nemulteparolataj lingvoj
من mathieubriere, 3 مارس، 2010
المشاركات: 52
لغة: Esperanto
Dominique (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2010 6:46:27 ص
MarCin83:Cetere, mi jam lernis iom da soraba, bretona kaj kaŝuba lingvojLa retejo Lernu! estas 100% tradukita en la soraba lingvo (suprasoraba). Vidu http://hsb.lernu.net
Kaj ĝi estas parte tradukita en aliaj nemulte parolataj lingvoj. Mi mem iom tradukis la retejon en la bretona (http://br.lernu.net) kune kun la uzanto Bod . Tamen, mi ne sufiĉe bone regas la bretonan por pli traduki malfacilaĵojn.
Se vi bone scipovas lingvon, en kiu lernu ne estas ankoraŭ tradukita, aŭ ne ankoraŭ tute tradukita, mi invitas vin por partopreni la tradukon. La traduksistemo de lernu facilas. Oni povas traduki iom post iom. Pri la tradukejo de Lernu, vidu http://eo.lernu.net/helpo/tradukejo.php
Kurawiri (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2010 2:28:18 م
mathieubriere (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2010 8:47:27 م
Ĝis!
Ladek (عرض الملف الشخصي) 11 مارس، 2010 3:52:35 م
Božemje!
JonathanOliveir (عرض الملف الشخصي) 15 مارس، 2010 7:49:53 م
Mi loĝas en Brazilo kaj mi provas lerni "antikvan tupin" ("Tupi Antigo" en la portugala lingvo). Antikva tupi estis lingvo parolata en Brazilo antaŭ oni adoptis la portugalan kiel sola oficiala lingvo. Hodiaŭ oni ne parolas ĝin(antikva tupi), sed kelkaj scivolemuloj (kiel mi) ankoraŭ ĝin lernas.
Mi jam aŭdis pri la bretona, sed miaj du amikoj el Francio ne parolas ĝin.
Mi ŝatus lerni la kimran, ĉar mi ŝategas keltajn lingvojn.
Ĉu oni ankoraŭ konsideras la internacian lingvon Esperanto kiel nemulteparolata lingvo?
Mi volas paroli Esperanton flue.
szczepan2 (عرض الملف الشخصي) 15 مارس، 2010 8:12:53 م
mathieubriere (عرض الملف الشخصي) 16 مارس، 2010 11:40:21 م
formiĉjo:Mi parolas Ĉerokian (Cherokee angle), sed Esperanto ne detruos ĝin. La Angla detruas ĝin.Saluton formiĉjo,
Vi parolas amerikindian lingvon! Estas interesege ĉar la situacio tre zorginda ŝajnas pri tiuj lingvoj (fakte, kiel la aliaj lingvoj...).
Mi havas kelkajn demandojn, se vi bonvolos respondi!
Ĉu vi estas mem Indiano (membro de ĉerokian popolo)? Se ne, kiel vi lernis la lingvon?
Kiel ŝajnas al vi la venonteco de usonaj kaj amerikaj nemulteparolataj lingvoj?
Ĉu esperanto povus helpi tiuj lingvoj?
Antaŭa dankon por via respondo.
Ĝis!
MarCin83 (عرض الملف الشخصي) 17 مارس، 2010 10:49:06 ص
Saluton ĉiuj. MarCin83, mi ankaŭ parolas la kaŝuban, ĉar kiam mi estis en Kaŝubio ĝi ekplaĉis al mi. Mi ne havas kaŝuban familion nek amikojn kun kiuj mi povus praktiki la lingvon, sed senĉese mi havas celon por lerni kaŝuban. Ë ti gòdôsz dobrze pò kaszëbskù?Mi timas paroli aŭ skribi kaŝube, ĉar mi ne havas okazojn je paroli la lingvon. Do, mi timas paroli/skribi malĝuste
Mi unue "aŭdis" la lingvon kiam mi estis infano kaj feriis je balta maro en Pollando. Ekde tiam mi volis lerni tiun lingvon.
Koncernante soraban lingvon, mi volas partopreni kurson ĉi somere.
peteris92 (عرض الملف الشخصي) 18 مارس، 2010 5:41:10 م
mathieubriere (عرض الملف الشخصي) 19 مارس، 2010 10:50:41 م
peteris92:Nu, mi parolas revigitan praprusan lingvon, mi pensas ke ju pli lingvoj estas uzatan, des pli bone por kulturo ktp.Jes ja, Mi ankaŭ pensas ke ju pli lingvoj estas uzataj, des pli bone estas por kulturo!
Sed, la mondestroj sâjne ne pensas tiel... Ili nur aûdas la komercan lingvon...
Kulturo ne estas ilia ŝataĵo!
Ĝis!