Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

de cursbenicassim, 2008-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 644

Lingvo: Esperanto

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-02 21:16:11

diogotŭ:Josell devas akcepti ke biblio estas mallogika libro. Dieco, religio, ĉio ĉi estas mallogika. Se vi montras konon pri biblio*, do akceptu verajn faktojn.
Salutos, kara.

Vi pravas.
La Biblio ne estas logika laŭ nia kono, aktuala scienco kaj sciado.

Tamen, mi ne serĉas logikecon en ĝi, sed saĝecon.

Kvankam la Biblio ne estas rakonta laŭ mi, Oni ne serĉas realon en rakontoj; do, oni ne bezonas trovi realon en la Biblio. Tamen, la Biblio havas verajn aĵojn kaj ankaŭ estas interesa leginda libro, kiu eĉ enhavas kultura antikva registrado de popolo.

La sentoj homaj ankaŭ ne estas logikaj, tamen, ili estas parto de ni. Dank' al ili, ni estas homa, kaj do, ni sentas ion ke la maŝinoj eble neniam sentos. La plejkonataj mortigistoj fermas siajn sentojn, kiuj no estas logikaj.
Josell jam diris ke li PREFERAS kredi je dio. Ni ne kredas je tercentro. Ĝi estas PRUVITA per variado varma. Ĉu ekzisto de dio estas pruvita per ajna eksperimento scienca? (mi scias la respondon)
Kelkaj sciencistoj pensas ke la tero ne havas solidan mezaĵon.

Hodiaŭ, la teorio je solida termezaĵo estas la plej akceptata, tamen, antikve, multe el la plej akceptitaj teorioj estas nune eraraj.

Ke io ne estis provita ne signifas ke io ne estas provebla. Ekzemple, Ĉu ekzistas vivo en alia stel-sistemo?

La hipotezoj estas duon-parte kredaĵoj kiuj helpas al la scienco.
Toleremo estas pli grava, kaj ĝi estas centrpunkto de Esperanto-movado. Ni jam toleras lingvojn, ni toleru pli ajn.
Vi pravegas.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-05 17:22:53

josell:
AlfRoland:Pro tio biblio ne pli gravas ol aliaj fabelaroj. Tamen la citaĵo komencas jene: "Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: ........".
La bibliaj tekstoj ne ĉiam havas tiun frazon. La Biblia estis skribita de homoj, sed kelkfoje havas ordojn Diajn, kiun oni ne devu konfuzi je la homaj. okulumo.gif
Kiu traduko de la biblio malhavas tiun frazon? En la traduko de Zamenhof ĝi estas, kaj mi ne pensas ke li mem eltrovis ĝin. Ankaŭ en sveda traduko ĝi estas. Ĝis nun vi zorgeme evitis rakonti kion VI mem opinias pri tiu ordono (bonvolu konsulti vortaron pri diferenco inter "ordono" kaj "ordo"!)

Ĝis vi esprimis VIAN opinion mi devas supozi kaj laŭ vi tiu ordono estas akceptebla kaj eĉ ĝusta. Mi do devas demandi, ĉu vi MEM pretas plenumi tiun ordonon?

josell:
Mi ne scias pri tio kio fi-pensigas vin ke la demokratio estas bona regado. Ĝi povas esti tiel malbona aŭ malbona kiel tut-regno aŭ imperio.
Ĝis nun mi fakte kredis ke ni ĉiuj preferas demokration, sed verŝajne mi eraris. Laŭ mi ni distingu inter demokratio kaj diktaturo. Mi konstatas ke Josell preferas la lastan.

josell:
Tamen, regno povas esti bona se la reĝo estas bona. Se Dio estas la reĝo, ĉio estos bone en-popole.
Pardonu min, sed ĉu vi ne kredas ke Dio kreis la mondon kaj ĉiujn vivantajn estaĵojn? Se tiel estas, li eble jam estas reĝo aŭ ĉu li iam demisiis? Alia interesa demando: Se Dio kreis ĉion, li ankaŭ kreis Diablon, ĉu ne?

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-05 23:09:53

AlfRoland:
Kiu traduko de la biblio malhavas tiun frazon?
Mi ne parolas pri Bibliaj versioj, sed pri Bibliaj partoj.
Mi do devas demandi, ĉu vi MEM pretas plenumi tiun ordonon?
Mi devus uzi tiujn ordojn Diajn, kiu aplikas al ni. Kelkaj Judiaj ordoj estas skribitaj por la judia popolo de Tiu tempo.

Ekzemple: * Oferi mian filon. Tiu ordo ne aplikas al ni, ĉar ĝi estis ordo por profeto.

