Al la enhavo

Kunmetaĵoj kun "iu"

de Oŝo-Jabe, 2010-februaro-14

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-23 06:54:59

AlfRoland:
darkweasel:
Oŝo-Jabe:Kio pri "vicgenerinto" aŭ "duongenerinto," kiel on faras kun aliaj parencvortoj?
Miaopinie, vi ne tro cerbumu pri eblaj (apenaŭ kompreneblaj) alternativoj, sed diru simple la tute logikan kaj kompreneblan vorton gepatro.
Kara darkweasel, se temas pri "sal" kiu estas diskutata en alia fadeno vi konvinkis min, sed la prefikso "ge-" tradicie esprimas "ambaŭ seksoj" kaj laŭ mi ĝi nepre daŭrigu tion. Ne estas bona ideo ŝanĝi la signifon de tiaj gravaj difinoj en esperanto. Tia agado nur kreas konfuzon.
Laŭ mi, se gepatroj estas ĝusta vorto, estas tute nature forigi la J-finaĵon por formi gepatro.

Estas io tute normala en lingvo, ke vortoj iomete (sed ne tute) ŝanĝas sian signifon. Ekzemple, la vorto ŝati havis en la Zamenhofa tempo la signifon de nia nuntempa aprezi. Sed hodiaŭ la signifo estas iomete alia.

Mi ne pensas, ke temas pri ia reformo, sed pri tre malgranda evoluigo de la lingvo, kiu neniel povas kaŭzi konfuzon. Aŭ ĉu vi povus montri al mi ian ekzemplon de ebla konfuzo, kiu estiĝas pro vortoj kiel gepatro, geavo, geonklo kaj gekuzo?

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-februaro-23 06:58:17

Plia komento: ĉar "ge" signifas "ambaŭ seksoj" kaj temas pri sola persono, tiu devas esti ambaŭseksulo aŭ alivorte "hermafrodito"!

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-februaro-23 12:33:01

darkweasel:

Laŭ mi, se gepatroj estas ĝusta vorto, estas tute nature forigi la J-finaĵon por formi gepatro.

Estas io tute normala en lingvo, ke vortoj iomete (sed ne tute) ŝanĝas sian signifon. Ekzemple, la vorto ŝati havis en la Zamenhofa tempo la signifon de nia nuntempa aprezi. Sed hodiaŭ la signifo estas iomete alia.

Mi ne pensas, ke temas pri ia reformo, sed pri tre malgranda evoluigo de la lingvo, kiu neniel povas kaŭzi konfuzon. Aŭ ĉu vi povus montri al mi ian ekzemplon de ebla konfuzo, kiu estiĝas pro vortoj kiel gepatro, geavo, geonklo kaj gekuzo?
Laŭ mi oni nur uzu prefiksojn kaj sufiksojn por la celo, al kiu ili estas kreitaj. Tiuj vorteroj tre gravas en esperanto kaj pro tio ni konservu iliajn signifojn. Per "ge" ni esprimas ke temas pri grupo kun almenaŭ unu reprezentanto de ambaŭ seksoj. Do vorto kreita per "ge" ne povas esti singulara (Se ne temas pri hermafrodito). Uzante tiu prefikso por nur unu sekso, eĉ se temas pri nekonata sekso, ne estas malgranda sed fundamenta ŝanĝo.

Krome, se necesas tia vorto, mi pensas ke ni ankaŭ devus pli precise klarigi la rilaton inter infano kaj plenkreskulo

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-23 13:22:04

AlfRoland:
Laŭ mi oni nur uzu prefiksojn kaj sufiksojn por la celo, al kiu ili estas kreitaj.
Do ĉu laŭ vi mamulo estas malĝusta vorto, ĉar -ul estas kreita nur por senco de persono? Kio pri trimastulo?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-23 13:35:34

AlfRoland:... temas pri grupo kun almenaŭ unu reprezentanto de ambaŭ seksoj.
Konsekvence, se mi diras "gefratoj" tio povas esti nur almenau du personaj, unu po sekso.
La formo per ge- devenas varŝajne el la germana
(Gebrüder, Geschwister, Gemenge, ktp.). Tamen en la germana oni povas diri "Gebrüder" ankaŭ pri nur vira multaĵo, ekz. "Gebrüder Müller" okaze pri Firmao, aŭ "Gebrüder Grimm", la famaj novelskribantoj.
Mi ne scias ekzakte pri esperanto... kiu scias certe?

