Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

fra cursbenicassim,2008 8 26

Meldinger: 644

Språk: Esperanto

josell (Å vise profilen) 2008 10 19 17:35:35

AlfRoland:
En la citaĵo de Eliro 35a ĉapitro Dio ordonas, ke ĉiuj kiuj laboras la sepan tagon estu mortigitaj. Pri tio Josell opinias ke: "Nenio estas malĝusta!"shoko.gif Ĉu mi legis korekte!? Ĉu ne estas malĝuste mortigi homojn laborantajn la sepan tagon. Tio koncernas interalie kuracistojn, flegistinojn, policojn kaj laboristojn en multaj industrioj ktp. Pripensu denove se tamen tio ne estas malĝusta!!!
Estas malĝusta SED laŭ via vid-punkto, sed ne laŭ la vid-punkto de la Dio.

La Dio ne devigi sian popolon ĉar ĉiu popolANo ja povis eliri el sia popolo por ne sekvi la Diajn leĝojn.

Malĝusta estus ne sekvi la leĝojn, kiuj garantias bonecon kaj ordon por la popolo. Tiu popolo, do, ne desfalis tiel kiel tiaj fi-moralaj antikvaj urboj kaj landoj.
Sendepende de la kaŭzo de sklaveco, laŭ mi amplena Dio devus malpermesi sklavecon
Tiu sklaveco ne estis severa, eĉ mi nun pensas ke ili uzis mise tiun vorton.

Tiu sklaveco estis tiel kiel prizono; ne tiel kiel oni pensas ke estas la sklaveco. Kial mi scias tion? -- Ĉar la Biblio diras tion klare.

Oni ankaŭ povas pensi, post cent jaroj, ke la prizonoj estis fiaj kaj ne-ĝustaj.
Mi komprenas ke tio estas dilemo al kristano.
Mi misas ĉar tiu estas dilemo por judiaj uloj, kiu skribis tion. Tamen, mi pensas ke tiu dilemo ne ekzistas ekster persona vid-punkto.

(Mi ne povas kredi ke mi jam scias esperanton!)

AlfRoland (Å vise profilen) 2008 10 19 18:59:16

josell:

Mi ne petis la vidpunkton de Dio, ĝi ja estas evidenta laŭ la biblia citaĵo, mi petis VIAN vidpunkton!! Ĉu VI pravigas murdojn (mortigojn) de homoj kiuj laboras en ajna tago?
Se vi ne respondos klare "NE!", ne indas plu diskuti kun vi.

Iuj ekestos danĝeraj pro sia kredo!
Kelkfoje estas morala devo NE obei leĝojn, ĉu diaj aŭ homaj!

josell (Å vise profilen) 2008 10 20 01:56:11

mouaii:Mi ne kredas je dio. Mi ne bezonas religion por vivi mian vivon.
mi povas fari bone sen angoro por inferon.
Mi estas ankaŭ samseksemulo, kaj la plimulto de la religioj ne estas pozitiva pri samseksemuloj.
Ja, ja... Vi ne bezonas dion, sed ankaŭ la hindoj ne bezonas la sciencon, kiun vi eblege konas. Tamen, la scienco estas vere gravega, ĉu? -- Kvankam la scienco estas grava, vi povas vidi ke ili diras ke ne bezonas ĝin.

Mi amas la sciencon, sed ankaŭ la logikon, kiu mi ĵus uzis por respondi al vi.

ĝis

AlfRoland (Å vise profilen) 2008 10 20 17:39:15

mouaii:Mi ne kredas je dio. Mi ne bezonas religion por vivi mian vivon.
mi povas fari bone sen angoro por inferon.
Mi estas ankaŭ samseksemulo, kaj la plimulto de la religioj ne estas pozitiva pri samseksemuloj.
Ni estu dankemaj ke kristanoj ne volas ke ni frostu! okulumo.gif

josell (Å vise profilen) 2008 10 20 18:52:03

----

AlfRoland (Å vise profilen) 2008 10 20 18:56:49

Ne estas ateistoj kiuj ofertas inferon!

