前往目錄

Kiu vi pensas pri lauleĝigi kanabon?

貼文者: Vilinilo, 2009年5月10日

訊息: 41

語言: Esperanto

manu_fr (顯示個人資料) 2009年5月12日下午7:58:58

Laŭ mi, kanabo indas esti permesita kiel medikamento.

Mi jam aŭdis plurfoje, ke malsanuloj de aidozo ekzemple malpli suferas post kiam ili fumas kanabon .

Hodiaŭ amiko kiu suferas de platsklerozo -aktuale ne kurebla malsaneco-, diris al mi ke specialisto, eminenta profesoro, kiu okupiĝas pri sia kazo, klarigis ke kuracistoj elkovris agon tre pozitiva de kanabo pri Alzeimer malsaneco.

Aliflanke, kanabo havas tre malbonajn flankojn, kiel jam dirita. Homoj stirantaj aŭtojn post fumado de kanabo devas esti punitaj, kiel tiuj, kiuj trinkas alkoholon. Ili estas tro danĝeraj ja !

Do, kuracistoj permesu kanabon, kies liverado estu kontrolebla de apotekoj.
Jen vojo al solvo al la problemo de tiu drogo laŭ mia opinio.

amike

Emmanuel

novatago (顯示個人資料) 2009年5月12日下午9:21:24

Rodrigoo:Mi ne manĝas viandon, do mi demandas kial mi pagu por resanigi la grasmanĝemuloj. Ĉar anstataŭ altigi la impostojn por viando, oni altigis impostojn por aliaj aferoj kiujn mi ankaŭ pagas.
Manĝi viandon ne damaĝas tiel, kiel damaĝas tabakon. Fakte, multaj homoj manĝas iomete el ĉio (viando, legomoj, ktp) kaj tio estas bona. Manĝi viandon estas danĝera tiam, kiam oni nur aŭ presakaŭ nur manĝas viandon kaj krome ne sportas. La malsameco estas facile videbla: tabako damaĝas ĉiun ĉiam kaj sporto aŭ aliaj agoj ne malhelpos tion.

Rodrigoo:
Ĉu permesatas fumi surstrate kanabon en Hispanio, Novatago?
Laŭ mia scio, surstrate estas malpermesita. Sed mi ne certas ĉar multaj uloj fumas kabanon surstrate.

Ĝis, Novatago.

Arundathi (顯示個人資料) 2009年5月13日上午7:58:02

rabhiuz:Kanabo estas noca por sano, sed tabako estas simile noca. Alkoholo estas pli danĝera ol kanabo. Ebriaj veturigistoj ofte mortigas homojn. Oni ne ofte aŭdis pri kanabita veturigistoj kiuj mortigas iuj. Havi leĝoj kontraŭ kanabo sed ne kontraŭ tabako kaj alkoholo ŝajnas al mi arbitrara.
Mi opinias evidente kiel vi! Estas pli bone kontroli ol malpermesi...

1Guy1 (顯示個人資料) 2009年5月13日下午8:57:31

Arundathi:
rabhiuz:Kanabo estas noca por sano, sed tabako estas simile noca. Alkoholo estas pli danĝera ol kanabo. Ebriaj veturigistoj ofte mortigas homojn. Oni ne ofte aŭdis pri kanabita veturigistoj kiuj mortigas iuj. Havi leĝoj kontraŭ kanabo sed ne kontraŭ tabako kaj alkoholo ŝajnas al mi arbitrara.
Mi opinias evidente kiel vi! Estas pli bone kontroli ol malpermesi...
Kanabo malsanigis miajn amikojn. Mi malamas ĝin.

Clet (顯示個人資料) 2009年5月14日下午12:57:19

Laŭleĝigi kanabon ?

Estas de nun sufiĉe malfacila haltiĝi fumi tabakon, ni ne bezonas novan tokson (pli multekosta)

nikko (顯示個人資料) 2009年5月14日下午4:10:04

Mi voĉdonis por permeso de kanabo. Ĝi estas pli bona ol vodko, kaj malpli danĝera. Evidente permeson bremsas produktantoj de tabako kaj alkoholo. Sed en Rusio ne estas tre severa leĝo pri fumado, tio ne estas punata. Nur vendado estas punata. Ĉiu povas kreskigi por si mem ridego.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2009年5月14日下午5:58:56

Mi estas ega liberismano. Mi pensas, ke chiu povu fari kun sia propra korpo, kion li volas. Se vi ne volas, simple ne faru ghin!

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年5月15日下午7:58:56

Novatago,

tio aplikiĝas pri Eŭropo, kara. Ĉi tie, legomoj tro multkosta. La brazila manĝaĵaro, temas ĉefe pri fazeolo, rizo kaj multego da viando. Do, ĉi tie, jes, tiuj kiuj plendas pro la ontaj kostoj de mia fumado, daŭre kostos al mi pro onia viandmanĝaĵo.

Dankon pro la respondo. Ĉi tie, se polico kaptas vin fumante aŭ kunportante kanabon, oni, teorie, irigas vin al la policejo kie oni registros vin kiel kanabo-uzanto.

Sammondane,
Ĥod

andogigi (顯示個人資料) 2009年5月16日下午1:45:54

Rogir:En Nederlando ĝi permesiĝas, kaj ŝajnas funkcii. Laŭ mi estas pli bone kontroli ol malpermesi.
Jes, sed en via lando oni povas fumi ĝin nur en specialaj fumejoj, ĉu ne? Kion diras viaj leĝoj?

Rogir (顯示個人資料) 2009年5月16日下午10:21:24

Laŭleĝe, ĝi malpermesiĝas. Laŭpolitike, vendo kaj fumado permesiĝas, kaj ankaŭ memkulturado kun malpli ol dek plantoj. Laŭpraktike, fumado eblas en 'kafevendejoj', en festivaloj, dome kaj en trankvilaj lokoj.

回到上端