Mi ree diras ke ne ĉiu ordo biblia estas Dia.
Pardonu min, sed ĉu vi ne kredas ke Dio kreis la mondon kaj ĉiujn vivantajn estaĵojn? Se tiel estas, li eble jam estas reĝo aŭ ĉu li iam demisiis? Alia interesa demando: Se Dio kreis ĉion, li ankaŭ kreis Diablon, ĉu ne?
Ĉiu aŭtoro kreas bpnulojn kaj ne-bonulojn por sia romano. Eble, tiel la Dio(j) faris.

Oni kreis mian televidilon, sed tiu kreinto ne estas la reĝo de tiu ilo/aparato.

Aparte, Dio estas la reĝo de tiuj uloj kiu volas tion.

La Dio ne estas egoista, ĉar, li volas ke ni selektu la bonon aŭ la malbonon.
Ĝis nun mi fakte kredis ke ni ĉiuj preferas demokration, sed verŝajne mi eraris.
Miaj preferemo:
- Inter-homa: demokratio
- Dia: regno

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-06 18:31:18

Josell, vi antaŭe erare admonis min skribi "Ordo" anstataŭ "Ordono" kaj vi daŭrigis poste erare uzi la vorton "ordo".
Pro tio mi sube citas kiel PIV (Plen Ilustrita Vortaro) definas la vortojn:

A. Ordo - 1. Regula interaranĝo, kaj pli precize: Maniero, en kiu la objektoj sekvas unu la alian aŭ
2. Regula, opurtuna dismeto de objektoj en ilia ĝusta loko.

B. Ordoni - Estre esprimi al iu sian volon, ke li faru ion;

Mi ripetas ĉi tie la citaĵon el Eliro ĉapitro 35: "Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita."

Mi multfoje, sed vane, petis vian opinion pri tiu Dia ORDONO. Anstataŭe vi respondis per nekomprenebla galimatio. Pro tio ke vi ne respondis mian tre simplan demandon, mi konkludas ke vi apogas la Dian ORDONON kaj la minacon fine de la frazo. Kompreneble ankaŭ estas via devo kiel kristano plenumi la dian minacon, ĉu ne?

Mi tamen opinias ke tiu "Dia" ordono estas "Instigo al MURDO". Mi pensas ke laŭ leĝo en plej multaj landoj oni opinias tion tre severa KRIMO. Se ne eblas al ni interkonsenti ke tiu ORDONO, dia aŭ ne, estas abomenenda, ne indas plian diskuton inter ni, dankon.

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-10 04:20:07

AlfRoland:
Mi ripetas ĉi tie la citaĵon el Eliro ĉapitro 35: "Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita."
Tiu citaĵo nenian malbonaĵon montras. Ĝi nur montras la Diajn leĝojn.

Ĉiu popolano tie povis eliri de tiu ejo por ne sekvi la Diajn Leĝojn.

Pardonu miajn ortografiajn erarojn; mi apenaŭ komprenas kaj skribas esperanton el kvar aŭ ses monatoj. Sed, jen danko pro la korektigo.

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-10 04:20:21

(ripetita mesaĝo forprenita)

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-10 21:42:39

josell:
AlfRoland:
Mi ripetas ĉi tie la citaĵon el Eliro ĉapitro 35: "Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita."
Tiu citaĵo nenian malbonaĵon montras. Ĝi nur montras la Diajn leĝojn.
Josell ne vidas ion malbonan en tiu Dia ordono. Ĉu ankaŭ aliaj kristanoj opinias ke oni murdu homojn kiuj malobeas ĝin?? malgajo.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-novembro-11 14:02:14

Fek! Surprizigas min ke vi ankoraŭ daŭrigas tiun mensan melkadon... lango.gif

Azuolas
jes, sed antikvaj egptianoj neniam klopodis ĝeni min kaj konvikigi min ke mi povas trankvile morti ĉar alia vivo atendas min.

Nenion kontraŭ fireligiaĉoj, nur kontraŭ ĝenemaj religiistoj.senkulpa.gif

Sammonde,
Ĥod

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-11 15:50:57

AlfRoland, Dio estas Dio; Li scias pri kio li faras kaj ordenas.

Oni povas scii ke la Diaj Ordonoj estadigis etan popolon, kiun neniu povas mal-unuigi, eĉ ĝis hodiaŭ.

Eĉ se la Dio estus malbona, ĉiel estas Dio kaj do li meritas adoron el kiuj vere estimas la kreaĵon, la amon kaj la vivon.

» http://es.youtube.com/watch?v=5144-MQV0bU

Eĉ se la Dio estis malbona, ĉiel estas Dio kaj do li meritas adoron el kiuj vere estimas la kreaĵon kaj la vivon.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-11 16:23:40

....ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita.

Nur unu afero ineresas min: Ĉu vi, Josell, apartenas al tiuj, kiuj plenumu tiun ordonon?

Bonvolu respondi jes aŭ ne?

Reen al la supro