AlfRoland (Å vise profilen) 2008 10 20 19:30:36

Antaŭ kvar jaroj en malgranda vilaĝo nomata Knutby, tuj apud Sveda urbo Upsalo, okazis murdo en eklezio ligita al la pentekostanoj. Pastro en tiu eklezio per longdaŭra cerbolavado kredigis junan infanvartistinon ke estis la volo de Dio ke ŝi murdu la pastran edzinon kaj edzon de amorantino de la pastro. Per SMSoj kaj alimaniere li sukcesis manipuli ŝin tiel ke ŝi havigis revolveron kaj per ĝi mortpafis la edzinon de la pastro kaj severe vundis la edzon de la amorantino.

La pastro estis kondamnita al malliberejo pro "Instigo al murdo" kaj la infanvartistino al psikiatria flegado. Ankaŭ pli frua edzino de la pastro mortis dum neklaraj cirkonstancoj. Tamen oni ne povis pruvi ke ŝi estis murdita.

Blinda kredo je religio povas esti tre danĝera. Eblas al senskrupuloj manipuli mense malfortajn homojn.

Anglalingve eblas legi pri la afero ĉi tie:

http://en.wikipedia.org/wiki/Knutby_murder

josell (Å vise profilen) 2008 10 20 21:31:22

AlfRoland:Ne estas ateistoj kiuj ofertas inferon!
Nek kristanoj veraj faras tion.

josell (Å vise profilen) 2008 10 20 21:38:43

AlfRoland:Antaŭ kvar jaroj en malgranda vilaĝo nomata Knutby, tuj apud Sveda urbo Upsalo, okazis murdo en eklezio ligita al la pentekostanoj. Pastro en tiu eklezio per longdaŭra cerbolavado kredigis junan infanvartistinon ke estis la volo de Dio ke ŝi murdu la pastran edzinon kaj edzon de amorantino de la pastro. Per SMSoj kaj alimaniere li sukcesis manipuli ŝin tiel ke ŝi havigis revolveron kaj per ĝi mortpafis la edzinon de la pastro kaj severe vundis la edzon de la amorantino.

La pastro estis kondamnita al malliberejo pro "Instigo al murdo" kaj la infanvartistino al psikiatria flegado. Ankaŭ pli frua edzino de la pastro mortis dum neklaraj cirkonstancoj. Tamen oni ne povis pruvi ke ŝi estis murdita.

Blinda kredo je religio povas esti tre danĝera. Eblas al senskrupuloj manipuli mense malfortajn homojn.

Anglalingve eblas legi pri la afero ĉi tie:

http://en.wikipedia.org/wiki/Knutby_murder
Malbonuloj ekzistas en la religio, sed ankaŭ en la politiko, kaj eĉ ekzistas fanatikuloj en la sportoj, sen-Di-ismo, kulturaj ismoj, laboroj, ktp...

Post ĉiu religia milito ekzistas politika fanatika celo kaŝita.

Mi konas ĝis nun neniun kristanon kiu mortigis iun homon. Tio ne signifas ke ne ekzistas religiaj fanatikuloj, sed montras ke la religio estas nek la nura malbonaĵo nek .
Blinda kredo je religio povas esti tre danĝera
ja, sed ankaŭ blinda kredado je senDiismo(j), kiu ĉiel havas dio(j)n, kiu ofte nomiĝas mono.

Eĉ ekzistas iuj vegetaranoj fanatikaj... multe! kiu kredas ke la mondo mortos se la homaro manĝadas viandon (tiel kiel la ge-leonoj, kiujn ili defendas). (ĥaĥaĥa)

Rodrigoo (Å vise profilen) 2008 10 21 15:12:12

Ve... Kiel la religiemuloj kapablas tiel fuŝi la vivon? shoko.gif

Sammondane,
Ĥod

Tibake til toppen