Cetere, se mi diras "gefratinoj" tiu povas estis grupo de nur virinoj, ekz. ankaŭ ĉi-tie por firma emblemo: Gefratinoj Muelisto (Muelisto estus la familia nomo).

Via opinio?

Eddi

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-februaro-23 15:37:26

darkweasel:Mi ne pensas, ke temas pri ia reformo, sed pri tre malgranda evoluigo de la lingvo, kiu neniel povas kaŭzi konfuzon. Aŭ ĉu vi povus montri al mi ian ekzemplon de ebla konfuzo, kiu estiĝas pro vortoj kiel gepatro, geavo, geonklo kaj gekuzo?
Nu, "gepatra" normale signifas "rilata al la gepatroj," ĉar ge- havas ian multnombran signifon. Tamen, "ge-" jam iom ŝanĝiĝis. Komence, ĝi signifis "laboristo kaj laboristedzino" (gekuracistoj) kaj "vira kaj ina" (gepatroj.) Per evoluo, ĝi akiris la signifon "vira(j) kaj ina(j)." Malgraŭ tio, mi estas pli-malpli firme kontraŭ ununombraj ge-vortoj.

Krom "generinto" por "*gepatro," ekzistas ankaŭ "ido" por "*gefilo," ktp. La ĝenerala "parenco" estas uzinda, se oni volas kaŝi la sekson de parenco. Plue, "ge[parenc]ano" estas laŭfundamenta, kaj ĝenerale uzebla (sed apenaŭ uzata).

gyrus (Montri la profilon) 2010-februaro-23 16:09:29

Kial devas ĉiu simpla Esperanta problemo kompleksiĝi kun Esperantistoj? Mi kulpigas la tiel nomitan "ne tuŝeblan" Fundamenton. Kiam oni plendas pri vorto kiel "gepatro", ŝajnas al mi ke la Fundamento malhelpas Esperanton pli ol ĝi ĝin helpas.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-februaro-23 18:22:49

gyrus:Kial devas ĉiu simpla Esperanta problemo kompleksiĝi kun Esperantistoj? Mi kulpigas la tiel nomitan "ne tuŝeblan" Fundamenton. Kiam oni plendas pri vorto kiel "gepatro", ŝajnas al mi ke la Fundamento malhelpas Esperanton pli ol ĝi ĝin helpas.
Mi kulpigas nekreeman Esperantistojn, kiu, anstataŭ elpensi fundamentaĵon, pigre kreas simplan kontraŭfundamentaĵon. La Fundamento apartigas Esperanton disde aliaj planlingvoj. Ĉar ĉiam estos netuŝebla bazo de Esperanto, ĝi ĉiam restos komprenebla al ĉiu Esperantisto. Se io rompas la Fundamenton, sed estas "pli bona," la opinio malĝustas tiuokaze, sed ne la Fundamento.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-23 18:54:25

Mi neniel opinias tiom etan ŝanĝon pri la preciza signifo de ge- (kiu nenion ekzistantan miskomprenotigas) kontraŭfundamenta. Laŭ mi kontraŭo al gepatro kaj similajn vortojn estas senutila harfendado pri la precizaj vortoj de la Fundamento. Tia harfendado malpermesus ankaŭ la modernan signifon de ŝati, la esprimon iu ajn, aldoni -ĉj kaj -nj nur post la sesa litero de persona nomo kaj mi ne scias, kion alian.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-februaro-23 20:15:34

Se oni uzas sufikson "ge" en la signifo "nedifina" aŭ "nekonata" sekso anstataŭ ĝia origina signifo "ambaŭ seksoj", tio vere ne estas malgranda ŝanĝo. Estas tre fundamenta ŝanĝo, la sufikso ekhavas preskaŭ la kontraŭan signifon.

Kelkaj argumentas ke esperanto devas evoluiĝi. Jes, kaj certe ĝi jam evoluiĝas, sed estas granda diferenco inter esperanto kaj naciaj lingvoj. Esperanto estas planita lingvo, male al naciaj lingvoj. Pro tio gravas ke ankaŭ ŝanĝoj estos planitaj, alie ni riskas ke esperanto same kiel naciaj lingvoj iom post iom ekestos pli kaj pli neregula kaj ankaŭ pli malfacile lernebla.

Mi ne estas lingvisto kaj ne emas daŭrigi tiun nefruktodonan diskuton, tamen mi opinias ke ĉiuj laŭplaĉaj ŝanĝoj estas malbonaj por la estonteco de nia lingvo. Kompreneble ĉiu faru laŭ sia emo, ja estas permesate erari ankaŭ en aliaj lingvoj.

Reen al la supro