關閉的
Max. 500 messages.
訊息: 644
語言: Esperanto
palaman (顯示個人資料) 2010年11月20日下午12:20:46
Vilius:Se mi dirus, ke en mia garaĝo vivas nevidebla ruzkolora drako, ĉu vi kredus je tio? Mia Drako nevideblas - viaj okuloj ne helpos ĉiokaze. Kial vi ne kredas? Ĉu vi povas pruvi, ke mia Drako neekzistas?
Vilius:Se vi sincere asertu, ke vi kredas je via Drako, do ni devas atente esplori vian kredon.glig:Ne, mi ne povas pruvi;Vi ne povas pruvi, ke ĝi ne ekzistas, tamen vi ne kredas... Ŝajne, vi estas unu de tiuj aĉaj drak-malkreduloj, kiuj obstine ne kredas je Ĝi sen ia kialo por nekredi.
Cetere, ĉu vi scias, ke Hitler kaj Stalin ankaŭ ne kredis je La Drako?..
Se almenaŭ unu homo en la tuta mondo kredas je via Drako, do ni ne povas simple forĵeti tiun fakton. Necesas esplori - eble, tiu havas ian ajn kaŭzon por la kredo? Eble, tiu miskomprenis iun fakton de sia vivo? Eble, tiu estas freneza? Ĉiuokaze, la afero estas serioza! Homa kredo estas afero grava, almenaŭ same grava, kiel ties korpo. Ne neglektu kredojn, bonvole! Ne ofendu konfesantojn, ĉar ili estas viaj gefratoj.
Do!
Konfesu, ke vi vere kredas je via Drako!
AlfRoland (顯示個人資料) 2010年11月20日下午1:41:05
palaman:Mia religio nomiĝas same kiel via: "Superstiĉo!"AlfRoland:Kiel do nomiĝas via konfesio? Aŭ vi mem kreis la religion?palaman:Mi kredas je Dio, Kiu fariĝis homo.Kaj mi kredas je fantomoj, sorĉistinoj, koboldoj
Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio.
Ankaŭ mi kredas (kaj eĉ scias) ke ekzistas aliaj dioj, kiujn kristanoj nomiĝas "demonoj".
Unuvorte, mi estas ortodoksa kristano, membro de antikva Ekvezio, kiu estis kreita de Jesuo mem.
michijo (顯示個人資料) 2010年11月21日上午9:54:23
La Pastro rediras: "Ĉu mi povas aligi vin? Ĉu mi ne ĝenas vin? Ĉu mi ne ĝenas vin?"
Mi ne kredas je Dio. Kiu kredas je Dio, ofte havas problemojn.
palaman (顯示個人資料) 2010年11月21日下午4:24:30
AlfRoland:Mia religio nomiĝas same kiel via: "Superstiĉo!"Nu, vi povas nomi mian religion tiel, kiel ajn vi volas. Via nomigo montras nur ke vi ne kredas - nu, tio estas normale. Mi ne kredas, ke vivo povas aperi per si mem, vi ne kredas je Kreinto.
Tio estas normala diferenco je homaj opinioj.
Sed ke vi nomas vian propran kredon "superstiĉo" - tio estas ne sufiĉe normala stato de homa menso.
Kial do oni kredas je superstiĉo, komprenante ke ĝi estas superstiĉo?
La nomo mem indikas ke ĝi estas erara.
Se vi vere kredas, do nomu vian kredon iel pli taŭge. Se vi ne kredas, do diru sincere, ke vi ne kredas.
Aliokaze la afero ŝajnas esti danĝera. Eble, necesas konsuli ĉe kuracisto. Ĉefe, vi ne ĝenu vin, estu sincera! La kuracisto nepre helpos, se vi sincere diros al li:
"Doktoro, mi suferas: mi ja kredas je superstiĉo"...
Nu, mi esperas, ke vi simple ŝercas, kara Alfroland!
Vi kondutas kiel tute normala ateisto, kiu ne povas sincere kredi je superstiĉoj.
Tial mi kredas ke fakte vi estas cerbsana!
Altebrilas (顯示個人資料) 2010年11月21日下午8:06:48
palaman:Mi kredas je Dio, Kiu fariĝis homo.Mi estas liberpensulo, sed mi opinias, ke Dio povas esti Io/Iu kion mi nomas aliiel.
Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio.
Ankaŭ mi kredas (kaj eĉ scias) ke ekzistas aliaj dioj, kiujn kristanoj nomiĝas "demonoj".
Unuvorte, mi estas ortodoksa kristano, membro de antikva Ekvezio, kiu estis kreita de Jesuo mem.
