Til innholdet

Trump, Vance kaj Zelensky

fra Altebrilas,2025 3 9

Meldinger: 242

Språk: Esperanto

Frano (Å vise profilen) 2025 3 21 09:46:33

Saluton!
Leopold65:
Se ukrainoj daŭre vivas en sia virtuala mondo, tiam la logiko devas ĉeesti, ĉu ne? Ne ekzistas eĉ unu reala pruvo (ne amaskomunikiloj artikoloj aŭ sloganoj) ke nordkoreaj trupoj (ne volontuloj) partoprenas en la SMO. Kiam komenciĝis la SMO, estis multe da foto, video, satelitfilmado de rusaj trupoj. Sed ekzistas ne tia materialo koncerne la ĉeeston de nordkoreaj soldatoj en la SMO. Kaj kial tio estas?
Mi ne scias pri iu SMO. Mi scias pri la milito inter Rusio kaj Ukrainio.
https://youtu.be/ZDSjA7C2TQk?t=200 "volantulo" kiu eĉ ne sciis kie kaj kontraŭ kiu li batalos - konvinka ekzemplo de manifestado de libera vola en Norda Koreio.

Frano (Å vise profilen) 2025 3 21 09:59:40

Leopold65: Ukrainio (pli precize, la posedanto de Ukrainio - Usono) deklaris la bezonon de interpaco dum 30 tagoj, ne Rusio. Kaj tial, estis Ukrainio kiu devas montri sian pretecon por interpaco, kaj ne Rusio.
Kun la teorio de "unuflanka interpaco", oni pli bone turnu sin al la heredaĵo de la praktikanto de dialektika materiismo, kamarado Trockij.

Altebrilas (Å vise profilen) 2025 3 21 11:16:36

Inter la dronepafitaj nordkoreanoj oni trovis notlibron, kun desegno de droneo kaj korelingvaj klarigoj. Ili neniam antaŭe vidis droneon kaj la skribaĵo klarigis al koreaj soldatoj ke tiuj aĵoj estas danĝeraj kaj kiel rekoni ilin.

Leopold65 (Å vise profilen) 2025 3 21 11:29:02

Frano:
Leopold65:Se ukrainoj daŭre vivas en sia virtuala mondo, tiam la logiko devas ĉeesti, ĉu ne? Ne ekzistas eĉ unu reala pruvo (ne amaskomunikiloj artikoloj aŭ sloganoj) ke nordkoreaj trupoj (ne volontuloj) partoprenas en la SMO. Kiam komenciĝis la SMO, estis multe da foto, video, satelitfilmado de rusaj trupoj. Sed ekzistas ne tia materialo koncerne la ĉeeston de nordkoreaj soldatoj en la SMO. Kaj kial tio estas?
Mi ne scias pri iu SMO. Mi scias pri la milito inter Rusio kaj Ukrainio.
En via virtuala mondo vi povas pensi kion ajn vi volas. Sed en la reala mondo, la termino "milito" havas klaran juran koncepton. Kiam kaj de kiu milito estis oficiale deklarita?

Frano:
https://youtu.be/ZDSjA7C2TQk?t=200 "volantulo" kiu eĉ ne sciis kie kaj kontraŭ kiu li batalos - konvinka ekzemplo de manifestado de libera vola en Norda Koreio.
Interesa noto sub la video: "Ukrinform estas plene aŭ parte financita de la ukraina registaro." Ĉi tiu video estas ordinara falsaĵo kreita de la Ukraina Centro por Informoj kaj Psikologiaj Operacioj (СIPSO). Ĉu vi vere ne komprenas, ke la koncepto de "partopreno de trupoj de certa lando" implicas almenaŭ organizitan regimenton de la armeo de ĉi tiu lando, kaj ne individuajn volontulojn?

Leopold65 (Å vise profilen) 2025 3 21 11:39:42

Frano:
Leopold65:Ukrainio (pli precize, la posedanto de Ukrainio - Usono) deklaris la bezonon de interpaco dum 30 tagoj, ne Rusio. Kaj tial, estis Ukrainio kiu devas montri sian pretecon por interpaco, kaj ne Rusio.
Kun la teorio de "unuflanka interpaco", oni pli bone turnu sin al la heredaĵo de la praktikanto de dialektika materiismo, kamarado Trockij.
Bonvolu bonvole pravigi - kian rilaton havas la via respondo kun la citaĵo, sub kiu ĝi estas skribita?

