Contenido

Neĝo

de Leporino, 27 de enero de 2010

Aportes: 102

Idioma: Esperanto

benjeto (Mostrar perfil) 5 de marzo de 2010 10:25:01

Ankaŭ ĉe ni denove neĝas kaj estas tre malvarme malgajo.gif Mi sopiras al printempo rido.gif

Leporino (Mostrar perfil) 5 de marzo de 2010 17:28:03

Ne, certe ne printempas! Neĝas kaj neĝas... Denove ĉio estas blanka ekstere. Tielas. rido.gif

mathieubriere (Mostrar perfil) 5 de marzo de 2010 20:55:50

Leporino:Ne, certe ne printempas! Neĝas kaj neĝas... Denove ĉio estas blanka ekstere. Tielas. rido.gif
En Parizo la suno brilas!!! Verdire, malvarmas iome sed la suno estas tie.
Kuraĝadu, printempos baldaŭ, eĉ en Pollando kaj Germanio! okulumo.gif

Leporino (Mostrar perfil) 20 de marzo de 2010 13:54:17

Ho ve! Kompatinda Ŝak!
Ni havas +14°C! Printempas!!!
Sed vi havas belan somerdometon! Gratulon!
sal.gif

Filu (Mostrar perfil) 20 de marzo de 2010 14:36:07

Estas -30°C kaj venta sur la tundro hodiaŭ. Ankoraŭ foras printempo, kion ajn diros mensogemaj kalendaroj.

Dozorca (Mostrar perfil) 25 de marzo de 2010 11:54:58

Hodiaŭ ĉe mi estas super 20 g.C,kaj brilas suno,sed ventas forta vento. rido.gif

Sxak (Mostrar perfil) 7 de diciembre de 2010 10:33:02

Novosibirsko. Neĝo

La unua tago.
Neĝas. Mi lasis la hejmon, venis al la parkejo, elfosis la aŭton kaj ekveturis al la oficejo. La vojoj estas ŝtopitaj per neĝo kaj akcidentoj. En la oficejo ĉiuj parolas nur pri la vetero. Mi telefonis al la transporta kompanio kaj konversaciis pri la vetero. La vojo hejmen postulis tri horojn. Mi elfosis mian lokon en la parkejo kaj parkis la aŭton.

La dua tago.
Mi venis al la parkejo kaj trovis la aŭton. Kiam ĝi estis preskaŭ elfosita, evidentiĝis, ke ĝi ne estas mia. Mi penis trovi la mian, trovis ĝin, sed decidis ne elfosi. Mi venis al la bushaltejo. Tie mi renkontis mian amikon. Ankaŭ li ne elfosis sian aŭton. Du horojn ni konversaciis pri la vetero. Busoj mankis. Ĉiuj ducent homoj en la bushaltejo parolas nur pri la vetero. La amiko foriris hejmen por trinki konjakon. Mi decidis iri al la tramhaltejo. Ĉirkaŭ cent homoj foriris al la hejmo de mia amiko, la aliaj foriris kun mi. Al la tramhaltejo venis ne ĉiuj.

La tria tago.
Mi venis en la oficejon posttagmeze. Apud la oficejo estas neĝamaso anstataŭ parkejo. La aŭtoj forestas. Ankaŭ la vojoj. Malmultaj venis en la oficejon kaj ĉiuj -- sen aŭtoj. Ĉiuj diras, ke ni vane venis. Mi ekveturis hejmen.

La kvara tago.
Mi venis al la parkejo kaj ne trovis eĉ unu aŭton. Sur la bushaltejo mi ne trovis la amikon. La homoj tie diris, ke ili atendis nur min. Ni ekiris al la tramhaltejo. Nur mi venis tien. Lasinte la tramon, mi provis trovi la oficejon. Mi trovis ĝin kaj elfosis: ĝi ne estas mia. Mi ekveturis hejmen.

La kvina tago.
Mi lasis la hejmon kaj penis trovi la parkejon. Malsukcese. Mi returnis min hejmen por trinki konjakon. Apenaŭ trovis la hejmon, elfosis: ĝi estas mia!!!

La sesa tago.
Mi nenien foriris el la hejmo. Estas bonege, ke mi havas konjakon! La amiko telefonis kaj demandis, ĉu mi scias, kial en lia hejmo estas tiom da nekonataj homoj? Mi respondis, ke mi ne scias. Se ili estas nekonataj, do li elpelu ilin. Li diris, ke li ne povas -- la pordo estas blokita per neĝo.

La sepa tago.
Estas terure eĉ pensi, kio okazos, kiam finiĝos mia konjako...

Leporino (Mostrar perfil) 7 de diciembre de 2010 11:45:59

Tre tre amuza!!! Mi plengorĝe ridegis...!
Dankon al vi. rido.gif

Серёга (Mostrar perfil) 14 de julio de 2016 16:39:16

Nun dum varma somero mi plezuras varman someron kaj neniom pensas pri neĝo.

Volver arriba