Sisu juurde

Futbala Mondĉampionado

kelle poolt pl74, 10. juuni 2010

Postitused: 169

Keel: Esperanto

muzikanta hipopotamo (Näita profiili) 2. juuli 2010 21:32.40

Ĵus vidinte la dramecan matĉon inter Urugvajo kaj Ganao, mi iom malĝojas, ĉar nun la lasta afrika teamo estas for. Sed tri malsukcesaj dek-unu-metro-ŝotoj ... tio estas vere tro multaj ...

horsto (Näita profiili) 3. juuli 2010 16:02.16

Nekredeble! Plia alta venko de la juna germana teamo!

Argentino kontraŭ Germanujo 0:4

Argentino kaj Brazilo el la konkurso!

horsto (Näita profiili) 3. juuli 2010 17:36.24

Estas nun granda festo en Germanujo. Neniu atendis tiajn konvinkajn venkojn.
La teamo estas la plej juna ekde pli ol kvindek jaroj kaj la lastaj matĉoj estas la plej bonaj de la germana teamo mi vidis ekde kelkaj jardekoj.
Sed kompreneble tio ne signifas ke ili plu venkos. La sekvonta teamo, plej verŝajne Hispanujo, estos malfacilega kontraŭulo.

dobri (Näita profiili) 3. juuli 2010 17:46.20

Gratulon al germanaj futbalistoj! Aŭ piedpilkistoj, se vi preferas tion.
Komence de la ĉampionado ĉiuj (inkluzive min) favoris Brazilon, sed mia kolego opiniis, ke la plej forta teamo estas ĝuste Germanio. Baldaŭ videblos, ĉu li pravas.

Frankouche (Näita profiili) 3. juuli 2010 20:32.01

Vere, mi tre malĝojas tiutempe !! ploro.gif
Paragŭajo malvenkis ploro.gif

Sed ĝi meritas la venkon !

Nu, tiuj penaltoj (se vi scias la eoan vorton, diru min), tiuj ludoj de bilardo tre tre nekredeblas!! lango.gif lango.gif

Vere, vere, vere, futbalo estas la plej imponanta ludo en mondo !

zan (Näita profiili) 4. juuli 2010 6:47.47

Frankouche:Vere, vere, vere, futbalo estas la plej imponanta ludo en mondo !
Jes ja vere! Mi vidis belegajn matĉojn. Surpriza fazo de Urugvajo kaj Ganao, admirinda forteco de Germanio, malforteco de forta Brazilo.. Min interesas tio, ke en ludoj vidiĝas "homoj". Mi ne kredas, ke ankoraŭ plu restas kvar matĉoj.

LyzTyphone (Näita profiili) 4. juuli 2010 7:47.02

zan:Jes ja vere! Mi vidis belegajn matĉojn. Surpriza fazo de Urugvajo kaj Ganao, admirinda forteco de Germanio, malforteco de forta Brazilo.. Min interesas tio, ke en ludoj vidiĝas "homoj". Mi ne kredas, ke ankoraŭ plu restas kvar matĉoj.
Kaj ne forgesu vuvuzelon! (hej!

Hedilla (Näita profiili) 4. juuli 2010 8:57.51

´La ruĝa´ Hispanujo atendas Germanujon (aŭ inverse), kiel lasta eŭropa ĉampionado

Kiam la korbpilkada monĉampionado el Turkujo komencos?

utku (Näita profiili) 4. juuli 2010 9:08.47

Ĝi komencos en 28a de aŭgusto.

horsto (Näita profiili) 4. juuli 2010 11:34.06

Hedilla:´La ruĝa´ Hispanujo atendas Germanujon (aŭ inverse), kiel lasta eŭropa ĉampionado
Ne estos facila matĉo por Hispanujo, la germana teamo ne estas la sama kiel tiu de la eŭropa ĉampionado. Sed bedaŭrinde unu el la plej gravaj ludistoj, aŭ eble la plej grava ludisto, ne povos partopreni pro dua flava karto, kiun li ricevis pro bagatela afero. Li ŝajne tuŝis la pilkon per la mano, tio estis apenaŭ videbla, eĉ ne per malrapida ludigo (Mi ne trovis la tradukon por: Zeitlupe, slow motion).

Tagasi üles