글: 248
언어: Esperanto
Frano (프로필 보기) 2025년 3월 26일 오후 3:44:22
Leopold65:Mi tute konsentas kun vi ke la fontoj ne estas fidindaj, tial mi formulis sugeston sed ne aserton.Frano:Antaŭ unu jaro estis propable ĉirkaŭ 20 mileksterlandaj volontuloj en la Ukrainaj Armitaj Fortoj. Mi pensas, ke ĉi tiu nombro ne multe ŝanĝiĝis.Vi forgesis informi, ke ĉi tiuj datumoj estis akiritaj de la ĵurnalo "The Washington Post", kaj ne de oficialaj registaraj agentejoj de Ukrainio. Maldekstre, la fidindeco de tiaj informoj estas malalta.Frano:Laŭ la Pentagono, Nord-Koreio sendis 11 mil siajn volontulojn al Rusio en novembro 2024. (Volontuloj el aliaj landoj estas ne enkalkulitaj).Ĉar ĉi tiu artikolo ne enhavas ligon al originalaj informoj de la Usona Departemento pri Defendo, la fidindeco de ĉi tiu informo estas 0.
F: Ĉu vi certas ke la nombro de eksterlandaj volontuloj en ukrainia armeo estas pli granda ol la nombro de eksterlandaj volontuloj en la rusia?
L: Jes
F: Mi sugestas (eble mi eraras) ke tio estas nombroj de la sama ordo.
L: Ne, vi eraras.
Viaj respondoj estis tre klaraj. Dankon.
Ĉu vi havas fidindajn fontojn, el kiuj ni povus ĉerpi pli-malpli kredindajn datumojn pri la nombro de volontuloj?
Frano (프로필 보기) 2025년 3월 26일 오후 3:47:10
Leopold65:Dankon.Frano:Do, ĉi tio estas via persona opinio, kiu koincidas kun la opinio de multaj aliaj rusianoj, inkluzive Putin. Ĉu ne?Jes.
Frano (프로필 보기) 2025년 3월 26일 오후 4:00:33
Leopold65:Mi komprenis ke vi asertas ke pri milito oni povas paroli nur se la milito estas deklarita. El la manko de ĉi tiu deklaro sekvas ke ne estas milito. Deklaro de milito estas necesa kondiĉo de milito. (eble mi miskomprenis vin kaj vi asertis ion alian?)Frano:1. el la nedeklaro de milito jure sekvas, ke ne ekzistas armita agresoBonvolu doni kialojn por ĉi tiu konkludo! Kial vi decidis, ke la tiama Vjetnama Demokratia Respublikа Konstitucio priskribis kriterion por deklari militon similan al tiu priskribita en la Ukraina Konstitucio?
Se via aserto estas vera, tiam ne estis milito inter Usono kaj DRV.
Frano (프로필 보기) 2025년 3월 26일 오후 4:11:11
Leopold65:Unue devas esti konsento pri terminoj, ĉar por uzi logikon la samaj terminoj ne povas havi diferencajn signifojn por diskutantoj. Kiel mi komprenis vi ne havas difinojn pri milito kaj SMO kiujn vi povus proponi por diskutado.Frano:Kiel vi povas diskuti pri milito kaj SMO ne havante difinojn kio estas milito kaj kio estas SMO?Se vi ne uzos retorikajn teknikojn de demagogio, tiam ĉi tio povos esti farita facile uzante logikon.
Frano (프로필 보기) 2025년 3월 26일 오후 5:01:02
Leopold65:Laŭ la formala logiko el vereco de la diraĵo "veturante per buso, Adamo devas havi bileton" tute ne sekvas ke la diraĵo " Adamo devas veturi per buso" ankaŭ estas vera.Frano:Ĉu la plej simpla jura logiko ne obeas la leĝojn de formala logiko?Ne. Bonvolu klarigi - kial vi faris la demandon?
