Закрити
Макс. 500 повідомлень.
Повідомлення: 644
Мова: Esperanto
tonymec (Переглянути профіль) 18 жовтня 2009 р. 03:56:26
diogotŭ:Tomymec, mi pagus al vi bonan vinon por aŭdi vin dum kelkaj horoj, sidante komforte en mia vizitĉambro, dum vi respondas miajn demandojn pri religio. Verŝajne vi scias multe pri la temo.Jes, Jesuo dividis vinon kun siaj disĉiploj; tamen estas permesite pensi, ke laŭ la malnovgreka kutimo tiu vino estis miksita kun akvo.
Ankaŭ, mildan ruĝan vinon plaĉas al mi. Mi esperas ke vi ŝatos
Kaj por ne esti for-tema kian vinon ŝatas dio? (ian ja plaĉas ĉu ne? Jesuo trinkas vinon)
Pri mi, mia religio (aŭ tio, kion mi uzas anstataŭ religio) permesas al mi alkoholaĵojn, sed mia kuracisto ne (kaj konsiderante mian sanstaton — ne miajn arteriojn sed mian cerbon — ŝi pravas). Sed ne gravas: dum vi trinkos vinon mi povos trinki akvon, fruktosukon, teon, ...
Pri vizitadi, hm, Brazilo kaj Belgio ne estas reciproke proksimaj; sed atendante, ke unu el ni povu transiri la Atlantikon por renkonti la alian, ni povas konversacii "virtuale" per retmesaĝoj, aŭ publikaj kiel tiuj ĉi, aŭ privataj. Intertempe, jam estas preskaŭ la sesa (matene) ĉe mi, kaj mi ankoraŭ ne iris dormi — do, "Bõa noite" kaj ĝis revido.

Eddycgn (Переглянути профіль) 3 листопада 2009 р. 15:29:33
www.pinkunicorn.net

Miland (Переглянути профіль) 3 листопада 2009 р. 15:46:15
Eddycgn:Mi kredas je la NEVIDEBLA ROZKOLORA UNIKORNO.."Ni protestas la diskriminacion kontraŭ verdaj unikornoj" - Ligo de Esperanto-parolantaj unikornoj
"Ni protestas la maljustecon kontraŭ ruĝaj unikornoj" - Ligo de komunismaj unikornoj
"Ni protestas la mallogikecon de aĵo samtempe rozkolora kaj nevidebla" - Ligo de logikistoj
"Ni protestas pro la manko de ion alian pri protestinda" - Ligo de trinkemaj studentoj
(Miaopinie, la logikistoj estas la plej proksimaj al la vero ĉi tie).
Eddycgn (Переглянути профіль) 3 листопада 2009 р. 16:03:55
Miland:Ankaŭ la objektoj kiujn vi ne vidas havas koloron.
"Ni protestas la mallogikecon de aĵo samtempe rozkolora kaj nevidebla" - Ligoj de logikistoj
Pri aferoj de ĉiuj religioj bezonas nepre kredi, ĉu ne?. Simple.
Miland (Переглянути профіль) 3 листопада 2009 р. 16:12:41
Eddycgn:Ankaŭ la objektoj kiujn vi ne vidas havas koloron.Estas rilata solvo al la problemo: la mondo preter nia vivo restas nevidebla al ni nur dum la korpa vivo.
Pri aferoj de ĉiuj religioj bezonas nepre kredi, ĉu ne?. Simple.
Krome, estas scio kiu ne rekte rilatas al vido, do eble mistikuloj kaj religianoj povas scii pri Dio per intuicio, aŭ kredpovo gvidita de li, sen vido de rozkoloro aŭ alia objekto.
Eddycgn (Переглянути профіль) 3 листопада 2009 р. 20:36:39
Miland:[ ...religianoj povas scii pri Dio per intuicio, aŭ kredpovo gvidita de li, sen vido de rozkoloro aŭ alia objekto./quote]Vi pravas. Kant-o diris ke oni ne povas demonstri kaj pruvi ke dio ekzistas, oni nur povas kredi.
Vi estas filozofulo?
Miland (Переглянути профіль) 3 листопада 2009 р. 23:40:43
Eddycgn:Vi estas filozofulo?Ne, kvankam demandoj pri religia filozofio interesas min.
(Mi skribos pli en aparta mesaĝo).
Vilius (Переглянути профіль) 4 листопада 2009 р. 09:15:49
Eddycgn:Mi kredas je la NEVIDEBLA ROZKOLORA UNIKORNO, la kreinto de la universo, la tenanto de la kaoso.Tuta sensensaĵo! Unukornuloj ja ekzistas nur en infanaj fabeloj!

Mi preĝos al Fluganta Spagetmonstro por savi vian animon..
Miland (Переглянути профіль) 4 листопада 2009 р. 11:10:03
Vilius:Mi preĝos al Fluganta Spagetmonstro por savi vian animon..Sed la rulanta tomatosaucbotelo kaj la falantaj fromaĝeroj protestos pri la diskriminacio, ne mencii la sidanta viandbulo.
Fine la kuiristo protestos, 'Sed mi kreis ĉiujn ĉi tiujn!' Al mia demando 'Sed kiu kreis vin?' li eble respondos 'Mi ne estas ateisto, ĉar mi kredas ke Dio helpis min akiri la spertecon kuiri, do la demando ne estas problemo por mi!' Se ne, almenaŭ ni scias ke nek spageto nek alia manĝaĵo havas la respondecon pri la esteco.
Vilius (Переглянути профіль) 4 листопада 2009 р. 14:59:21
Miland:Sed la rulanta tomatosaucbotelo kaj la falantaj fromaĝeroj protestos pri la diskriminacio, ne mencii la sidanta viandbulo.Kial vi parolas tiom malrespekte pri mia religio?..
Miland:Fine la kuiristo protestos, 'Sed mi kreis ĉiujn ĉi tiujn!'Neniu kuiris Flugantan Spagetmonstron. Li ekzistis ĉiam! Fakte, li kreis la mondon, homojn ktp. Sed vi estas tro blinda por kompreni tion kaj akcepti Spagetmonstron en via koro..