Tin nhắn: 251
Nội dung: Esperanto
Rovniy_Sergey (Xem thông tin cá nhân) 08:48:07 Ngày 04 tháng 2 năm 2022
- Nia sepa infano ĉiam aspektis diferenca de la aliaj ses. Ĉu li havis alian patron?
Lia edzino, plorante neregeble respondas:
- Jes.
Li demandas:
- Kies ĝi estas?
Lia edzino respondas:
- Via!
Rovniy_Sergey (Xem thông tin cá nhân) 20:46:51 Ngày 05 tháng 2 năm 2022
- Paĉjo?
- Filĉjo, mi ne volis veki vian Patrinon...
Rovniy_Sergey (Xem thông tin cá nhân) 08:38:16 Ngày 07 tháng 2 năm 2022
Kiam li maljuniĝis, li transdonis la aferon al sia filo.
Post unu tago, filo alvenis hejmen kaj fiere ekfanfaronis:
- Patro, mi sukcese gajnis la aferon, gratulu min!!! 😃
- Filaĉo, vi estas idioto. La afero manĝigis nin dum nia tuta vivo... 🙁
Rovniy_Sergey (Xem thông tin cá nhân) 16:05:59 Ngày 08 tháng 2 năm 2022
- Kiel al Dio.
- Kiel estas tio?
- Ili apenaŭ aŭskultas min, ekzakte ne plenumas miajn petojn. Iutempe ili eĉ ŝajnigas, ke mi ne ekzistas.
Sed se ili bezonas ion - ili tuj vokas min...
👼
Rovniy_Sergey (Xem thông tin cá nhân) 10:53:07 Ngày 09 tháng 2 năm 2022
- La kuracisto diris al mi, ke mi vivas nur ĝis la mateno. Ni trinku ĉampanon kaj seksumu la tutan nokton!
- Ho, kia ruza vi estas! Vi ne bezonas vekiĝi frue matene...
Rovniy_Sergey (Xem thông tin cá nhân) 10:56:24 Ngày 09 tháng 2 năm 2022
- Kaj kio okazis poste?
- Ni renkontiĝis...
StefKo (Xem thông tin cá nhân) 20:12:47 Ngày 10 tháng 2 năm 2022
– Sinjor' Rabinoviĉ! Sesdeko jaroj mi ne vidis vin! Kiel vi ŝanĝiĝis! Iam antaŭe vi estis malalta kaj dika kaj nun vi estas alta kaj maldika!
– Mi ne estas Rabinoviĉ...
– La nomon vi ankaŭ ŝanĝis?
StefKo (Xem thông tin cá nhân) 09:34:03 Ngày 12 tháng 2 năm 2022
Juda knabo venas hejmen el la lernejo:
– Mame, ni donos en la lernejo spektaklon, mi rolos judan edzon.
– Kial vi ne petis rolon kun ian tekston? – demandas la patrino.
Rovniy_Sergey (Xem thông tin cá nhân) 06:18:27 Ngày 21 tháng 2 năm 2022
- Ne manĝu dolĉaĵojn antaŭ tagmanĝo, ĉar vi mortigos vian apetiton.
Pasis tempo. Mi plenkreskis kaj nun mi manĝas dolĉaĵojn tutan tagon kun espero finfine mortigi ĉi tiun stultan apetiton!!!
🍧🍨🍰😕
IgorSokoloff (Xem thông tin cá nhân) 01:39:35 Ngày 02 tháng 3 năm 2022
--------------------
Встречаются два украинца:
— Привет, Микола.
— Привет, Петро.
— Куда идёшь?
— Никуда, просто гуляю.
— А пойдём москалей бить!
— За что?
— А потому что они сволочи!
— Хм... А если они нас побьют?
— А нас-то за что?
--------------------
Renkontiĝas du ukrajnoj:
— Saluton, Mikola.
— Saluton, Petro.
— Kien vi iras?
— Nenien, mi simple promenas.
— Iru ni bati rusulojn!
— Pro kio?
— Pro tio, ke ili estas aĉuloj!
— Hm... Sed tute eblas, ke ili nin batos...
— Ho!.. Sed pro kio do ni batendas?