Viestejä: 41
Kieli: Esperanto
manu_fr (Näytä profiilli) 12. toukokuuta 2009 19.58.58
Mi jam aŭdis plurfoje, ke malsanuloj de aidozo ekzemple malpli suferas post kiam ili fumas kanabon .
Hodiaŭ amiko kiu suferas de platsklerozo -aktuale ne kurebla malsaneco-, diris al mi ke specialisto, eminenta profesoro, kiu okupiĝas pri sia kazo, klarigis ke kuracistoj elkovris agon tre pozitiva de kanabo pri Alzeimer malsaneco.
Aliflanke, kanabo havas tre malbonajn flankojn, kiel jam dirita. Homoj stirantaj aŭtojn post fumado de kanabo devas esti punitaj, kiel tiuj, kiuj trinkas alkoholon. Ili estas tro danĝeraj ja !
Do, kuracistoj permesu kanabon, kies liverado estu kontrolebla de apotekoj.
Jen vojo al solvo al la problemo de tiu drogo laŭ mia opinio.
amike
Emmanuel
novatago (Näytä profiilli) 12. toukokuuta 2009 21.21.24
Rodrigoo:Mi ne manĝas viandon, do mi demandas kial mi pagu por resanigi la grasmanĝemuloj. Ĉar anstataŭ altigi la impostojn por viando, oni altigis impostojn por aliaj aferoj kiujn mi ankaŭ pagas.Manĝi viandon ne damaĝas tiel, kiel damaĝas tabakon. Fakte, multaj homoj manĝas iomete el ĉio (viando, legomoj, ktp) kaj tio estas bona. Manĝi viandon estas danĝera tiam, kiam oni nur aŭ presakaŭ nur manĝas viandon kaj krome ne sportas. La malsameco estas facile videbla: tabako damaĝas ĉiun ĉiam kaj sporto aŭ aliaj agoj ne malhelpos tion.
Rodrigoo:Laŭ mia scio, surstrate estas malpermesita. Sed mi ne certas ĉar multaj uloj fumas kabanon surstrate.
Ĉu permesatas fumi surstrate kanabon en Hispanio, Novatago?
Ĝis, Novatago.
Arundathi (Näytä profiilli) 13. toukokuuta 2009 7.58.02
rabhiuz:Kanabo estas noca por sano, sed tabako estas simile noca. Alkoholo estas pli danĝera ol kanabo. Ebriaj veturigistoj ofte mortigas homojn. Oni ne ofte aŭdis pri kanabita veturigistoj kiuj mortigas iuj. Havi leĝoj kontraŭ kanabo sed ne kontraŭ tabako kaj alkoholo ŝajnas al mi arbitrara.Mi opinias evidente kiel vi! Estas pli bone kontroli ol malpermesi...
1Guy1 (Näytä profiilli) 13. toukokuuta 2009 20.57.31
Arundathi:Kanabo malsanigis miajn amikojn. Mi malamas ĝin.rabhiuz:Kanabo estas noca por sano, sed tabako estas simile noca. Alkoholo estas pli danĝera ol kanabo. Ebriaj veturigistoj ofte mortigas homojn. Oni ne ofte aŭdis pri kanabita veturigistoj kiuj mortigas iuj. Havi leĝoj kontraŭ kanabo sed ne kontraŭ tabako kaj alkoholo ŝajnas al mi arbitrara.Mi opinias evidente kiel vi! Estas pli bone kontroli ol malpermesi...
Clet (Näytä profiilli) 14. toukokuuta 2009 12.57.19
Estas de nun sufiĉe malfacila haltiĝi fumi tabakon, ni ne bezonas novan tokson (pli multekosta)
nikko (Näytä profiilli) 14. toukokuuta 2009 16.10.04
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
darkweasel (Näytä profiilli) 14. toukokuuta 2009 17.58.56
Rodrigoo (Näytä profiilli) 15. toukokuuta 2009 19.58.56
tio aplikiĝas pri Eŭropo, kara. Ĉi tie, legomoj tro multkosta. La brazila manĝaĵaro, temas ĉefe pri fazeolo, rizo kaj multego da viando. Do, ĉi tie, jes, tiuj kiuj plendas pro la ontaj kostoj de mia fumado, daŭre kostos al mi pro onia viandmanĝaĵo.
Dankon pro la respondo. Ĉi tie, se polico kaptas vin fumante aŭ kunportante kanabon, oni, teorie, irigas vin al la policejo kie oni registros vin kiel kanabo-uzanto.
Sammondane,
Ĥod
andogigi (Näytä profiilli) 16. toukokuuta 2009 13.45.54
Rogir:En Nederlando ĝi permesiĝas, kaj ŝajnas funkcii. Laŭ mi estas pli bone kontroli ol malpermesi.Jes, sed en via lando oni povas fumi ĝin nur en specialaj fumejoj, ĉu ne? Kion diras viaj leĝoj?
Rogir (Näytä profiilli) 16. toukokuuta 2009 22.21.24