メッセージ: 21
言語: Esperanto
Sbgodin (プロフィールを表示) 2009年12月1日 21:19:04
Mi dubas pri la akuzativo en ĉi-sube frazo :
La kunigo okazos ĉe loko kaj momento kiujn mi taksas favorajn.Unuflanke, mi pensas ke ja estas akuzativo pro tio, ke korelativo "kiujn" estas celita de "taksas".
Aliflanke, ne estas akuzativo pro tio, ke "favora" estas ligita al "taksas" ties, kies objekto ne estas "favora" sed "kiujn".
Laŭ mi, la problemo okazas ĉar la objekto de "taksas" estas akuzativa vorto. Ĉu iu havas regulon aŭ eĉ ligo al PIV-a retejo por klarigi tiun al mi ?
tommjames (プロフィールを表示) 2009年12月1日 21:34:43
darkweasel (プロフィールを表示) 2009年12月2日 6:47:33
Sbgodin (プロフィールを表示) 2009年12月2日 8:38:27
Eddycgn (プロフィールを表示) 2009年12月9日 15:57:42
Mi aĉetis multe da pomoj
aŭ
Mi aĉetis multe da pomojn ?
Kun aŭ sen akuzativo?
Dankon
tommjames (プロフィールを表示) 2009年12月9日 17:52:31
crescence:Nu "multe" estas la objekto. La da-esprimo nur ligas la kvantan esprimon (multe) al la substanco. Ne havas sencon meti la akuzativon sur la substancon ĉar ĝi ne estas la objekto; ĝi nur montras la specon de la kvanta esprimo, sed estas la kvanta esprimo mem kiu rolas kiel objekto.tommjames:Nepre sen akuzativo.Pro kiu kialo Z. elektis tiel ?
Crescence
KoLonJaNo (プロフィールを表示) 2009年12月9日 18:08:09
crescence:Via ŝatata mediumo eble ekscios por vi ...tommjames:Nepre sen akuzativo.Pro kiu kialo Z. elektis tiel ?
Serioze: da estas prepozicio, kaj post prepozicio oni kutime ne uzas akuzativon -- krom se necesas indiki direkton.
Kaj da ne estas tia kiaj estas en, sub, sur kaj kelkaj aliaj.
Se entute, oni devus akuzativigi la vorton antaŭ da por marki la objektecon de la esprimo.
En via frazo tiu estas adverbo: multe, do ne eblas.
Sed sur la PMEG-a paĝo indikita de tommjames troveblas solvo kun substantivo:
multon da pomoj
Kolonjano