Naar de inhoud

Ĉu ekzistas tia vorto?

door SlavikDze, 6 mei 2022

Berichten: 86

Taal: Esperanto

KatjaMcFlores (Profiel tonen) 25 december 2024 07:50:09

Saluton, kolegoj.
Informu min, perfavore, ĉu de la verbo "sonĝi" deriveblas la refleksiva formo "sonĝiĝi" analogie kun la paro "vidi-vidiĝi"?

sendiulo (Profiel tonen) 25 december 2024 17:25:58

Verdire, mi ne scias ĝuste, sed al mi ŝajnas ke jes.

amigueo (Profiel tonen) 26 december 2024 17:11:31

Het bericht is verborgen.

amigueo (Profiel tonen) 10 januari 2025 10:23:33

KatjaMcFlores:Saluton, kolegoj.
Informu min, perfavore, ĉu de la verbo "sonĝi" deriveblas la refleksiva formo "sonĝiĝi" analogie kun la paro "vidi-vidiĝi"?
Cxu kaj perceptaj verboj (1.) kaj agaj verboj (2.) povus same funkcii pri perverba priskribo?

1. Sxi vidigxas laca.
2. Sxi minacigxas kuragxa. (Cxu vi legis romanon Siberia floro?)

Estas du malsamaj nuancoj kaj por 1. kaj por 2.

A. Percepta.
Oni vidas ke sxi lacas.
Per minaco sxin, oni malkovras sxian kuragxon.
B. Iga.
Vidati lacigas sxin.
Minacati kuragxigas sxin.

Science, la eksperimento (ekz minaco, frapo, mergxo, bruligo) kaj la observo (ekz vidi, auxdi, gustumi) produkas saman tipon de informacio (ekz laca, kuragxa, mola, fleksebla, rugxa, temperaturo de gazigxo ktp).

amigueo (Profiel tonen) 11 januari 2025 08:31:43

Het bericht is verborgen.

amigueo (Profiel tonen) 1 februari 2025 09:38:56

"Maltiom".
Cxu ekzistas tiu vorto?

Kasteto aux puzlo estas vorto MALTIOM.

" Havante maltioman monon, ili meritas monhelpon.
" Ri estas maltiom agxa ol ties amiko, tamen ri parolas kiel ministro.
" Sxi maltiom studas, malke sukcesas cxiun ekzamenon. Tre inteligenta.

Eble al MALTIOM necesas difino!

(MALKE, laux cxi-supera ekzemplo, estas plia puzlo).

SlavikDze (Profiel tonen) 1 februari 2025 16:44:32

La vortoj, kiujn inventas kolego Amigueo, ne ekzistas kaj espereble neniam trafos en eo-vortarojn, ĉar ili estas absolute malnecesaj.

amigueo (Profiel tonen) 2 februari 2025 18:02:13

SlavikDze:La vortoj, kiujn inventas kolego Amigueo, ne ekzistas kaj espereble neniam trafos en eo-vortarojn, ĉar ili estas absolute malnecesaj.
Mi trovis per guglo nur kelkajn aperojn de vorto MALTIOM.

SlavikDze (Profiel tonen) 3 februari 2025 11:22:03

@Amigueo
Se vi reale trovis tekstojn kun ĉi-vorto, prezentu perfavore ligilojn.

amigueo (Profiel tonen) 3 februari 2025 23:15:04

SlavikDze:@Amigueo
Se vi reale trovis tekstojn kun ĉi-vorto, prezentu perfavore ligilojn.
"Ĉu tio signifas ke rusiaj mortintoj valoras tiom aŭ haitiaj maltiom?"
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedioridego.gifiskutejo/Arkivo_2010_1

"Iasence kiel la aŭtoro mem, kiu tiom promesas, maltiom liveras."
https://katalogo.uea.org/index.php?inf=6580&id...

Terug naar boven