Поруке: 20
Језик: Esperanto
trojo (Погледати профил) 16. март 2010. 00.54.06
Kaj se vi volas rekomendi bonajn librojn en ĉi tiu fadeno, bonvolu tion fari!
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
sazlik (Погледати профил) 16. март 2010. 11.41.03
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Demian (Погледати профил) 16. март 2010. 12.19.16
trojo:Mi volas scii kiom da ni legas librojn en Esperanto. Ne validas por ĉi tiu enketo vortaroj, bazaj lernolibroj parte en nacia lingvo, libroj pri Esperanto sed ne en Esperanto, ktp. Aldone, bonvolu kalkuli nur tiujn librojn, kiujn vi tute legis de la komenco ĝis la fino. Krom tio, ĉia Esperanta libro validas.Neniam mi legis eĉ unu libron en Esperanto ĉar estas tre malfacile por mi. Multajn vorotjn mi neniam trovas en la vortaro kaj multfoje la literaturo estas neutila.
Kaj se vi volas rekomendi bonajn librojn en ĉi tiu fadeno, bonvolu tion fari!
Kaj mi volas legi librojn pri scienco kaj matematiko en Esperanto, kiujn mi ne trovas!
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
Amike
katarina (Погледати профил) 16. март 2010. 12.55.46
Demian:Provu serĉi en STEB http://www.eventoj.hu/steb/index.htm tie vi certe trovos multajn interesajn librojn el faka literaturotrojo:Mi volas scii kiom da ni legas librojn en Esperanto. Ne validas por ĉi tiu enketo vortaroj, bazaj lernolibroj parte en nacia lingvo, libroj pri Esperanto sed ne en Esperanto, ktp. Aldone, bonvolu kalkuli nur tiujn librojn, kiujn vi tute legis de la komenco ĝis la fino. Krom tio, ĉia Esperanta libro validas.Neniam mi legis eĉ unu libron en Esperanto ĉar estas tre malfacile por mi. Multajn vorotjn mi neniam trovas en la vortaro kaj multfoje la literaturo estas neutila.
Kaj se vi volas rekomendi bonajn librojn en ĉi tiu fadeno, bonvolu tion fari!
Kaj mi volas legi librojn pri scienco kaj matematiko en Esperanto, kiujn mi ne trovas!![]()
Amike
sinjoro (Погледати профил) 16. март 2010. 13.14.42
Mia unua libro en Esperanto estis... "La Danĝera Lingvo" de Ulrich Lins. Tenis min legi la interesega temo, malgraŭ tro alta nivelo por tiama komencanto.
Leporino (Погледати профил) 16. март 2010. 14.46.46
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Kiam mi estis komencanto mi ŝatis legi librojn por infanoj, ĉar la lingvo ne estas tro komplika. "Emilo en Smolando" kaj "Ture Sventono en Londono" ktp.
Mi jam legis "La Dorsosako de Panjo Rut" (de Claude Piron) kaj "La Eta Princo".
"Marvirinstrato" de Tim Westover estas nova libro (2009) kiun mi multe ŝatas.
Momente mi legas la E-Libron "La Blankĉevala Rajdanto" (de Theodor Storm).
Gerusa (Погледати профил) 16. март 2010. 14.47.36
![shoko.gif](/images/smileys/shoko.gif)
Danĝera enketo!!!!! Denuncis mian malfortecon.
Mi sole legis unu libro!!!! Kaj terure mi me memoris lia nomo OOops!!!
Mi hontiĝis...
![senkulpa.gif](/images/smileys/senkulpa.gif)
Ĝis
Belmiro (Погледати профил) 16. март 2010. 22.53.53
La plej grava (ĉar mi estas portugalano, pardonu min!) estas LA LUZIDOJ, traduko de Leopoldo H. Knoedt.
Aliajn bonajn librojn mi legis. Ekz.:
Sendependaj homoj,
La lada tambureto,
La ŝtona urbo,
Verkoj de Verda Majo,
La hobito,
Dekamerono,
La familio,
Ktp.ktp
Mi sincere rekomendas ilin, kiam vi estas pretaj. Dume, mi konsilas vin elŝuti sur papero kelkaj el la centoj da prozaĵoj aŭ da poeziaĵoj disponeblaj en la reto.
Amike
Belmiro
zan (Погледати профил) 16. март 2010. 23.43.11
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Tamen por legi tiujn librojn mi devis aĉeti vortaron, kiu enhavas poeziajn vortojn.
Sxak (Погледати профил) 17. март 2010. 07.42.51
LKaj mi estis la dua en la enketo kun ">10"
PS Eble eĉ pli ol 10 originalajn, ĉar mi nun rememoras pri pli ol 3 ŝajne originalaj libroj...