前往目錄

Se ekzistus Esperantujo, ĉu vi volus loĝi tie?

貼文者: erinja, 2009年12月17日

訊息: 32

語言: Esperanto

Razeno (顯示個人資料) 2009年12月18日上午6:16:14

erinja:Se ekzistus vera lando de Esperantujo, ĉu vi volus loĝi tie? Kial, aŭ kial ne?
Jes jes. Sed...
Ĉu vi ne pensas ke Esperantujo ja ekzistas nun kaj ni vivas en ĝi? Vidu, mi vivas en mia lando kaj mi parolas Esperanton kun geamikoj. Ĉu tio ne estas Esperantujo? Mi pensas ke Esperantisto estas tiu ĉi mondo, kie oni parolas Esperanton. Ni ne revu pri alia Esperantujo sed pli verdigu tiun ĉi mondon.
Kore,
Razeno
http://razeno.blogspot.com

Rogir (顯示個人資料) 2009年12月18日上午11:48:01

Tio dependas de la politiko de la esperantuja registaro. Verŝajne la homoj estus tre tolerema kaj gastiga, do se la politiko estas same bona kiel en Eŭropo aŭ pli bona mi volus loĝi tie.

Frankouche (顯示個人資料) 2009年12月18日下午5:54:42

...aŭ mi loĝus en malhela kvartalo kie oni ne obeas tute al fundamento, ĉaskurita pro la terura esperanta lingva polico senkulpa.gif

Eddycgn (顯示個人資料) 2009年12月18日下午9:56:44

Frankouche:...aŭ mi loĝos en malhela kvartelo kie oni ne obeas tute al fundamento, ĉaskurita pro la terura esperanta lingva polico senkulpa.gif
kio estas la puno po eraro? Unu stelo?

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年12月19日下午10:52:03

Rogir:Tio dependas de la politiko de la esperantuja registaro. Verŝajne la homoj estus tre tolerema kaj gastiga, do se la politiko estas same bona kiel en Eŭropo aŭ pli bona mi volus loĝi tie.
Mi dubas ĉu estus tolerema... bedaŭrinde, mi jam konis multajn tre maltoleremajn esperantistojn.

Sammondane,
Ĥod

crescence (顯示個人資料) 2009年12月20日上午7:26:39

Se Esperanto okazigus krei novan landlimon, ni forkuru senprokraste !

ceigered (顯示個人資料) 2009年12月20日上午8:47:06

Ne, ĉar mi ne facile volas loĝi en aliaj nacioj. La plej granda kialo por mi por loĝi en alia nacio estas la politika klimato de la respektiva nacio, kaj tial ĝi estas malfacila demando por mi bedaŭrinde.

Rogir (顯示個人資料) 2009年12月20日下午4:34:10

Sed ceigered, vi loĝas en Cenzurejo!

Jes (顯示個人資料) 2009年12月20日下午8:13:47

Se ekzistus vera Esperantujo, ĉiuj Esperantistoj loĝus tie rideto.gif

Se oni konsideras Esperantujo kiel nelanda nacio, ni nur necesas uzi Esperanton por loĝi ĉe Esperantujo. Oni ne necesus transloĝiĝi. rideto.gif (Miaopinie!)

ceigered (顯示個人資料) 2009年12月21日上午5:31:44

Rogir:Sed ceigered, vi loĝas en Cenzurejo!
Haha, mi scias. Tial, nun mi ne tute fidas je la registaroj de nacioj, eĉ "liberaj" nacioj malgajo.gif. Ankaŭ, iuj eŭropaj nacioj eble ankaŭ iĝos "Cenzurejojn" en la ne-tro-fora-estonto post la ebla Aŭstralia cenzuro, laŭ iuj de la gazetaro.

回到上端