Al la enhavo

Neĝo

de Leporino, 2010-januaro-27

Mesaĝoj: 102

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2010-januaro-28 14:38:48

Mi tre ŝatas neĝon. Kaj ĉar mi loĝas proksime al la arkta cirklo, meze de la kontinento nordamerika, ĉi tie estas neĝo ekde frue en oktobro ĝis frue aŭ meze en majo. Sed pro la junaj infanoj, kiujn mi nun havas, mi ja eble ŝatus iom malpli fridaj vintroj, ĉar estas iel danĝere trolonge esti ekstere kun ili, kiam estas -40°(C aŭ F). Tian veteron ni spertas tre ofte inter mez-decembro kaj mez-marto.

arcxjo (Montri la profilon) 2010-januaro-28 14:57:30

antoniomoya:Ĉu "aŭtistoj" (profesiuloj kiuj laboras per aŭto) aŭ eble "aŭtantoj" (tiuj kiuj iras aŭte)?
Dankon por atentigo! Jes, certe temis pri ĉiuj aŭtantoj (aŭ aŭtoveturantoj), ne nur aŭtistoj. okulumo.gif Vintraj neĝadoj ja ĝenas ĉiun homon.

Leporino (Montri la profilon) 2010-januaro-28 15:45:46

Eddycgn:@darkweasel
Do "aŭtismo" estas malsano. Kiel vi nomas kiujn suferas per tiu malsano? Aŭtismuloj?
Eddi
Jes. Aŭtismulo estas ĝusta. (Laŭ la "dika Krause")
sal.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-januaro-28 19:44:12

Filu:...ĉar estas iel danĝere trolonge esti ekstere kun ili, kiam estas -40°(C aŭ F). Tian veteron ni spertas tre ofte inter mez-decembro kaj mez-marto.
Ah, mon ami! Je peŭ imaginer ce que c'est que d'avoir -40º, car ici à Séville nous avons toujours en été +40º et même davantage. C'est étouffant!

(Ah, mia amiko! Mi povas imagi kio estas havi -40º, ĉar ĉi tie en Sevilo ni ĉiam atingas somere +40º kaj eĉ pli. Oni sufokiĝas!)

Amike.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-januaro-28 20:34:48

antoniomoya:Ah, mon ami! Je peu'x imaginer ce que c'est que d'avoir -40º, car ici à Séville nous avons toujours en été +40º et même davantage. C'est étouffant!

(Ah, mia amiko! Mi povas imagi kio estas havi -40º, ĉar ĉi tie en Sevilo ni ĉiam atingas somere +40º kaj eĉ pli. Oni sufokiĝas!)
Mi konsentas. Ĉi-somere mi vizitis vian urbon, kaj eĉ nokte estis tro varme ekstere.

Ĉi tie en pariza regiono jam neĝis du- aŭ trifoje ĉi-vintre, sed ne multe (kelkajn centimetrojn). Mi ŝatas neĝon en la komenco (pejzaĝoj kovritaj de virga neĝo belas), sed poste ĝi ekfandiĝas kaj fariĝas griza kaĉo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-29 13:54:10

Ankoraŭ neĝas, neĝas, neĝas....
Kiu helpas forŝoveli la neĝon el la vojoj?

Eble tiu kiu neniam vidi neĝon... rido.gif

Leporino (Montri la profilon) 2010-januaro-29 18:18:48

Kiam mi estis eta knabino mi eĉ gustumis freŝan neĝon. senkulpa.gif
Estis bongusta. lango.gif

Ĉu vi konas tiun?
"Neniam manĝu flavan neĝon!"
rido.gif rido.gif rido.gif

fizikisto (Montri la profilon) 2010-januaro-30 15:17:05

Denove neĝadas en Germanujo. Mi ĵus revenis de neĝoŝovelado. Nun miaj gefiloj neĝbulbatalas, la filino pretigis neĝhomon. Ĉar hodiaŭ estas sabato, mi ne devas forveturi per aŭto kaj do mi ĝuas la vintran veteron. Ĉe ni estas tre malofte, ke tiom da neĝo troviĝas tiom da longa tempo!

rano (Montri la profilon) 2010-januaro-30 15:24:56

mi ŝatas neĝo ĉar mi ŝatas neĝtabuli! Sed nun estas tro multe da neĝo en mia urbon.

miropiro (Montri la profilon) 2010-februaro-01 10:30:20

Mi partoprenis unuan JES en Pollando. Se mi veturus per aŭtomobilo kun mia amiko, mi certe prenus neĝtabulon, sed li ne veturis, do mi ne prenis...povis esti bona tempo...

Reen al la supro