu diskuto
Vilius (Arată profil) 30 septembrie 2009, 20:29:02
horsto:Antaŭ ol postuli de aliulo ke li pensu, vi unue pli bone oferu iom da tempo por legi la mesaĝon, al kiu vi respondasPardonu min. Tiu cito tute ne estis necesa, ĉar mi skribis pri via opinio ĝenerale.
Via antaŭa cito taŭgus pli bone:
horsto:Ĉu ne la homoj kiuj estas tute konvikitaj ke dio ne ekzistas estas ankaŭ kredantoj, samkiel la homoj kiuj kredas je dio?
horsto:Vi miscitisVi pravas denove. Pardonu.
Mi devas iri dormi..
Rodiman (Arată profil) 30 septembrie 2009, 21:46:17
Real Madrid…3 --- Olympic de Marsella …0
Mi estas feliĉa…, venkis mia futbala teamo.
Dankon, Vilius, sed mi simpla homo estas.
Ĉar ke Li estas ankaŭ en ni mem, estus plej bone ke ĉiuj la homoj serĉos al Dio interne.
Mi ja eliras de ĉi tiu debato.
Ĝis!
tonymec (Arată profil) 1 octombrie 2009, 01:44:06
Rodiman:Nu, laŭ mia kompreno, matematiko kaj filozofio estas unu tuto, ĉar kontraŭe al la aliaj sciencoj (fiziko, kemio, biologio, medicino, ...) ili ne bezonas eksperimentan pruvon. Mi povus diri, ke ili estas la solaj ekzaktaj sciencoj: ĉiuj aliaj estas aproksimaj sciencoj.tonymec:Pri la infinito mi atendis iun filozofan respondon…Rodiman:[...]Ĉu vi povus difini la infinito?[...]Nu, de tio ekzistas tre simpla difino, akceptata de ĉiuj matematikistoj: nefinita aro estas ia ajn aro, kiun oni povas meti en bijekcio (t.e. korespondigi unu al unu) kun (almenaŭ) unu el ĝiaj propraj partoj (t.e., kun parto de ĝi ne egala al la tuto). Ekzemple, la aro {0, 1, 2, ...} de la t.n. "naturaj" entjeroj estas nefinita, ĉar oni povas korespondigi ĝin unu al unu al la aro {1, 2, 3, ...} de la ne-nulaj naturaj entjeroj.
Ĉu ĉiujn la homoj el la tero kfredas en ĝi aŭ komprenas la signifo de infinito kaj eterneco? Tamen infinito kaj eterneco ekzistas.
Nefiniteco ekzistas, kiel matematika abstraktaĵo. Pri ĝia ekzisto kiel fizika realaĵo estas alia demando: la konstanto de Planck en la malgrandega, kaj la radiado de 3°K en la grandega, kontraŭe montras laŭ mia kompreno, ke nia universo estas nek senlime granda, nek senfine dividebla.
Same, eterneco povas esti rigardata kiel nefinita tempo. Laŭ mia kompreno nia universo havis komencon, kaj la demando ĉu ĝi havos finon estis ne solvita por astrofizikistoj kiam mi laste interesiĝis pri iliaj rezultoj. Do, eterneco ekzistas kiel abstrakta koncepto. Ĉu ĝi havas konkretan ekziston estas alia demando.
En simila maniero, oni povus diri, ke "Dio" ekzistas kiel filozofia aŭ teologia abstraktaĵo, sed ke ties konkreta ekzisto estas alia demando, kiu laŭ mia scio (kaj se mi dubus, la ĉi-tieaj disputoj konvinkus min pri tio) ne estas solvita en maniero kontentiga por ĉiuj interesatoj kaj egale konvinka por ĉiuj.