Mesaĝoj: 37
Lingvo: Esperanto
KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-februaro-24 08:17:19
Eddycgn:Jes.AlfRoland:... temas pri grupo kun almenaŭ unu reprezentanto de ambaŭ seksoj.Konsekvence, se mi diras "gefratoj" tio povas esti nur almenau du personaj, unu po sekso.
La formo per ge- devenas varŝajne el la germanaJes.
(Gebrüder, Geschwister, Gemenge, ktp.).
Tamen en la germana oni povas diri "Gebrüder" ankaŭ pri nur vira multaĵo, ekz. "Gebrüder Müller" okaze pri Firmao, aŭ "Gebrüder Grimm", la famaj novelskribantoj.En la germana ge- ne uziĝas same sisteme kiel en Esperanto.
Mi ne scias ekzakte pri esperanto... kiu scias certe?
Gebrüder = Brüder = fratoj
La vorto Geschwister kutime uziĝas nur plurale kaj tiam ja signifas gefratoj.
Sed ĝi uzeblas ankaŭ singulare -- simile al Elter (= "iu el la gepatroj") -- kaj tiam signifas frato aŭ fratino.
(darkweasel certe volonte uzus gefrato en tia situacio.)
Cetere, se mi diras "gefratinoj" tiu povas estis grupo de nur virinoj, ekz. ankaŭ ĉi-tie por firma emblemo: Gefratinoj Muelisto (Muelisto estus la familia nomo).GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon. (laŭ PMEG)
La vorto fratino estas nek vira nek sekse neŭtra.
Se nur estas virinoj, oni ja uzu Fratinoj Müller.
[Estas vero, ke la germanaj i]Geschwister[/i] povas esti nur fratoj aŭ nur fratinoj, se estas nur viraj aŭ nur inaj infanoj en la familio. Do nomo kia Geschwister Müller povus esti konvena por firmao estrata de du aŭ pli da idoj, pri kies sekso oni ne volas detaligi.]
Kolonjano
darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-24 13:45:26
Ĉu do ne eblas geputinoj?
AlfRoland (Montri la profilon) 2010-februaro-24 14:05:42
darkweasel:"GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon."Ne gravas vi ĉiuokaze estas tro juna por uzi tiajn vortojn.
Ĉu do ne eblas geputinoj?
Cetere: Gratulojn okaze de via hodiaŭa datreveno!
Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-24 14:09:50
AlfRoland:Ĉu do ne eblas gedamo?darkweasel:"GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon."Ne gravas vi ĉiuokaze estas tro juna por uzi tiajn vortojn.
Ĉu do ne eblas geputinoj?
Cetere: Gratulojn okaze de via hodiaŭa datreveno!
Mi ja sufiĉe aĝus por pridemandi pri geputinoj, sed estas ankaŭ gejunuloj ĉi tie.
darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-24 14:18:01
AlfRoland:Dankon!
Cetere: Gratulojn okaze de via hodiaŭa datreveno!
AlfRoland (Montri la profilon) 2010-februaro-24 14:22:58
Filu:Eble vi povus diri "gedamoj" kondiĉe ke vi dubas ke unu de la damoj vere estas damoAlfRoland:Ĉu do ne eblas gedamo?darkweasel:"GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon."Ne gravas vi ĉiuokaze estas tro juna por uzi tiajn vortojn.
Ĉu do ne eblas geputinoj?
Cetere: Gratulojn okaze de via hodiaŭa datreveno!
Mi ja sufiĉe aĝus por pridemandi pri geputinoj, sed estas ankaŭ gejunuloj ĉi tie.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-24 15:46:06
AlfRoland:Eble vi povus diri "gedamoj" kondiĉe ke vi dubas ke unu de la damoj vere estas damoEble en Little Britain, "I am a Lady!"

