Al la enhavo

Se ekzistus Esperantujo, ĉu vi volus loĝi tie?

de erinja, 2009-decembro-17

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

Razeno (Montri la profilon) 2009-decembro-18 06:16:14

erinja:Se ekzistus vera lando de Esperantujo, ĉu vi volus loĝi tie? Kial, aŭ kial ne?
Jes jes. Sed...
Ĉu vi ne pensas ke Esperantujo ja ekzistas nun kaj ni vivas en ĝi? Vidu, mi vivas en mia lando kaj mi parolas Esperanton kun geamikoj. Ĉu tio ne estas Esperantujo? Mi pensas ke Esperantisto estas tiu ĉi mondo, kie oni parolas Esperanton. Ni ne revu pri alia Esperantujo sed pli verdigu tiun ĉi mondon.
Kore,
Razeno
http://razeno.blogspot.com

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-18 11:48:01

Tio dependas de la politiko de la esperantuja registaro. Verŝajne la homoj estus tre tolerema kaj gastiga, do se la politiko estas same bona kiel en Eŭropo aŭ pli bona mi volus loĝi tie.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-18 17:54:42

...aŭ mi loĝus en malhela kvartalo kie oni ne obeas tute al fundamento, ĉaskurita pro la terura esperanta lingva polico senkulpa.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-18 21:56:44

Frankouche:...aŭ mi loĝos en malhela kvartelo kie oni ne obeas tute al fundamento, ĉaskurita pro la terura esperanta lingva polico senkulpa.gif
kio estas la puno po eraro? Unu stelo?

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-decembro-19 22:52:03

Rogir:Tio dependas de la politiko de la esperantuja registaro. Verŝajne la homoj estus tre tolerema kaj gastiga, do se la politiko estas same bona kiel en Eŭropo aŭ pli bona mi volus loĝi tie.
Mi dubas ĉu estus tolerema... bedaŭrinde, mi jam konis multajn tre maltoleremajn esperantistojn.

Sammondane,
Ĥod

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-20 07:26:39

Se Esperanto okazigus krei novan landlimon, ni forkuru senprokraste !

ceigered (Montri la profilon) 2009-decembro-20 08:47:06

Ne, ĉar mi ne facile volas loĝi en aliaj nacioj. La plej granda kialo por mi por loĝi en alia nacio estas la politika klimato de la respektiva nacio, kaj tial ĝi estas malfacila demando por mi bedaŭrinde.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-20 16:34:10

Sed ceigered, vi loĝas en Cenzurejo!

Jes (Montri la profilon) 2009-decembro-20 20:13:47

Se ekzistus vera Esperantujo, ĉiuj Esperantistoj loĝus tie rideto.gif

Se oni konsideras Esperantujo kiel nelanda nacio, ni nur necesas uzi Esperanton por loĝi ĉe Esperantujo. Oni ne necesus transloĝiĝi. rideto.gif (Miaopinie!)

ceigered (Montri la profilon) 2009-decembro-21 05:31:44

Rogir:Sed ceigered, vi loĝas en Cenzurejo!
Haha, mi scias. Tial, nun mi ne tute fidas je la registaroj de nacioj, eĉ "liberaj" nacioj malgajo.gif. Ankaŭ, iuj eŭropaj nacioj eble ankaŭ iĝos "Cenzurejojn" en la ne-tro-fora-estonto post la ebla Aŭstralia cenzuro, laŭ iuj de la gazetaro.

Reen al la supro