Mesaĝoj: 102
Lingvo: Esperanto
Sxak (Montri la profilon) 2010-februaro-11 14:44:41
Miland:Neĝo malfaciligas (se ne neebligas) veturadon sen specialaj vintraj pneŭmatikoj, kiujn mi ne posedas.Ĉi tie ni vidos asfalton sur multaj aŭtovojoj nur en marto aŭ en aprilo.. Multaj aŭtovojoj (kaj ĉiuj piedvojoj) ĉi tie nun estas plene kovritaj per dika tavolo de presita neĝo. Kaj ĉi tie ĉiuj aŭtposedantoj aŭ tute ne veturas vintre aŭ nepre havas vintrajn pneŭojn kaj nepre ŝanĝas ilin en oktobro.
Sed verdire la problemo de glitaj vojoj ne estas la plej amuza vintra aŭta problemo ĉi tie. Kelkaj enigmoj povas tute frenezigi la japanajn aŭtoprojektistojn (en Siberio plejmulto da leĝeraj aŭtoj estas japandevenaj, de la modeloj por la interna japana aŭtomerkato kun dekstra stirejo kaj aŭtomatika rapidumŝanĝilo). Ekzemple ĉu iu povas diveni, kial dum frostoj la aŭtoj povas trovarmiĝi kaj ekboli?
dobri (Montri la profilon) 2010-februaro-11 15:04:24
Ŝak:Do: la kretenigilo diras, ke baldaŭ komenciĝos la vintra olimpiko kaj ke tie ne estas sufiĉe da neĝo... Kien iras la mondo? Kial oni okazigas VINTRAJN olimpikojn en la lokoj kun neĝomanko? Ankaŭ post 4 jaroj la olimpiko okazos en SOĈI!! En unu el la plej VARMAJ lokoj de Rusio. Mi ne miros, ke ankaŭ tie tiam mankos neĝo...En niaj ĵurnaloj kaj en nia televido mi legis (aŭdis) la tute alian informon. En Vancouver nuntempe estas tro multe da neĝo, tial estas iuj problemoj kun organizado de Olimpikoj. Do ni ekvidos post 2 tagoj, kio estos vero.
Mi proponas por la estonteco okazigi vintran olimpikon en Singapuro... Neĝo forestos en ajna alia loko, kiun oni povas elekti por vintra olimpiko, sed en Singapuro la sportistoj povos almenaŭ bone sunbruniĝi...
Eble mi nun flugu al Singapuro, ĉar eĉ en mia urbo kuŝas daŭre neĝo. Anstataŭ 1-2 semajnoj kiel en pasintaj jaroj, ĝi nun kuŝas preskaŭ 2 monatojn.
darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-11 15:04:36
Eddycgn:Nu, origine oni uzis la vorton negro, sed post la dua mondmilito, iuj komencis rigardi tiun ĉi vorton rasisma aŭ ofenda (same kiel okazis en multaj aliaj lingvoj pri similaj vortoj, ekz. la germana Neger). Eble oni simple volis montri la ŝanĝon en la pensmaniero per lingva ŝanĝo, mi ne scias. Ĉu estas iu negro|nigrulo ĉi tie, kiu povus diri al ni, kiel ĝi volas, ke oni nomu tiun ĉi koncepton?
Ĝuste. Do el mia vortaro mi ne povas ekscii kia estas la diferenco (negro kaj nigrulo) inter la du radikoj.
Sxak (Montri la profilon) 2010-februaro-11 15:20:42
dobri:Hm. Mi rediris tion, kion mi aŭdias antaŭ 3 aŭ 4 tagoj, eble nun la situacio plioniĝis.
En niaj ĵurnaloj kaj en nia televido mi legis (aŭdis) la tute alian informon. En Vancouver nuntempe estas tro multe da neĝo.
Kaj pri niaj aŭtovojoj vidu la fotojn de niaj trafikakcidentoj: http://www.gibddnso.ru/report/2009/12/28/3.html
http://www.gibddnso.ru/report/2009/12/28/3.html
(cetere sur la 1a foto malantaŭe kaj maldekstre videblas la domo, kie mi loĝas, la 2a kaj la 3a fotoj montras la saman lkon, sed de la aliaj flankoj provu vidi sur tiuj fotoj asfalton
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-11 16:46:56
Tio estas Novosibirsk, ĉu ne?
Sxak (Montri la profilon) 2010-februaro-12 05:00:18
Eddycgn:@ŜakJes. Ĉi tie ni kutime havas multe da neĝo (verŝajne la sudo de la okcidenta Siberio estas la plej neĝa regiono de Rusio, kaj la plej varma parto de Siberio), sed ial la vintraj olimpikistoj timas vintron
Tio estas Novosibirsk, ĉu ne?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
dobri (Montri la profilon) 2010-februaro-15 18:04:08
Dozorca (Montri la profilon) 2010-februaro-15 22:00:43
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Sxak (Montri la profilon) 2010-februaro-16 02:51:57
dobri:Necesas korekti mian informon. Mi aŭdis, ke en Vancouver estas problemoj kun neĝo.Ankaŭ mi malbone memoris
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2010-februaro-16 11:14:09
Mi ŝatas blankan neĝon sed ne grizan aŭ nigran neĝon (en urbo).