メッセージ: 102
言語: Esperanto
benjeto (プロフィールを表示) 2010年3月5日 10:25:01
Leporino (プロフィールを表示) 2010年3月5日 17:28:03
mathieubriere (プロフィールを表示) 2010年3月5日 20:55:50
Leporino:Ne, certe ne printempas! Neĝas kaj neĝas... Denove ĉio estas blanka ekstere. Tielas.En Parizo la suno brilas!!! Verdire, malvarmas iome sed la suno estas tie.
Kuraĝadu, printempos baldaŭ, eĉ en Pollando kaj Germanio!
Sxak (プロフィールを表示) 2010年3月20日 9:07:33
http://fotki.yandex.ru/users/ŝakludanto/view/32...
http://fotki.yandex.ru/users/ŝakludanto/view/32...
http://fotki.yandex.ru/users/ŝakludanto/view/32...
http://fotki.yandex.ru/users/ŝakludanto/view/32...
Leporino (プロフィールを表示) 2010年3月20日 13:54:17
Ni havas +14°C! Printempas!!!
Sed vi havas belan somerdometon! Gratulon!
Filu (プロフィールを表示) 2010年3月20日 14:36:07
Dozorca (プロフィールを表示) 2010年3月25日 11:54:58
Sxak (プロフィールを表示) 2010年12月7日 10:33:02
La unua tago.
Neĝas. Mi lasis la hejmon, venis al la parkejo, elfosis la aŭton kaj ekveturis al la oficejo. La vojoj estas ŝtopitaj per neĝo kaj akcidentoj. En la oficejo ĉiuj parolas nur pri la vetero. Mi telefonis al la transporta kompanio kaj konversaciis pri la vetero. La vojo hejmen postulis tri horojn. Mi elfosis mian lokon en la parkejo kaj parkis la aŭton.
La dua tago.
Mi venis al la parkejo kaj trovis la aŭton. Kiam ĝi estis preskaŭ elfosita, evidentiĝis, ke ĝi ne estas mia. Mi penis trovi la mian, trovis ĝin, sed decidis ne elfosi. Mi venis al la bushaltejo. Tie mi renkontis mian amikon. Ankaŭ li ne elfosis sian aŭton. Du horojn ni konversaciis pri la vetero. Busoj mankis. Ĉiuj ducent homoj en la bushaltejo parolas nur pri la vetero. La amiko foriris hejmen por trinki konjakon. Mi decidis iri al la tramhaltejo. Ĉirkaŭ cent homoj foriris al la hejmo de mia amiko, la aliaj foriris kun mi. Al la tramhaltejo venis ne ĉiuj.
La tria tago.
Mi venis en la oficejon posttagmeze. Apud la oficejo estas neĝamaso anstataŭ parkejo. La aŭtoj forestas. Ankaŭ la vojoj. Malmultaj venis en la oficejon kaj ĉiuj -- sen aŭtoj. Ĉiuj diras, ke ni vane venis. Mi ekveturis hejmen.
La kvara tago.
Mi venis al la parkejo kaj ne trovis eĉ unu aŭton. Sur la bushaltejo mi ne trovis la amikon. La homoj tie diris, ke ili atendis nur min. Ni ekiris al la tramhaltejo. Nur mi venis tien. Lasinte la tramon, mi provis trovi la oficejon. Mi trovis ĝin kaj elfosis: ĝi ne estas mia. Mi ekveturis hejmen.
La kvina tago.
Mi lasis la hejmon kaj penis trovi la parkejon. Malsukcese. Mi returnis min hejmen por trinki konjakon. Apenaŭ trovis la hejmon, elfosis: ĝi estas mia!!!
La sesa tago.
Mi nenien foriris el la hejmo. Estas bonege, ke mi havas konjakon! La amiko telefonis kaj demandis, ĉu mi scias, kial en lia hejmo estas tiom da nekonataj homoj? Mi respondis, ke mi ne scias. Se ili estas nekonataj, do li elpelu ilin. Li diris, ke li ne povas -- la pordo estas blokita per neĝo.
La sepa tago.
Estas terure eĉ pensi, kio okazos, kiam finiĝos mia konjako...
Leporino (プロフィールを表示) 2010年12月7日 11:45:59
Dankon al vi.
Серёга (プロフィールを表示) 2016年7月14日 16:39:16