Til indholdet

Ŝerco

af Rovniy_Sergey, 29. aug. 2021

Meddelelser: 251

Sprog: Esperanto

Rovniy_Sergey (Vise profilen) 4. feb. 2022 08.48.07

Mortanta edzo en hospitala lito demandas sian edzinon:
- Nia sepa infano ĉiam aspektis diferenca de la aliaj ses. Ĉu li havis alian patron?
Lia edzino, plorante neregeble respondas:
- Jes.
Li demandas:
- Kies ĝi estas?
Lia edzino respondas:
- Via!

Rovniy_Sergey (Vise profilen) 5. feb. 2022 20.46.51

Frumatene, Junulo eliras el bordelo kaj renkontas sian enirantan patron ĉe la pordo.
- Paĉjo?
- Filĉjo, mi ne volis veki vian Patrinon...

Rovniy_Sergey (Vise profilen) 7. feb. 2022 08.38.16

Advokato okupiĝis pri unu afero tre longe.
Kiam li maljuniĝis, li transdonis la aferon al sia filo.
Post unu tago, filo alvenis hejmen kaj fiere ekfanfaronis:
- Patro, mi sukcese gajnis la aferon, gratulu min!!! 😃
- Filaĉo, vi estas idioto. La afero manĝigis nin dum nia tuta vivo... 🙁

Rovniy_Sergey (Vise profilen) 8. feb. 2022 16.05.59

- Kiel viaj infanoj rilatas al vi?
- Kiel al Dio.
- Kiel estas tio?
- Ili apenaŭ aŭskultas min, ekzakte ne plenumas miajn petojn. Iutempe ili eĉ ŝajnigas, ke mi ne ekzistas.
Sed se ili bezonas ion - ili tuj vokas min...
👼

Rovniy_Sergey (Vise profilen) 9. feb. 2022 10.53.07

Edzo revenas de la kuracisto kaj diras al sia edzino:
- La kuracisto diris al mi, ke mi vivas nur ĝis la mateno. Ni trinku ĉampanon kaj seksumu la tutan nokton!
- Ho, kia ruza vi estas! Vi ne bezonas vekiĝi frue matene...

Rovniy_Sergey (Vise profilen) 9. feb. 2022 10.56.24

- Mia edzino kaj mi estis feliĉaj dum dudek jaroj!
- Kaj kio okazis poste?
- Ni renkontiĝis...

StefKo (Vise profilen) 10. feb. 2022 20.12.47

Memfido estas fundamento (malnova juda ŝerco)

– Sinjor' Rabinoviĉ! Sesdeko jaroj mi ne vidis vin! Kiel vi ŝanĝiĝis! Iam antaŭe vi estis malalta kaj dika kaj nun vi estas alta kaj maldika!
– Mi ne estas Rabinoviĉ...
– La nomon vi ankaŭ ŝanĝis?

StefKo (Vise profilen) 12. feb. 2022 09.34.03

Senteksta rolo (malnova juda ŝerco)

Juda knabo venas hejmen el la lernejo:
Mame, ni donos en la lernejo spektaklon, mi rolos judan edzon.
– Kial vi ne petis rolon kun ian tekston? – demandas la patrino.

Rovniy_Sergey (Vise profilen) 21. feb. 2022 06.18.27

Infane mia panjo diris al mi:
- Ne manĝu dolĉaĵojn antaŭ tagmanĝo, ĉar vi mortigos vian apetiton.
Pasis tempo. Mi plenkreskis kaj nun mi manĝas dolĉaĵojn tutan tagon kun espero finfine mortigi ĉi tiun stultan apetiton!!!
🍧🍨🍰😕

IgorSokoloff (Vise profilen) 2. mar. 2022 01.39.35

Antikva ŝerco el sovetia epoko
--------------------
Встречаются два украинца:
— Привет, Микола.
— Привет, Петро.
— Куда идёшь?
— Никуда, просто гуляю.
— А пойдём москалей бить!
— За что?
— А потому что они сволочи!
— Хм... А если они нас побьют?
— А нас-то за что?
--------------------
Renkontiĝas du ukrajnoj:
— Saluton, Mikola.
— Saluton, Petro.
— Kien vi iras?
— Nenien, mi simple promenas.
— Iru ni bati rusulojn!
— Pro kio?
— Pro tio, ke ili estas aĉuloj!
— Hm... Sed tute eblas, ke ili nin batos...
— Ho!.. Sed pro kio do ni batendas?

Tilbage til start