پستها: 21
زبان: Esperanto
Sbgodin (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2009، 21:19:04
Mi dubas pri la akuzativo en ĉi-sube frazo :
La kunigo okazos ĉe loko kaj momento kiujn mi taksas favorajn.Unuflanke, mi pensas ke ja estas akuzativo pro tio, ke korelativo "kiujn" estas celita de "taksas".
Aliflanke, ne estas akuzativo pro tio, ke "favora" estas ligita al "taksas" ties, kies objekto ne estas "favora" sed "kiujn".
Laŭ mi, la problemo okazas ĉar la objekto de "taksas" estas akuzativa vorto. Ĉu iu havas regulon aŭ eĉ ligo al PIV-a retejo por klarigi tiun al mi ?
tommjames (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2009، 21:34:43
darkweasel (نمایش مشخصات) 2 دسامبر 2009، 6:47:33
Sbgodin (نمایش مشخصات) 2 دسامبر 2009، 8:38:27
Eddycgn (نمایش مشخصات) 9 دسامبر 2009، 15:57:42
Mi aĉetis multe da pomoj
aŭ
Mi aĉetis multe da pomojn ?
Kun aŭ sen akuzativo?
Dankon
tommjames (نمایش مشخصات) 9 دسامبر 2009، 16:02:32
Eddycgn:mi ankaŭ havas demandon pri akuzativo.Nepre sen akuzativo. Vi uzus akuzativon se la frazo estus "Mi aĉetis multajn pomojn".
Mi aĉetis multe da pomoj
aŭ
Mi aĉetis multe da pomojn ?
Kun aŭ sen akuzativo?
Dankon
Legu ĉi tie.
crescence (نمایش مشخصات) 9 دسامبر 2009، 17:45:12
tommjames (نمایش مشخصات) 9 دسامبر 2009، 17:52:31
crescence:Nu "multe" estas la objekto. La da-esprimo nur ligas la kvantan esprimon (multe) al la substanco. Ne havas sencon meti la akuzativon sur la substancon ĉar ĝi ne estas la objekto; ĝi nur montras la specon de la kvanta esprimo, sed estas la kvanta esprimo mem kiu rolas kiel objekto.tommjames:Nepre sen akuzativo.Pro kiu kialo Z. elektis tiel ?
Crescence
KoLonJaNo (نمایش مشخصات) 9 دسامبر 2009، 18:08:09
crescence:Via ŝatata mediumo eble ekscios por vi ...tommjames:Nepre sen akuzativo.Pro kiu kialo Z. elektis tiel ?
Serioze: da estas prepozicio, kaj post prepozicio oni kutime ne uzas akuzativon -- krom se necesas indiki direkton.
Kaj da ne estas tia kiaj estas en, sub, sur kaj kelkaj aliaj.
Se entute, oni devus akuzativigi la vorton antaŭ da por marki la objektecon de la esprimo.
En via frazo tiu estas adverbo: multe, do ne eblas.
Sed sur la PMEG-a paĝo indikita de tommjames troveblas solvo kun substantivo:
multon da pomoj
Kolonjano
crescence (نمایش مشخصات) 9 دسامبر 2009، 19:14:55
tommjames:Nu "multe" estas la objekto.En la franca, oni opinias, ke la objekto estas "la pomoj". "Multe" kondutas, kiel determinanto, artikolo aŭ adjektivo. "Multe da" = "pluraj"
Crescence