去目錄頁

Enketo je religiano

从 magnifico94, 2010年3月23日

讯息: 47

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2010年4月28日下午2:32:54

Eddycgn:mondo ekster la paradizo aŭ antaŭ la biblia kreado? Aŭ eble la paradizo de Adamo kaj Evo estis nur legendo por tiu popolo?
Eble la rakonto enhavas veron pri la homaro, esprimitan figure, kvankam ne indas interpreti ĝin tute laŭvorte.
Eddycgn:Laŭ la biblio la universo estas malnova nur 6000 jaroj..
La unuan kalkulon faris episkopo dum la deknaŭa jarcento. Nuntempe nur malplimultaj fundamentistoj kredas ke la tero havas nur kelkajn milojn da jaroj.

cellus (显示个人资料) 2010年4月28日下午3:25:38

Mi ne sciis ke ateismo povas esti religio. Se oni volas la respondon "ateisto" oni devas demandi pri la mondrigardo, aŭ kiel tio nun estas en esperanto.

Mi mem ne pensas ke ekzistas dio. Ne estas iaj ajn signoj kiuj indikas tian aferon.

Vilius (显示个人资料) 2010年4月28日下午6:12:34

cellus:Mi ne sciis ke ateismo povas esti religio.
Iu diris: Ateismo estas religio same kiel nekolektado de poŝtstampojn estas hobio.

AlfRoland (显示个人资料) 2010年4月28日下午6:37:48

Vilius:
cellus:Mi ne sciis ke ateismo povas esti religio.
Iu diris: Ateismo estas religio same kiel nekolektado de poŝtstampojn estas hobio.
Tre bona difino!
Amiko de mi diris ion similan:
Mi tre aktivas ne ludante golfon!

sev (显示个人资料) 2010年4月28日下午11:05:38

Eddycgn:@zan
Ĉu la budhanoj kredas je la reenkarniĝo (plurvivo)?
Dependas...

La Racia kaj ateista budhismo
http://katalogo.uea.org/index.php?inf=2045&opini...

Sed tia reenkarniĝo ne estas desirinda. Ne temas pri senmorteco. Por tio, kredu je la scienco. Eble.

Tiu enketo havas nek islamo, nek spiritismo, nek ĉamanismo, ktp... Kial ? Kaj, ne estas la bona loko por havi interesan respondon. Fakte, mi ne volas koni la religion de miaj amikoj.

leosur (显示个人资料) 2010年4月29日上午1:47:12

Tiu enketo havas nek islamo, nek spiritismo, nek ĉamanismo, ktp... Kial ?
Certe, Islamo estas granda kaj politike grava malgraŭ ne abundas islamajn esperantistojn, kaj spiritismo gravas en la brazila esperantistaro.

magnifico94 (显示个人资料) 2010年4月29日上午8:45:56

leosur:
Tiu enketo havas nek islamo, nek spiritismo, nek ĉamanismo, ktp... Kial ?
Certe, Islamo estas granda kaj politike grava malgraŭ ne abundas islamajn esperantistojn, kaj spiritismo gravas en la brazila esperantistaro.
Ĉi-enketo ne entenas ĉiujn religiojn. Mi forgesis donas respondo de la enketo: "islamo", sed mi scias, ke mi povis ne skribi: "ortodoksa kristano", "anglikano", ktp.; sed nur: "kristano".

回到上端