前往目錄

Karnavalo

貼文者: Eddycgn, 2010年2月6日

訊息: 22

語言: Esperanto

Dozorca (顯示個人資料) 2010年2月14日下午12:42:45

Dum la karnavalo estas bone esti en Germanio kie en multaj urboj faras belaj amuzoj. sal.gif

Paulinho (顯示個人資料) 2010年2月21日下午8:45:37

Mi kredas ke Brazilo estas la sola lando kiu havas ekonomian projekton el speco de festo.
La Karnavalo generas laboron kaj turnas la ekonomion tutjare.

(En mia urbo - Belo Horizonte - Karnavalo estas tre malgranda sed mi jam paradis trifoje)

Dozorca (顯示個人資料) 2010年2月22日上午1:41:19

Mi estas en ŝoko shoko.gif

Eddycgn (顯示個人資料) 2011年3月6日下午5:45:47

Ĉu vi festas karnavalon ĉiujare?
Kiel vi festas?

feliz123 (顯示個人資料) 2011年3月6日下午8:04:49

Mi ne ŝatas nek malŝatas la karnavalon...

Sed rimarkinde la popolo de la sudparto de Rio de Ĵaneiro ŝajne triobligis... Estas homoj ĉie.

Tio iom konsternis min, ĉefe ĉar mi bezonis atendi multe por tagmanĝi hieraŭ.

dombola (顯示個人資料) 2011年3月6日下午10:09:42

Nuntempe mi preferas vidi karnavalon televidile aŭ interrete.

Speciale mi ŝatas vidi la frevo-n.

Vi ankaŭ povas danci frevo-n hejme !

Eddycgn (顯示個人資料) 2011年3月7日上午11:15:31

dombola:Speciale mi ŝatas vidi la frevo-n.

Vi ankaŭ povas danci frevo-n hejme !
Tio estas gimnastiko!
Ĉu la klasika sambo ne estas pli bela?

Rodrigoo (顯示個人資料) 2011年3月7日下午10:32:52

Antaŭ la karnivalo, oni "ekvarmiĝas" tiucelen. Do, mi preferas iri al tiuj ekvarmigaj festoj (pli trankvilaj, pli malvarma biero, pli da geamikoj ktp). Dum la karnivalaj feritagoj mi ofte tendumas... bedaŭrinde, mi bezonis reveni el tendumo hodiaŭ, sed alikaze mi certe tendumus ĝis merkredo. lango.gif

Sammondane,
Ĥod

Eddycgn (顯示個人資料) 2011年3月8日下午5:14:35

@ Rodrigo

mi vidis antaŭhieraŭ en la televido tre belan karnavalon de Manaŭs, la karnavalo de la indioj. Malmulte da turistoj, belaj kostumoj, bona muziko!

Rodrigoo (顯示個人資料) 2011年3月8日下午6:09:44

Eddycgn:@ Rodrigo

mi vidis antaŭhieraŭ en la televido tre belan karnavalon de Manaŭs, la karnavalo de la indioj. Malmulte da turistoj, belaj kostumoj, bona muziko!
Kara, mi pensas ke temas pri Boi-Bumbá.
Kiam la portugalanoj alvenis, oni miksis la portugalan kaj la tupian lingvon kaj kreis Njengatuon, same oni faris rilate al ĉiaj lokaj kulturaj aspektoj. En la kazo de Boi-Bumbá, oni prenis la lokan kulturon kaj miksis kun kelkaj masonaj fuŝaĵoj kaj daŭre fuŝis ĉion. lango.gif

La rezulto estas ke en la fino de Junio, okazas en Parintins (insula urbeto en la amazona rivero) grandega festivalo (miaopinie, ja pli interesa ol la karnivalo de Rio de Janeiro).
Mi nur bedaŭregas ke la masonoj ĉiujare klopodas pli fuŝi la festivalon... malgajo.gif

Iel ajn, mi invitas vin partopreni, malgraŭ la festivalo daŭras nur 3 tagoj, la festoj daŭras pli ol unu semajno, ehehe. sal.gif
Poste, mi klopodos verki vikipedian artikolon pri la legendo je kiu surbaziĝas la festivalo. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

回到上端