Tute simile, el la vereco de la diraĵo "deklarante la militon, prezidento devas havi decidon de parlamento" tute ne sekvas la verecon de diraĵo "prezidento devas deklari la militon".
Tiel funkcias la formala logiko. Tamen ankaŭ estas aliaj logikoj. Ekzemple en Sovetunio oni asertis pri efikeco de "dialektika logiko".
Tial mi demandis pri rilato inter la formala kaj la jura logikoj.
Mi pardonpetas, ĉar la demando enhavas partikulon "ne", do ne estas eblo respondi per nur jes aŭ ne.
La klara demando estas: "Ĉu la plej simpla jura logiko obeas la leĝojn de formala logiko?"
Frano (프로필 보기) 2025년 3월 26일 오후 5:17:22
Leopold65:Bonvolu pardoni denove. La sama eraro. La klara demando por jes-ne respondo estas: "ĉu la ŝtato Ukrainio faris armitan agreson kontraŭ la Rusia Federacio en aŭgusto de 2024?"Frano:Alivorte, vi volas diri, ke la ŝtato Ukrainio ne faris armitan atakon kontraŭ la Rusia Federacio en aŭgusto de 2024. Ĉu ne?Ne. Bonvolu klarigi - kial vi faris la demandon?
Leopold65 (프로필 보기) 2025년 3월 27일 오전 8:28:47
Frano:Precizaj datumoj de ĉi tiu speco estas nuntempe neeble akiri (mi esperas ke vi komprenas la kialon). Nu, mi ne komprenas vian celon por akiri ĉi tiun informon. Kial vi bezonas ĉi tion?
Ĉu vi havas fidindajn fontojn, el kiuj ni povus ĉerpi pli-malpli kredindajn datumojn pri la nombro de volontuloj?
Leopold65 (프로필 보기) 2025년 3월 27일 오전 8:51:59
Frano:Jes. Jen la jure ĝusta vortumo.Leopold65:Bonvolu doni kialojn por ĉi tiu konkludo! Kial vi decidis, ke la tiama Vjetnama Demokratia Respublikа Konstitucio priskribis kriterion por deklari militon similan al tiu priskribita en la Ukraina Konstitucio?Mi komprenis ke vi asertas ke pri milito oni povas paroli nur se la milito estas deklarita.
Frano:Ne estis. La ĝusta jura formuliĝo estas "la armita konflikto en Vjetnamio, Laoso kaj Kamboĝo de la 1-a de novembro 1955 ĝis la falo de Saigon la 30-an de aprilo 1975, dum kiu la komunista registaro de Nordvjetnamo alfrontis Sud-Vjetnamion kaj ĝian ĉefan aliancanon, Usonon."
El la manko de ĉi tiu deklaro sekvas ke ne estas milito. Deklaro de milito estas necesa kondiĉo de milito. (eble mi miskomprenis vin kaj vi asertis ion alian?)
Se via aserto estas vera, tiam ne estis milito inter Usono kaj DRV.
Leopold65 (프로필 보기) 2025년 3월 27일 오전 8:59:17
Frano:Ĉar vi ne havas juran edukadon, vi ne povas diskuti la ĝustecon de laŭleĝaj formuliĝoj. Aŭ ĉu vi pensas, ke vi komprenas jurisprudencon pli bone ol homo, kiu studis jurisprudencon?Leopold65:Se vi ne uzos retorikajn teknikojn de demagogio, tiam ĉi tio povos esti farita facile uzante logikon.Unue devas esti konsento pri terminoj, ĉar por uzi logikon la samaj terminoj ne povas havi diferencajn signifojn por diskutantoj. Kiel mi komprenis vi ne havas difinojn pri milito kaj SMO kiujn vi povus proponi por diskutado.
Leopold65 (프로필 보기) 2025년 3월 27일 오전 9:05:59
Frano:Jes.
La klara demando estas: "Ĉu la plej simpla jura logiko obeas la leĝojn de formala logiko?"