Więcej

"Free Gaza"

od jan aleksan, 1 czerwca 2010

Wpisy: 262

Język: Esperanto

Eddycgn (Pokaż profil) 5 czerwca 2010, 13:20:31

ritarita:
Eddycgn:Kial ili ne povas preterlasi la irlandan ŝipon?
Per timo? Aŭ per malamo?
Pro timo.
Ŝipoj inspektindas. Blokado estas blokado.
Ĉu vi certas?
Legu:
http://www.independent.co.uk/opinion/commentators/...
(el angla gazetaro The Independent, hodiaŭ)

ritarita (Pokaż profil) 5 czerwca 2010, 13:41:22

Eddycgn:
ritarita:
Eddycgn:Kial ili ne povas preterlasi la irlandan ŝipon?
Per timo? Aŭ per malamo?
Pro timo.
Ŝipoj inspektindas. Blokado estas blokado.
Ĉu vi certas? Legu...
Ĉu vi volas paroli pri la TURKA aŭ pri la IRLANDA ŝipo?
Italaj ŝlosilovortoj: "erba" kaj "fascio" rideto.gif

Eddycgn (Pokaż profil) 5 czerwca 2010, 14:01:03

ritarita:Ĉu vi volas paroli pri la TURKA aŭ pri la IRLANDA ŝipo?
Italaj ŝlosilovortoj: "erba" kaj "fascio" rideto.gif
Mi skribis “Irlanda ŝipo”, tamen ĝi valoras por ĉiuj ŝipoj. Ili ne transportis armilojn.
Cetere ili estis en internacia akvo.
Cetere Gaza ne estas Izraelo, estas nur okupita per Izraelo, aŭ pli ekzakte “blokita”.
Unu miliono kaj duono da homoj en malliberejo. Ĉu ili devas diri "Dankon, Izraelo" ?

Por mi judanoj kaj araboj estas la mema raso, la diferenco estas historie nur mensa traumato.
Kiu estas mi? Italo, Europano, Esperantisto? Terano?
Ĉu tio gravas? Mi estas por la paco, por la libero, kiu mankas tie kaj alie.

Per la pace e la libertà faccio di un erba un fascio. Oltretutto sono ateo.

ritarita (Pokaż profil) 5 czerwca 2010, 14:26:13

Eddycgn:Mi skribis “Irlanda ŝipo”, tamen ĝi valoras por ĉiuj ŝipoj. Ili ne transportis armilojn
Mi ankoraŭ ne certas (ke armiloj ne estis).
En milita zono, oni certas nur post inspektado.
Blokado signifas, ke oni blokas kaj inspektas ŝipojn.

Eddycgn:Per la pace e la libertà faccio di un erba un fascio. Oltretutto sono ateo.
En demokratio, vi certe povas. Tamen, tio ne helpas klarigi ideojn.

Eddycgn:Kiu estas mi? ...Terano?
Mi estas "terrona" rideto.gif

Frankouche (Pokaż profil) 5 czerwca 2010, 14:45:43

ritarita:Blokado estas blokado.
Mi memoras la bojkoton kontraŭ Sudafriko bone funkciis. Kial UN ne uzas tiun sankcion kontraŭ Israelo kiu treofte ne respektas rezoluciojn de UN ?
Mi diris eĉ pli simple: 2 nacioj; 1 lando ... Solvo: 0 Ŝajnas simple ke ne estas solvo (laŭ matematika senco), krom malaperigo de unu el la nacio...
Vidu ekzemplon en Sudafriko. Ĝi estas pluraj nacioj en unu lando. Eble ne perfektas, sed funkcias.
Kompreneble, bezonas trebonaj homoj kiel Mandela, De Klerk, Tutu... por ke tio ŝanĝas...

ritarita (Pokaż profil) 5 czerwca 2010, 15:01:41

Frankouche:Kial UN ne uzas tiun sankcion kontraŭ Israelo kiu treofte ne respektas rezoluciojn de UN ?
Mi nomiĝas Rita, mi ne estas UN rideto.gif

jan aleksan (Pokaż profil) 5 czerwca 2010, 15:18:15

Frankouche:Vidu ekzemplon en Sudafriko. Ĝi estas pluraj nacioj en unu lando. Eble ne perfektas, sed funkcias.
Kompreneble, bezonas trebonaj homoj kiel Mandela, De Klerk, Tutu... por ke tio ŝanĝas...
Certe, sed ĝis nun la mezorienta Mandela ne montriĝis... (eble ŝli ankoraŭ estas en malliberejo...).

pardonu la nigran humoron. Tiu afero iom malĝojigas min..

lavagulo (Pokaż profil) 5 czerwca 2010, 16:23:18

Eddycgn:
Por mi judanoj kaj araboj estas la mema raso,
Ne diru tiun al la araboj -- eble ili pafus vin.

Frankouche (Pokaż profil) 5 czerwca 2010, 19:22:23

ritarita:Blokado estas blokado.
Fine, kial tiu blokado kontraŭ Ghaza ? Kiu celo ?

ritarita (Pokaż profil) 5 czerwca 2010, 20:26:53

Frankouche:Fine, kial tiu blokado kontraŭ Ghaza ? Kiu celo ?
Ĉu retorika demando, Frankouche?
Se ne, jen informoplena respondo.

Wróć do góry