Mesaĝoj: 102
Lingvo: Esperanto
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-01 11:29:12
Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-01 16:15:21
Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-01 20:48:17
Eddycgn:Ĉe mi la neĝo estas alta tridek-sep centimetrojn hodiaŭ... kaj ankoraŭ neĝas!Hoh, tridek sep centrimetrojn!!! Belege! Ni havas nur ĉirkau dudek.
Neĝado estas tre mallaŭta afero, ĉu ne? La neĝflokoj ŝvebas malrapide kaj trankvile suben...
Kiel romantika (ĝemetas)...
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-01 23:04:16
Leporino:Kiel romantika (ĝemetas)...Ĉiuj arboj kaj arbustoj ĉirkaŭ la domo estas tute enneĝitaj kiel blanka kristala retaĵo,
la rozplantoj kovritas per briletanta mantelo, kaj el la tegmento de la vintroĝardeno pendas langaj amuzaj glacistangetoj kiel natura brodaĵo.
Dekduoj da buntaj birdetoj flugetas senĉese al la kabaneto de manĝograjnoj. Ili dankos nin somere per trilado, pepado, kvivitado.
Ankaŭ mia amiko, la ruĝgorĝulo...
Frankouche (Montri la profilon) 2010-februaro-01 23:15:19
Mi rigardis kamionojn kiuj enapudstratiĝis kaj dikajn veturilojn kiuj glitis...ZZzzzzzzzzz !!, forlasitaj motorcikloj...
En Parizo, ni ne estas estroj de la neĝo !
Ni nur manĝas glaciaĵojn !
Sed tio ne ŝatus min ĉiutage !
Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-02 11:03:25
Eddycgn:Oho, Vintro-poezio!Leporino:Kiel romantika (ĝemetas)...Ĉiuj arboj kaj arbustoj ĉirkaŭ la domo estas tute enneĝitaj kiel blanka kristala retaĵo,
la rozplantoj kovritas per briletanta mantelo, kaj el la tegmento de la vintroĝardeno pendas langaj amuzaj glacistangetoj kiel natura brodaĵo.
Dekduoj da buntaj birdetoj flugetas senĉese al la kabaneto de manĝograjnoj. Ili dankos nin somere per trilado, pepado, kvivitado.
Ankaŭ mia amiko, la ruĝgorĝulo...
Belega! Mi estas ravita! (*_*)
Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-05 14:45:34
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-05 15:19:18
Leporino:Koran dankon al vi ĉiuj!!!La vespero antaŭ hieraŭ estis ankaŭ pli romantika.
Arbo falis sur la kurentodrato, kaj la tuta vilaĝo enprofundiĝis en mallumecon.
Dum pli ol unu horon.
Kion fari?
Ekstere la hela neĝo, ene mallumo.
Kandeloj!
Kaldeloj en la salono, kandeloj en la kuirejo, en la televidĉambro, en la litĝambro, en la banejo ! Sen kurento, sen televido, sen interreto.
Kiel romantika!
Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-05 23:46:10
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-06 14:52:51
Senegaùlo:Ĉio tio, kion neĝo kovras...ĉu vi ŝatas grojn?