Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

af cursbenicassim, 26. aug. 2008

Meddelelser: 644

Sprog: Esperanto

tonymec (Vise profilen) 18. okt. 2009 03.56.26

diogotŭ:Tomymec, mi pagus al vi bonan vinon por aŭdi vin dum kelkaj horoj, sidante komforte en mia vizitĉambro, dum vi respondas miajn demandojn pri religio. Verŝajne vi scias multe pri la temo.

Ankaŭ, mildan ruĝan vinon plaĉas al mi. Mi esperas ke vi ŝatos rideto.gif

Kaj por ne esti for-tema kian vinon ŝatas dio? (ian ja plaĉas ĉu ne? Jesuo trinkas vinon)
Jes, Jesuo dividis vinon kun siaj disĉiploj; tamen estas permesite pensi, ke laŭ la malnovgreka kutimo tiu vino estis miksita kun akvo.

Pri mi, mia religio (aŭ tio, kion mi uzas anstataŭ religio) permesas al mi alkoholaĵojn, sed mia kuracisto ne (kaj konsiderante mian sanstaton — ne miajn arteriojn sed mian cerbon — ŝi pravas). Sed ne gravas: dum vi trinkos vinon mi povos trinki akvon, fruktosukon, teon, ...

Pri vizitadi, hm, Brazilo kaj Belgio ne estas reciproke proksimaj; sed atendante, ke unu el ni povu transiri la Atlantikon por renkonti la alian, ni povas konversacii "virtuale" per retmesaĝoj, aŭ publikaj kiel tiuj ĉi, aŭ privataj. Intertempe, jam estas preskaŭ la sesa (matene) ĉe mi, kaj mi ankoraŭ ne iris dormi — do, "Bõa noite" kaj ĝis revido. sal.gif

Eddycgn (Vise profilen) 3. nov. 2009 15.29.33

Mi kredas je la NEVIDEBLA ROZKOLORA UNIKORNO, la kreinto de la universo, la tenanto de la kaoso.

www.pinkunicorn.net
okulumo.gif

Miland (Vise profilen) 3. nov. 2009 15.46.15

Eddycgn:Mi kredas je la NEVIDEBLA ROZKOLORA UNIKORNO..
"Ni protestas la diskriminacion kontraŭ verdaj unikornoj" - Ligo de Esperanto-parolantaj unikornoj

"Ni protestas la maljustecon kontraŭ ruĝaj unikornoj" - Ligo de komunismaj unikornoj

"Ni protestas la mallogikecon de aĵo samtempe rozkolora kaj nevidebla" - Ligo de logikistoj

"Ni protestas pro la manko de ion alian pri protestinda" - Ligo de trinkemaj studentoj

(Miaopinie, la logikistoj estas la plej proksimaj al la vero ĉi tie).

Eddycgn (Vise profilen) 3. nov. 2009 16.03.55

Miland:
"Ni protestas la mallogikecon de aĵo samtempe rozkolora kaj nevidebla" - Ligoj de logikistoj
Ankaŭ la objektoj kiujn vi ne vidas havas koloron.
Pri aferoj de ĉiuj religioj bezonas nepre kredi, ĉu ne?. Simple.

Miland (Vise profilen) 3. nov. 2009 16.12.41

Eddycgn:Ankaŭ la objektoj kiujn vi ne vidas havas koloron.
Pri aferoj de ĉiuj religioj bezonas nepre kredi, ĉu ne?. Simple.
Estas rilata solvo al la problemo: la mondo preter nia vivo restas nevidebla al ni nur dum la korpa vivo.

Krome, estas scio kiu ne rekte rilatas al vido, do eble mistikuloj kaj religianoj povas scii pri Dio per intuicio, aŭ kredpovo gvidita de li, sen vido de rozkoloro aŭ alia objekto.

Eddycgn (Vise profilen) 3. nov. 2009 20.36.39

Miland:[ ...religianoj povas scii pri Dio per intuicio, aŭ kredpovo gvidita de li, sen vido de rozkoloro aŭ alia objekto./quote]Vi pravas. Kant-o diris ke oni ne povas demonstri kaj pruvi ke dio ekzistas, oni nur povas kredi.
Vi estas filozofulo?

Miland (Vise profilen) 3. nov. 2009 23.40.43

Eddycgn:Vi estas filozofulo?
Ne, kvankam demandoj pri religia filozofio interesas min.

(Mi skribos pli en aparta mesaĝo).

Vilius (Vise profilen) 4. nov. 2009 09.15.49

Eddycgn:Mi kredas je la NEVIDEBLA ROZKOLORA UNIKORNO, la kreinto de la universo, la tenanto de la kaoso.
Tuta sensensaĵo! Unukornuloj ja ekzistas nur en infanaj fabeloj! shoko.gif

Mi preĝos al Fluganta Spagetmonstro por savi vian animon..

Miland (Vise profilen) 4. nov. 2009 11.10.03

Vilius:Mi preĝos al Fluganta Spagetmonstro por savi vian animon..
Sed la rulanta tomatosaucbotelo kaj la falantaj fromaĝeroj protestos pri la diskriminacio, ne mencii la sidanta viandbulo.

Fine la kuiristo protestos, 'Sed mi kreis ĉiujn ĉi tiujn!' Al mia demando 'Sed kiu kreis vin?' li eble respondos 'Mi ne estas ateisto, ĉar mi kredas ke Dio helpis min akiri la spertecon kuiri, do la demando ne estas problemo por mi!' Se ne, almenaŭ ni scias ke nek spageto nek alia manĝaĵo havas la respondecon pri la esteco.

Vilius (Vise profilen) 4. nov. 2009 14.59.21

Miland:Sed la rulanta tomatosaucbotelo kaj la falantaj fromaĝeroj protestos pri la diskriminacio, ne mencii la sidanta viandbulo.
Kial vi parolas tiom malrespekte pri mia religio?..

Miland:Fine la kuiristo protestos, 'Sed mi kreis ĉiujn ĉi tiujn!'
Neniu kuiris Flugantan Spagetmonstron. Li ekzistis ĉiam! Fakte, li kreis la mondon, homojn ktp. Sed vi estas tro blinda por kompreni tion kaj akcepti Spagetmonstron en via koro..

Tilbage til start