Sed mi kredis, ke la unua de la dek ordonoj de Dio malpermesis kredi je aliaj dioj. Ĉu ne estas kontraŭdiro? Se tio ordono veras, demonoj ne povas ekzisti.
Kaj kiu estas la ĉefa diferenco inter Katolikismo kaj Ortodoksismo? (mi ne certas pri la religi-nomoj)
antoniomoya (顯示個人資料) 2010年11月21日下午8:45:51
La Realo kiu ĉirkaŭas nin konsistas el la volo kaj la aĵo. La volo estas senfine supera al la aĵo. Kaj tiu granda universo kie ni vivas estas simpla aĵo. De kie ĝi devenas?
Amike.
Paulinho (顯示個人資料) 2010年11月21日下午9:09:46
La koroj estas maltrankvilaj...
Kiam sin estingos nia soifo?
palaman (顯示個人資料) 2010年11月22日上午10:27:40
Sed mi kredis, ke la unua de la dek ordonoj de Dio malpermesis kredi je aliaj dioj. Ĉu ne estas kontraŭdiro? Se tio ordono veras, demonoj ne povas ekzisti.Ne, kara amiko! Male, la ordono malpermesas adori aliajn diojn. Ĝuste servi kaj adori - sed ne "kredi je ili".
Ekzisto de "dioj" (kiuj estas demonoj, laŭ antikva instruo de Kristo) estas evidenta konsekvo de la Nova Testamento (kie oni trovas multe da pruvoj al tio), kaj ankaŭ de La Malnova, kiu multfoje mencias demonojn kiel realaj raciaj fortoj, kiuj efikas en la mondo.
Altebrilas:Mi estas liberpensulo, sed mi opinias, ke Dio povas esti Io/Iu kion mi nomas aliiel.Jes! Se temas pri "dioj" (kiujn mi nomas demonoj), do ili nun nomiĝas "subkonscio". Precize, ne la tuta subkonscio, sed ĝia plej interesa parto, kiu ŝajnas esti racia kaj sprita. "Senkonscio" estas nuna kromnomo de la "dioj". La vorto estas elpensica por ne ofendi ateistojn.
Kaj kiu estas la ĉefa diferenco inter Katolikismo kaj Ortodoksismo? (mi ne certas pri la religi-nomoj)1) La plej rimarkebla diferenco estas ke Ortodoksismo asertas, ke neniu homo povas esti Estro de la tuta Eklezio, krom Dihomo mem. Tial ni ne obeas Papon.
*) Sed ni (male al Protestantoj) kredas, ke episkopoj vere havas specialan karismon por regi eklezion. Sed la karismo efikas ne nepre en ĉiu episkopo aparte, sed nur en ĉiuj episkopoj kune.
La karismo estas ke ĉiuj episkopoj ne povas konsenti pri iu ajn erara opinio. Nepre troviĝas almenaŭ unu, kiu neas. Sed tiu unu povas esti ne Papo, sed simpla nekonata Diservisto el iu urbeto, ekzemple.
Ciuj episkopoj estas egalaj pri la karismo kontraŭ opinieraroj.
Do, ni ne rezignas obei ĉiun episkopon, ĝis kiam li diras konsente al ĉiuj aliaj episkopoj. Kiam la episkopara konsento rompas - do ni estas liberaj por elekti inter iliaj opinioj laŭ nia menso.
@) Do, tiuflanke Ortodoksismo deferencas de Katolikismo kaj Protestantismo samtempe. Ni kredas, ke nia konfesio prezentas en la nuna mondo la antikvan kristismon, kiu estis antaŭ inkvizicio, krucmilitoj kaj despli Reformacio -- sed ĝi konservas la unuajn kutimojn de la kristanoj antikvaj.
2) Certe, ekzistas pli profunda kaj grava diferenco inter kristanaj konfesioj, sed por kompreni ĝin oni devas unue konsideri Teologion.
Demando pri ekleziestraro estas nur konsekvo de tiu pli profunda kaŭzo.
palaman (顯示個人資料) 2010年11月22日上午10:34:37
Paulinho:...Kaj tamen la soifo superfortas...La koroj homaj estas maltrankvilaj...
Do kiam sin estingos la soifo?
Neniam - ĝis Jesuon ni renkontu
palaman (顯示個人資料) 2010年11月22日上午10:44:00
jchthys:Iam oni diras "ortodoksulo". Sed mi estas verkisto, do al mi estas malfacile ĉesi komencitan skribadon per unu vortopalaman:Unuvorte, mi estas ortodoksa kristano, membro de antikva Ekvezio, kiu estis kreita de Jesuo mem.Bone!
...Sed "ortodoksa kristano" estas duvorte
