Enketo je religiano
magnifico94-tól, 2010. március 23.
Hozzászólások: 47
Nyelv: Esperanto
Miland (Profil megtekintése) 2010. április 28. 14:32:54
Eddycgn:mondo ekster la paradizo aŭ antaŭ la biblia kreado? Aŭ eble la paradizo de Adamo kaj Evo estis nur legendo por tiu popolo?Eble la rakonto enhavas veron pri la homaro, esprimitan figure, kvankam ne indas interpreti ĝin tute laŭvorte.
Eddycgn:Laŭ la biblio la universo estas malnova nur 6000 jaroj..La unuan kalkulon faris episkopo dum la deknaŭa jarcento. Nuntempe nur malplimultaj fundamentistoj kredas ke la tero havas nur kelkajn milojn da jaroj.
cellus (Profil megtekintése) 2010. április 28. 15:25:38
Mi mem ne pensas ke ekzistas dio. Ne estas iaj ajn signoj kiuj indikas tian aferon.
Vilius (Profil megtekintése) 2010. április 28. 18:12:34
cellus:Mi ne sciis ke ateismo povas esti religio.Iu diris: Ateismo estas religio same kiel nekolektado de poŝtstampojn estas hobio.
AlfRoland (Profil megtekintése) 2010. április 28. 18:37:48
Vilius:Tre bona difino!cellus:Mi ne sciis ke ateismo povas esti religio.Iu diris: Ateismo estas religio same kiel nekolektado de poŝtstampojn estas hobio.
Amiko de mi diris ion similan:
Mi tre aktivas ne ludante golfon!
sev (Profil megtekintése) 2010. április 28. 23:05:38
Eddycgn:@zanDependas...
Ĉu la budhanoj kredas je la reenkarniĝo (plurvivo)?
La Racia kaj ateista budhismo
http://katalogo.uea.org/index.php?inf=2045&opini...
Sed tia reenkarniĝo ne estas desirinda. Ne temas pri senmorteco. Por tio, kredu je la scienco. Eble.
Tiu enketo havas nek islamo, nek spiritismo, nek ĉamanismo, ktp... Kial ? Kaj, ne estas la bona loko por havi interesan respondon. Fakte, mi ne volas koni la religion de miaj amikoj.
leosur (Profil megtekintése) 2010. április 29. 1:47:12
Tiu enketo havas nek islamo, nek spiritismo, nek ĉamanismo, ktp... Kial ?Certe, Islamo estas granda kaj politike grava malgraŭ ne abundas islamajn esperantistojn, kaj spiritismo gravas en la brazila esperantistaro.
magnifico94 (Profil megtekintése) 2010. április 29. 8:45:56
leosur:Ĉi-enketo ne entenas ĉiujn religiojn. Mi forgesis donas respondo de la enketo: "islamo", sed mi scias, ke mi povis ne skribi: "ortodoksa kristano", "anglikano", ktp.; sed nur: "kristano".Tiu enketo havas nek islamo, nek spiritismo, nek ĉamanismo, ktp... Kial ?Certe, Islamo estas granda kaj politike grava malgraŭ ne abundas islamajn esperantistojn, kaj spiritismo gravas en la brazila esperantistaro.