去目錄頁

Trump, Vance kaj Zelensky

Altebrilas, 2025年3月9日

讯息: 249

语言: Esperanto

Leopold65 (显示个人资料) 2025年3月27日上午9:12:38

Frano:
Leopold65:Ne. Bonvolu klarigi - kial vi faris la demandon?
Bonvolu pardoni denove. La sama eraro. La klara demando por jes-nerespondo estas: "ĉu la ŝtato Ukrainio faris armitan agreson kontraŭ la Rusia Federacio en aŭgusto de 2024?"
Ne. Armitaj bandoj invadis la teritorion de la Rusa Federacio. Kaj ili kondutas tie kiel banditoj.

Frano (显示个人资料) 2025年3月27日上午10:41:04

Saluton!
Leopold65:
Frano:Ĉu vi havas fidindajn fontojn, el kiuj ni povus ĉerpi pli-malpli kredindajn datumojn pri la nombro de volontuloj?
Precizaj datumoj de ĉi tiu speco estas nuntempe neeble akiri (mi esperas ke vi komprenas la kialon). Nu, mi ne komprenas vian celon por akiri ĉi tiun informon. Kial vi bezonas ĉi tion?
Ĉar estas du supozoj:
1) La nombro de eksterlandaj volontuloj en ukrainia armeo estas pli granda ol en la rusia.
2) tio estas nombroj de la sama ordo.
Mi sin tenas je la dua opinio kaj vi - je la unua. Ĉar la datumoj ne estas akireblaj, do iuj mencioj pri la nombroj de volontuloj kaj iliaj interrilatoj ne estas argumentoj sed nur supozoj kaj propraj opinioj de diskutantoj. Mi pensas ke vi konsentas kun ĉi tiu konstato. Ĉu ne?

Frano (显示个人资料) 2025年3月27日上午10:51:28

Leopold65:
Frano:Bonvolu pardoni denove. La sama eraro. La klara demando por jes-nerespondo estas: "ĉu la ŝtato Ukrainio faris armitan agreson kontraŭ la Rusia Federacio en aŭgusto de 2024?"
Ne. Armitaj bandoj invadis la teritorion de la Rusa Federacio. Kaj ili kondutas tie kiel banditoj.
Do, la ŝtato Ukrainio ne faris armitan agreson kontraŭ la Rusia Federacio en aŭgusto de 2024.
Dankon.

Frano (显示个人资料) 2025年3月27日上午11:02:28

Leopold65:
Frano:Mi komprenis ke vi asertas ke pri milito oni povas paroli nur se la milito estas deklarita.
Jes. Jen la jure ĝusta vortumo.
Dankon. Bonvolu doni ligilon al ci tiu vortumo.

Frano (显示个人资料) 2025年3月27日上午11:49:13

Leopold65:
Frano:El la manko de ĉi tiu deklaro sekvas ke ne estas milito. ... tiam ne estis milito inter Usono kaj DRV.
Ne estis.
Mi ĝojas, ke estis unu malpli da milito en la historio. Ni eĉ ne devas fariĝi la usona prezidento por fari tion! (Estas nur domaĝo pro ĉi tiuj homoj, ili vane malŝparis sian tempon kaj energion, ĉar ili ne sciis, ke ne ekzistas milito.)
Ĉi tio estas bona afero; ni ne haltu! Mi ne trovis, kiu deklaris militon en 1812? Aleksandro aŭ Napoleono Bonaparte?

Frano (显示个人资料) 2025年3月27日上午11:56:20

Leopold65:
Frano:La klara demando estas: "Ĉu la plej simpla jura logiko obeas la leĝojn de formala logiko?"
Jes.
Dankon. Tiam en la plej simpla jura logiko, same kiel en la formala, el la vereco de la diraĵo "deklarante la militon, prezidento devas havi decidon de parlamento" tute ne sekvas la verecon de diraĵo "prezidento devas deklari la militon".

Metsis (显示个人资料) 2025年3月27日上午11:58:00

Problemo estas, ke laŭ la reguloj de UN, sed unu lando oficiale deklaras militon kontraŭ lando, kiu estas membro de UN, ĉiuj aliaj membrolandoj havas rajton helpi la atakitan landon. Ĉar neniu volas batali minimume teorie kontraŭ la tuta mondo, oni ne plu oficiale deklaras militojn. Ĉi tial oni parolas pri krizoj, intervenoj, operacoj aŭ uzas aliajn pli malpli eŭferismaj terminoj.

Frano (显示个人资料) 2025年3月27日下午12:04:00

Leopold65:
Frano:Unue devas esti konsento pri terminoj, ĉar por uzi logikon la samaj terminoj ne povas havi diferencajn signifojn por diskutantoj. Kiel mi komprenis vi ne havas difinojn pri milito kaj SMO kiujn vi povus proponi por diskutado.
Ĉar vi ne havas juran edukadon, vi ne povas diskuti la ĝustecon de laŭleĝaj formuliĝoj. Aŭ ĉu vi pensas, ke vi komprenas jurisprudencon pli bone ol homo, kiu studis jurisprudencon?
Sed mi devas scii ke tiuj difinoj (de milito kaj SMO) ekzistas kaj povi aliri ilin.

Frano (显示个人资料) 2025年3月27日下午12:11:25

Metsis:Problemo estas, ke laŭ la reguloj de UN, sed unu lando oficiale deklaras militon kontraŭ lando, kiu estas membro de UN, ĉiuj aliaj membrolandoj havas rajton helpi la atakitan landon. Ĉar neniu volas batali minimume teorie kontraŭ la tuta mondo, oni ne plu oficiale deklaras militojn. Ĉi tial oni parolas pri krizoj, intervenoj, operacoj aŭ uzas aliajn pli malpli eŭferismaj terminoj.
Eble vi pravas. Sed ne estas klare, se atakita lando deklaras militon, ĉu ĝi aŭtomate iĝas "atakinta" kaj la lando kiu fakte atakas iĝas "atakita"

Leopold65 (显示个人资料) 2025年3月27日下午12:22:45

Frano: Ĉar la datumoj ne estas akireblaj, do iuj mencioj pri la nombroj de volontuloj kaj iliaj interrilatoj ne estas argumentoj sed nur supozoj kaj propraj opinioj de diskutantoj. Mi pensas ke vi konsentas kun ĉi tiu konstato. Ĉu ne?
Jes. Cetere mi petas vin ne organizi ĉi tie konkurson por la plej bona fantazio pri la temo! La deklaron, ke "la rusoj uzas partojn el lavmaŝinoj por fari raketojn", vi ne povas superi laŭ sensencaĵo.

回到上端