Mergi la conținut

Esperanta Slango?

de Jakovo, 19 august 2009

Contribuții/Mesaje: 31

Limbă: Esperanto

Jakovo (Arată profil) 19 august 2009, 19:08:04

Saluton!

Mi min demandis se ekzistus slango en Esperanto. Ĉu iu scias ian slangajn vortojn aŭ uzojn?

Mi ankaŭ min demandis se oni povus uzi la sufiksojn de la tempo "-as", "-is", "-os" por si mem, kvazaŭ "Mi as." kiel oni povas uzi "-eg" aŭ "mal-" sole.

Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?

Ĉu vi opinias ke estus bona ideo por "esperanta slango"?

amike,
Jakovo

Rogir (Arată profil) 19 august 2009, 19:27:17

Ne, esperanto estas lingvo internacia, ĝi devas esti komprenata de ĉiuj.

jchthys (Arată profil) 19 august 2009, 19:52:29

RiotNrrd (Arată profil) 20 august 2009, 01:40:59

Jakovo:Ĉu vi opinias ke estus bona ideo por "esperanta slango"?
Mi opinias ke la plejbona ideo estas ke ni ne uzas Esperantan slangon.

sergejm (Arată profil) 20 august 2009, 05:08:46

Jakovo:Saluton!
Mi ankaŭ min demandis se oni povus uzi la sufiksojn de la tempo "-as", "-is", "-os" por si mem, kvazaŭ "Mi as." kiel oni povas uzi "-eg" aŭ "mal-" sole.

Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?
En Esperanta-rusa vortaro de Bokarev estas vortoj as/is/os en signifo estas/estis/estos, sed oni diras ke la vortaro de Bokarev enhavas multajn erarojn.
Mi neniam renkontis uzadon de is/as/os, sed renkontis uzadon de ante/inte/onte en la traduko de "Nokta Patrolo" (aŭ eble en alia libro de eldonejo "Impeto").
En lernolibojn oni skribas pri mallongigo "Vi belas" de la frazo "Vi estas bela".

crescence (Arată profil) 20 august 2009, 06:38:42

Jakovo:Saluton!
Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?
En la franca, oni ne uzas parolmanieron. Do, Francoj ne komprenus.

crescence (Arată profil) 20 august 2009, 06:43:04

jchthys:Tio proksimiĝas al [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]Esperant’[/url].
Tiu ligilo ne estas bona.

Frankouche (Arată profil) 20 august 2009, 08:57:10

Jakovo:Ĉu oni povus diri "Vi as bela." ?
Kial vi ne uzus : "vi belas" ?

Matthieu (Arată profil) 20 august 2009, 09:24:00

Jakovo (Arată profil) 20 august 2009, 19:17:57

Mi certe ne volas reformi Esperanton (almenaŭ radikale), sed mi opinias, ke la plej libera uzado de l' vortradikoj kaj vortetoj (kiu estas komprenita) por kombini multe da novajn vortojn - kaj tiel eviti tro da lernendaj radikoj - estus bona. Do, mi pripensis uzadon de sufiksojn "as", "is", "os" kaj tiel plu.

Mi ne trovas "esperant'" facile komprenebla. Mi opinias "esperant'"on esti bona provo je la poeziaj ebloj de Esperanto.

Laŭ mia opinio oni povus uzi ĉiujn kontribuojn kiuj ne aliigas la Fundamentan uzadon kaj konservas la kompreneblecon.

Înapoi mai sus