Al la enhavo

Karnavalo

de Eddycgn, 2010-februaro-06

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Dozorca (Montri la profilon) 2010-februaro-14 12:42:45

Dum la karnavalo estas bone esti en Germanio kie en multaj urboj faras belaj amuzoj. sal.gif

Paulinho (Montri la profilon) 2010-februaro-21 20:45:37

Mi kredas ke Brazilo estas la sola lando kiu havas ekonomian projekton el speco de festo.
La Karnavalo generas laboron kaj turnas la ekonomion tutjare.

(En mia urbo - Belo Horizonte - Karnavalo estas tre malgranda sed mi jam paradis trifoje)

Dozorca (Montri la profilon) 2010-februaro-22 01:41:19

Mi estas en ŝoko shoko.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-marto-06 17:45:47

Ĉu vi festas karnavalon ĉiujare?
Kiel vi festas?

feliz123 (Montri la profilon) 2011-marto-06 20:04:49

Mi ne ŝatas nek malŝatas la karnavalon...

Sed rimarkinde la popolo de la sudparto de Rio de Ĵaneiro ŝajne triobligis... Estas homoj ĉie.

Tio iom konsternis min, ĉefe ĉar mi bezonis atendi multe por tagmanĝi hieraŭ.

dombola (Montri la profilon) 2011-marto-06 22:09:42

Nuntempe mi preferas vidi karnavalon televidile aŭ interrete.

Speciale mi ŝatas vidi la frevo-n.

Vi ankaŭ povas danci frevo-n hejme !

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-marto-07 11:15:31

dombola:Speciale mi ŝatas vidi la frevo-n.

Vi ankaŭ povas danci frevo-n hejme !
Tio estas gimnastiko!
Ĉu la klasika sambo ne estas pli bela?

Rodrigoo (Montri la profilon) 2011-marto-07 22:32:52

Antaŭ la karnivalo, oni "ekvarmiĝas" tiucelen. Do, mi preferas iri al tiuj ekvarmigaj festoj (pli trankvilaj, pli malvarma biero, pli da geamikoj ktp). Dum la karnivalaj feritagoj mi ofte tendumas... bedaŭrinde, mi bezonis reveni el tendumo hodiaŭ, sed alikaze mi certe tendumus ĝis merkredo. lango.gif

Sammondane,
Ĥod

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-marto-08 17:14:35

@ Rodrigo

mi vidis antaŭhieraŭ en la televido tre belan karnavalon de Manaŭs, la karnavalo de la indioj. Malmulte da turistoj, belaj kostumoj, bona muziko!

Rodrigoo (Montri la profilon) 2011-marto-08 18:09:44

Eddycgn:@ Rodrigo

mi vidis antaŭhieraŭ en la televido tre belan karnavalon de Manaŭs, la karnavalo de la indioj. Malmulte da turistoj, belaj kostumoj, bona muziko!
Kara, mi pensas ke temas pri Boi-Bumbá.
Kiam la portugalanoj alvenis, oni miksis la portugalan kaj la tupian lingvon kaj kreis Njengatuon, same oni faris rilate al ĉiaj lokaj kulturaj aspektoj. En la kazo de Boi-Bumbá, oni prenis la lokan kulturon kaj miksis kun kelkaj masonaj fuŝaĵoj kaj daŭre fuŝis ĉion. lango.gif

La rezulto estas ke en la fino de Junio, okazas en Parintins (insula urbeto en la amazona rivero) grandega festivalo (miaopinie, ja pli interesa ol la karnivalo de Rio de Janeiro).
Mi nur bedaŭregas ke la masonoj ĉiujare klopodas pli fuŝi la festivalon... malgajo.gif

Iel ajn, mi invitas vin partopreni, malgraŭ la festivalo daŭras nur 3 tagoj, la festoj daŭras pli ol unu semajno, ehehe. sal.gif
Poste, mi klopodos verki vikipedian artikolon pri la legendo je kiu surbaziĝas la festivalo. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Reen al la supro