Frano (Å vise profilen) 2025 3 21 11:55:27

Leopold65:
Frano:Mi ne scias pri iu SMO. Mi scias pri la milito inter Rusio kaj Ukrainio.
En via virtuala mondo vi povas pensi kion ajn vi volas. Sed en la reala mondo, la termino "milito" havas klaran juran koncepton. Kiam kaj de kiu milito estis oficiale deklarita?
Difino de milito
Pri la deklaro de milito
Difino de SMO (?)

Frano (Å vise profilen) 2025 3 21 12:14:22

Leopold65:
Frano:
Leopold65:Ukrainio (pli precize, la posedanto de Ukrainio - Usono) deklaris la bezonon de interpaco dum 30 tagoj, ne Rusio. Kaj tial, estis Ukrainio kiu devas montri sian pretecon por interpaco, kaj ne Rusio.
Kun la teorio de "unuflanka interpaco", oni pli bone turnu sin al la heredaĵo de la praktikanto de dialektika materiismo, kamarado Trockij.
Bonvolu bonvole pravigi - kian rilaton havas la via respondo kun la citaĵo, sub kiu ĝi estas skribita?
Ankaŭ Rusio estas tiu, kiu devas montri sian kapablon kaj pretecon por interpaco. Ĉu vi vere neniam aŭdis pri "peace deal"-o de Trockij kaj kompanio en 1918?

Frano (Å vise profilen) 2025 3 21 12:27:47

Leopold65:Interesa noto sub la video: "Ukrinform estas plene aŭ parte financita de la ukraina registaro." Ĉi tiu video estas ordinara falsaĵo kreita de la Ukraina Centro por Informoj kaj Psikologiaj Operacioj (СIPSO).
Kiu laŭ vi devus pridemandi militkaptitojn? Eble rusaj televidkanaloj devus fari tion "por pli granda objektiveco"?
Leopold65:Ĉu vi vere ne komprenas, ke la koncepto de "partopreno de trupoj de certa lando" implicas almenaŭ organizitan regimenton de la armeo de ĉi tiu lando, kaj ne individuajn volontulojn?
Kompreneble, tiuj malmultaj koreaj volontuloj (nur ĉ.10000) estas egale disigitaj kaj enkorpigitaj al regulaj rusiaj armeunuoj kaj flue komunikas kun rusoj en Esperanto.

Leopold65 (Å vise profilen) 2025 3 22 08:44:33

Saluton!
Frano:
Leopold65:En via virtuala mondo vi povas pensi kion ajn vi volas. Sed en la reala mondo, la termino "milito" havas klaran juran koncepton. Kiam kaj de kiu milito estis oficiale deklarita?
Difino de militoPri la deklaro de milito
Uzi Vikipedion kiel argumenton egalas al agnosko de malvenko en debato! Kaj estas tre strange, ke vi ne uzis al la Konstitucio de Ukrainio. Aŭ eble vi ne legis la Konstitucion de Ukrainio? Artikolo 106 (paragrafoj 19 kaj 20) priskribas la kondiĉojn sub kiuj la statoj de "milito" kaj "militjuro" estas deklaritaj.

Leopold65 (Å vise profilen) 2025 3 22 08:51:42

Frano:
Leopold65:Bonvolu bonvole pravigi - kian rilaton havas la via respondo kun la citaĵo, sub kiu ĝi estas skribita?
Ankaŭ Rusio estas tiu, kiu devas montri sian kapablon kaj pretecon por interpaco. Ĉu vi vere neniam aŭdis pri "peace deal"-o de Trockij kaj kompanio en 1918?
Se ni uzas ĉi tiun analogion kaj rigardas la historian situacion tiam kaj nun, estas klare, ke Ukrainio nun ludas la rolon de Sovetrusio en 1918.

Ĉu vi vere ne komprenas ĉi tion?

Tibake til toppen