Sadržaj

Mi gxojas -- vin vidi. KVIZO: 1. ke mi vin vidas. 2. ke vi vidas (vi ne blindas).

od amigueo, 12. travnja 2022.

Poruke: 10

Jezik: Esperanto

amigueo (Prikaz profila) 12. travnja 2022. 16:31:09

(Ne por komencantoj)

https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/i-verboj/bazaj...

I-verboj kaj ke-frazoj.

Mi gxojas -- vin vidi.
KVIZO:
1. ke mi vin vidas.
2. ke vi vidas (vi ne blindas).

1 aux 2?

Aux
Mi pensas -- vin vidi.
...

StefKo (Prikaz profila) 12. travnja 2022. 21:27:51

El PMEG:
Ofte oni povas klarigi I-verbon per ke-frazo. Multaj (sed ne ĉiuj) I-verboj estas kvazaŭ mallongigitaj ke-frazoj:

Mi ĝojas vin vidi! = Mi ĝojas, ke mi vin vidas!
Kio en la citaĵo estas malklara?
Oni ankaŭ povas aldoni: Mi ĝojas vidante vinMi ĝojas pri vidado de viĜojigas min vidado de vi Ĝojigas min vidi vin

amigueo (Prikaz profila) 13. travnja 2022. 10:00:27

Dankon StefKo.

Vi donis kelkajn interesantajn parafrazojn.

Mi fokusas la originan frazon:
Mi ĝojas vin vidi! = Mi ĝojas, ke mi vin vidas!

1. Ke-frazo "estas" ken-frazo.

Kio estas "ke mi vin vidas" rilate al "Mi ĝojas"??
Cxu estas du frazoj sendependaj gramatike sed kiuj interrilatas per signifoj kaj konteksto?
Cxu PRO malaperis cxe "Mi ĝojas, ke mi vin vidas"?
Cxu tio implicas ke "gxoji" estas transitiva?
"vi gxojas printempon" cxar -N povas vici ajnan rolvorteton. Rezulte, la ke-frazo estas "akuzativo", tial mi preferas KEN (fantazia vorto).
"Mi ĝojas ken mi vin vidas!"

2. Cxu
"(1) Mi ĝojas vin vidi! = (2) Mi ĝojas vidi vin" ??

Laux mi, tute ne!!
"Transitiva" GXOJI igas VIN subjekto de VIDI.
Do,
(1) Mi ĝojas vin vidi! = Mi gxojas pro ke vi vidas!
(ekz Ho mi pensis la akcidenton serioza).
Kaj
(2) Mi ĝojas vidi vin! = Mi gxojas pro ke mi vidas vin!
(ekz Ho longas tempo ekde nia lasta renkonto)

amigueo (Prikaz profila) 13. travnja 2022. 12:30:42

Tri fantaziaj solvoj,
por konservi elegantan flekseblon:

0. Solvo PRO.
0a. Mi gxojas -- pro vin vidi aux pro vidi vin.
0b. Mi gxojas -- pro vi vidi aux pro vidi vi (pro ke vi vidas).
1. Solvo NA.
1a. Mi gxojas -- na vin vidi aux na vidi vin.
1b. Mi gxojas -- na vi vidi aux na vidi vi.

2. Solvo -UJ aux -IN (akuzativo de infinitivo)
2a. Mi gxojas -- vin viduj aux viduj vin.
Mi gxojas -- vin vidin aux vidin vin.
2b. Mi gxojas -- vi viduj aux viduj vi.
Mi gxojas -- vi vidin aux vidin vi.

-UJ havas sencon ke -IN jam proponins por pasiva infinitivo.

3. Nominativa solvo kun infinitivo.
Mi gxojas vidi vi = Mi gxojas vin vidi
= Mi gxojas ke vi vidas.
(Pragmatika simpla solvo).

StefKo (Prikaz profila) 13. travnja 2022. 13:48:44

amigueo, tri rimarkoj por vi:

1. Legu pri subfrazoj en PMEG!

2. "Ĝoji" ne estas transitiva.
3.
2 Cxu (1) Mi ĝojas vin vidi! = (2) Mi ĝojas vidi vin" ??
Jes. Tio estas ordinara inversio!

amigueo (Prikaz profila) 13. travnja 2022. 16:41:40

@StefKo

Esenca demando:
Cxu
(1) Ni gxojas la nunan printempon =
(2) Ni gxojas ke printempas
??

(Oni forgesu (3) "Ni gxojas ken printempas").

StefKo (Prikaz profila) 14. travnja 2022. 14:57:42

amigueo:@StefKo

Esenca demando:
Cxu
(1) Ni gxojas la nunan printempon =
(2) Ni gxojas ke printempas
??

(Oni forgesu (3) "Ni gxojas ken printempas").
"Ĝoji" ne estas verbo transitiva!

amigueo (Prikaz profila) 14. travnja 2022. 16:05:07

StefKo:
amigueo:@StefKo
(1) Ni gxojas la nunan printempon =
(2) Ni gxojas ke printempas
??
"Ĝoji" ne estas verbo transitiva!
"Printempon" ne estas akuzativo!
Nur N-ajxo.

Alia esenca demando:
Kia estas la rilato inter "ni gxojas" kaj "ke printempas" ??

StefKo (Prikaz profila) 15. travnja 2022. 10:04:46

"ke printempas" estas la subfrazo.

amigueo (Prikaz profila) 15. travnja 2022. 11:56:12

Mi ne kontentas klarigojn (kun aux pri klarigoj) de pmeg 38.1 pri cxesi kaj gxoji.

Sxlosilpunkto estas ke ke-frazo kaj I-vorto kondutas post GXOJI aux CXESI sen prepozicio, dum O-vorto bezonas prepozicion krom na NA.

Mi insistas ke NA aux -n bone povas funkcii sen konfuzo post CXESI, cxar ke-frazo kaj i-vorto montris la vojon.

Natrag na vrh